Greiz










































































Greiz





Blazono

Greiz (Germanio)

DMS

Red pog.svg





Greiz in GRZ.png

Federacia lando

Turingio

Distrikto

Distrikto Greiz

Urborajtoj
Urbo (Stadt)

Koordinatoj

50°39′17″N 12°11′59″O  /  50.65472°N, 12.19972°O / 50.65472; 12.19972 (Greiz)Koordinatoj: 50°39′17″N 12°11′59″O  /  50.65472°N, 12.19972°O / 50.65472; 12.19972 (Greiz)

Alto super la marnivelo

265 m

Areo
53,89 km²

Loĝantaro
21042 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]

Telefona antaŭkodo
03661

Poŝtkodo
07961–07973

Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993
66

Aŭtomobila kodo
GRZ

Oficiala Municipokodo
16076022

Subdivido
Urbocentro (Kernstadt) kaj 15 urbopartoj (Stadtteile)

Komunumestro
Gerd Grüner

Partio de komunumestro
SPD

Oficiala retejo

https://www.greiz.de/







v  d  r


Information icon.svg



Greiz estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Greiz de la federacia lando Turingio kaj estas ties administra centro. Fine de la jaro 2015 la urba komunumo havis 21 042 loĝantojn.


Greiz situas borde de la rivero Blanka Elster.



Priskribo |


Kiel ofte ankaŭ ĉe najbaraj vilaĝoj, la loknomo (originale Grouts) estas de slava origino kaj signifas burgon (gradec). Ĝi unue estis menciita en 1209. La situo ĉe la riveroj Weiße Elster kaj Göltzsch igis ĝin rapidkreskema urbo. Ĝi daŭrigis disetendiĝi dum la lastaj 1000 jaroj. Ĝi estis rekonita kiel urbo en la 13-a jarcento por la unua fojo. Poste la Domo Reuß, unu el la plej gravaj germanaj dinastioj, konstruigis du kastelojn en la urbo: "Oberes Schloss" (la Supran kastelon) kaja "Unteres Schloß" (la Malsupran kastelon). Ambaŭ estis konstruitaj fare de famaj arkitektoj kaj daŭre estas konsideritaj unikaj. Greiz iĝis la ĉefurbo de Princlando Reuß-Greiz ĝis 1918.


Greiz havas grandan parkon en sia centro kiu estas klasifikita kiel angla ĝardeno. Ĝia pejzaĝo estas unika kaj valoras la peno esti vizitata. La stratoj Thomasstraße, Burgstraße, Marktstraße, Waldstraße, kaj Leonhardtstraße kun siaj secesistilaj domoj estas famaj ekzemploj de tiu arkitektura stilo. La domo ĉe Prof.-Dr.-Friedrich-Schneider-Straße 4 ekzistas unu el la plej fruaj ekzemploj de Artdekora stilo (de 1911).


Dum la Dua mondmilito Greiz ne suferspertis multe da difekto, kvankam tri el la kvin pontoj enurbaj estis detruitaj. En 1941, Ulf Merbold naskiĝis en Greiz, kiu iĝis en 1983 la unua astronaŭto de la Federacia Respubliko de Germanio. Sigmund Jähn, la unua germana spacvojaĝanto en 1978 kaj GDR-ano naskiĝis nur je 40 km. for.



Ekonomio |


Aldone al kemiaj entreprenoj kaj paperfabriko ekzistas mekanikinĝenieradaj farejoj, plastaj produktado-entreprenoj, lignaj maŝinprilaboraj entreprenoj, ejoj pri medicina teknologio, provizantoj al la aŭtindustrio, presejoj kaj bierfarejoj. En la lastaj jaroj diversaj teknologiaj entreprenoj (sensiloteknologio, klimatosimuliloj, mikroĉipo-produktado) kaj mediaj teknologientreprenoj formiĝis.


Proksimaj urboj estas Elsterberg, Reichenbach, Hohenleuben kaj Werdau.



Vidindaĵoj |



  • Supra kastelo kun muzeo

  • Muzeo Unteres Schloss

  • Muzeo Somera palaco, pri libroj kaj kupraj gravuraĵoj




lageto en la urba parko




  • Kategorio Greiz en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár