Aller











































Aller

la rivero apud Wefensleben, pli-malpli 10 km de la fonto

la rivero apud Wefensleben, pli-malpli 10 km de la fonto

Bazaj informoj

Situo

Germanio (Saksio-Anhalto, Malsupra Saksio)

Longeco
211 km km
Fluo

Fonto
en Seehausen (ebenaĵo Magdeburger Börde)

- Alteco super marnivelo
130 metroj super la marnivelo m

Enfluejo
en la riveron Weser apud la urbo Verden

- Alteco
10 metroj super la marnivelo m

Altecodiferenco
120 m m
Geografio

Trairataj urboj

Wolfsburg, Gifhorn, Celle, Verden kaj la urbeto Oebisfelde







v  d  r


Information icon.svg



La Aller estas rivero de 211 kilometroj da longeco en la federaciaj landoj Saksio-Anhalto kaj Malsupra Saksio de Germanio, kiu fine enfluas la riveron Weser.


La rivero estas la plej akvoriĉa alfluo al la rivero Weser. Ĝi forkondukas la akvon el teritorio de 15.744 km², pli malpli triono el la teritorio, kies akvo entute iuvoje enfluas la riveron Weser.




Enhavo






  • 1 Nomo


  • 2 Fontoj


  • 3 Vojo


  • 4 Pejzaĝo


  • 5 Eksteraj ligiloj





Nomo |


Kiel klarigo de la nomo, kiu dum la jaro 781 dokumente skribiĝis Alera, dum 803 Elera kaj dum 1096 Alara, ekzistas du eblecoj:



  1. La nomo povas esti mallongigo de *Eleraha, el kio *Eler estus variaĵo de la praĝermana vorto *olisa aŭ la praslava olsa (pole olsza) por alno kaj aha (prononco „Aĥa“) estus ĝermana vorto por "akvo", ofta en riveraj nomoj (komparu latine aqua). La arbospeco en la platgermana lingvo nomiĝas Eller, kio tre proksimas al Aller. La rivera nomo do havus la signifon "alna akvo", kio ne malverŝajnas, ĉar fakte ĉe la riveraj bordoj precipe kreskis alnoj.

  2. Laŭ dua, kvankam tre disputata teorio la nomo AleraAlara estus ekzemplo de tuta serio de eŭropaj riveraj nomoj kun la komenca silabo al-, kiu estu variaĵo de prahindeŭropa vortoradiko *al-/*el-/*ol- kun la signifo "fluo": parencoj ekzemple estus la riveroj Alster, Iller aŭ Ilm.



Fontoj |


La rivero Aller fontas en la proksimeco de la loko Seehausen kaj norde de Oschersleben (Bode), en la nordoriento de la ebena pejzaĝo Magdeburger Börde en Saksio-Anhalto. La rivero ekestas el pluraj fontaj rojoj, kiuj situas sur la areo de la komunumoj Wormsdorf (parto Gehringsdorf), Ovelgünne (parto Siegersleben) kaj Eggenstedt. La rojo de Eggenstedt estas la plej suda.



Vojo |


De tie la rivereto fluas unue nordokcidenten, post la loko Oebisfelde kaj la limo inter Saksio-Anhalto kaj Malsupra Saksio) ĝi turniĝas okcidenten kaj plufluas, post iom da vojo denove nordokcidenten, tra Wolfsburg, Gifhorn, Müden (Aller), Wienhausen, Celle (de ĉi tie ŝipe pasebla, Winsen (Aller), Ahlden, Rethem (Aller), Verden (Aller) kaj enfluas kelkajn kilometrojn okcidente de Verden, en Eissel, en la riveron Weser, kiu mem enfluas la Nordan Maron.



Pejzaĝo |


La rivero Aller konsideriĝas unu el la malmultaj almenaŭ grandparte netuŝitaj pli grandaj riveroj en Germanio. Ĝi fluas en natura pejzaĝo tra arbaroj kaj herbejoj, pasas malgrandajn historiajn vilaĝojn kaj urbetojn, kaj tial havas grandan signifon por ripozemuloj el la tuta nordokcidenta Germanio, kiuj migre aŭ pli ofte biciklante esploras la riveran vojon.





rivereta meandro proksime de Gifhorn








rekta rivera fluo apud Verden






Eksteraj ligiloj |



  • pejzaĝa priskribo de la komenca riveroparto (fare de la germania oficejo pri naturprotekto)

  • pejzaĝa priskribo de la centra riverovalo (ankaŭ de la germania oficejo pri naturprotekto)

  • pejzaĝa priskribo de la fina riverovalo (same de la germania oficejo pri naturprotekto)




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár