Côtes-d'Armor

Multi tool use
Côtes-d'Armor | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando |
![]() |
Regiono |
Bretonio |
Numero |
22 |
Prefektejo |
Saint-Brieuc |
Subprefektejoj |
Dinan Guingamp Lannion |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Alain Cadec |
Prefekto |
Pierre Lambert |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro |
597 085 (2013) |
Loĝdenso |
86,8 loĝ./km2 |
Areo |
6 878 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj |
4 |
Kantonoj |
27 |
Komunumaroj |
38 |
Komunumoj |
356 |
Côtes-d’Armor [kot daʁmɔʁ] (bretone: Aodoù-an-Arvor) estas franca departemento (n-ro 22) en la regiono Bretonio (franca regiono). Ĝi estas 6 878 km2 granda kaj havis 597 085 loĝantojn en la jaro 2013[1]. Ĝi enhavas 356 komunumojn.
La departemento antaŭe nomiĝis Côtes-du-Nord (“Nordaj marbordoj”). La nova nomo, elektita en 1990, devenas de la bretona lingvo kaj signifas “marbordoj de la lando ĉe la maro”.
Enhavo
1 Plej grandaj urboj
2 Kulturo
2.1 Lingvoj
2.2 Esperanto
3 Notoj kaj referencoj
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
Plej grandaj urboj |
Saint-Brieuc (bretone Sant-Brieg): 46 173 loĝantoj
Lannion (Lannuon): 19 920
Dinan (Dinan): 10 851
Guingamp (Gwengamp): 7 276
![]() Mapo de la departemento Côtes-d'Armor kun la nunaj administraj limoj kaj ĉefaj urboj |
Kulturo |
Lingvoj |
Oni ĉie parolas la francan lingvon, sed estas parolataj ankaŭ regionaj lingvoj: la bretona okcidente (kelta lingvo) kaj la galoa lingvo oriente (latinida lingvo).
Esperanto |
En eta vilaĝo nomata Plouézec (Ploueg-ar-Mor) okazas ĉiujare la plej grava esperanta renkontiĝo en Bretonio: la Internaciaj Renkontoj de Pluezek.
Notoj kaj referencoj |
↑ Insee. Chiffres clés : Département des Côtes-d’Armor (22) (france). Alirita 4-an de julio 2014.
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Côtes-d'Armor
Eksteraj ligiloj |
- Departementa konsilio de Côtes-d’Armor
- Prefektejo de Côtes-d’Armor
|
|
gD7A,u,wicbFVAVE6KJ,YH