Marĉo
Marĉo ekestas, se en malsekaj terenoj akumuliĝas plantorestoj, kiuj pro manko de oksigeno malkomponiĝas (disputras) nur nekomplete. Marĉo konsistas el diversaj torf-tavoloj.
Oni diferencigas du specojn. Ekzistas
- marĉoj, kiujn enfluas grunda akvo (ili formiĝis ekzemple en iamaj lagoj) kaj
- marĉoj sen ligo al grunda akvo, akvumitaj nur per pluvakvo.
Enhavo
1 Kelkaj gravaj marĉoj en la mondo
1.1 Afriko
1.2 Sudameriko
2 Proverbo
3 Bildaro
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
6 Referencoj
Kelkaj gravaj marĉoj en la mondo |
Afriko |
Lago Bangveulu en Zambio estas tre grava sistemo, enhavanta lagon, marŝojn, sezonajn marsojn kaj inundebenaĵojn. La marŝoj povas atingi la longon de 120 km.
Sudd estas miksaĵo de marĉoj, riveroj kaj herbejoj, kiuj kune iĝas ega marĉo (ĉirkaŭ 130mil km²) dum la pluva sezono.
Sudameriko |
Pantanalo en Brazilo ("marĉaro" laŭnome) estas granda regiono (ĉirkaŭ 200mil km²) enhavanta plurajn marŝojn sed ankaŭ herbejojn, inunditajn herbejojn ktp.
Proverbo |
Ekzistas pluraj proverboj pri marĉo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras. ”
„ Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn. ”
„ Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo ”
Bildaro |
marĉo ĉe Bad Buchau en sudokcidenta Germanio
marĉo ĉe Henstedt en norda Germanio
la sama marĉo pli detale
marĉo ĉe Bad Sülze en nordorienta Germanio
Vidu ankaŭ |
- Aluvia grundo
- Poldero
- Torfejo
- La vorto "marĉo" estas enhavata de la nomoj de multaj specioj de birdoj, kiel la marĉanaso aŭ kerkedulo (Anas querquedula), la marĉotringo (Tringa stagnatilis), la marĉostrigo (Asio flammeus), la marĉoparuo aŭ foliarparuo (Poecile palustris), la marĉotroglodito (Cistothorus palustris), la marĉa cirkuo aŭ marĉocirkuo (Circus aeruginosus) ktp.
Eksteraj ligiloj |
- anglalingva artikolo en la ĵurnalo New Scientist
Bazaj informoj pri marĉoj en nordokcidenta Germanio (paĝoj germanlingvaj, bone ilustritaj)
Marĉ-muzeo (germanlingve)
Referencoj |
↑ Lernu