El-Ninjo







El Niño de 1997–98 observita de satelito TOPEX/Poseidon. La blankaj areoj ĉe tropikaj okcidentaj marbordoj de norda Suda kaj la tuta Centra Ameriko same kiel laŭlonge de la centr-orienta ekvatora kaj sudorienta Pacifika Oceano indikas la areon de varma akvo.[1]


El-Ninjo (hispane, El Niño ([el NInjo] "la infano" en la hispana lingvo) estas varma pacifika ekvatora mar-fluo, aperanta foje dum kelkaj jaroj. Dum lastaj jardekoj estis fiksitaj cikloj de El-Ninjo: 1982–83, 1986–87, 1991–1993, 1994–95, 1997–98, t.e. averaĝe post ĉiuj 3-4 jaroj[2].


Oni konas tiun klimatan fenomenon ne nur pro la varmaj interoceanaj akvofluoj, sed ankaŭ pro la apero de planedaj misfunkcioj, la tergloba kaj la maraj sistemoj afektiĝas, ĉefe la pacifika kaj ekvatora, ĝenerale inter decembro kaj marto. La apero de la varmaj akvofluoj en la Pacifiko estis identigitaj de peruaj fiŝkaptistoj antaŭ kelkaj jarcentoj; ili nomis la fenomenon “el niño” (la infano) pro religia festo dum la Kristnasko, fine de decembro.




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Etimologio


  • 3 Koncepto


  • 4 Okazaĵoj


  • 5 Kultura historio kaj prahistoria informaro


  • 6 Diverseco ĉe El Niño


  • 7 Efiko sur la tutmonda klimato


  • 8 Regiona efiko


  • 9 Efiko sur la homaro


  • 10 Vidu ankaŭ


  • 11 Referencoj


  • 12 Bibliografio





Priskribo |


Tiu ĉi fenomeno prezentiĝas ĉiujn du – sep jarojn; ĝi identiĝas pro la nenormalaj temperaturaj kondiĉoj sur la maro kaj atmosfero, kiuj daŭras proksimume dek du al dek ok monatojn. La fenomeno ekas proksime de Aŭstralio kaj Indonezio en la tropika Pacifika Oceano kaj la atmosfera premo ŝanĝas kaj kreskigas la rapidecon de la pacifikaj ventofluoj kaj la pluvoj transiras al aliaj tropikaj regionoj.




La ĉefa okazaĵo de la 20a jarcento de El Niño estis tiu de 1997-98. Mapo de la nenormalaj temperaturoj de la oceana surfaco en decembro de 1997.


Dum normalaj kondiĉoj, ankaŭ nomataj “no-niño” (ne-infano), la orientaj ventoj alportas grandan kvanton da akvo kaj varmo al okcidenta oceana parto, la mara nivelo konsekvence estas proksimume kvindek centimetrojn pli alta en Indonezio ol en la perua kaj ekvadora marbordoj. Krome la temperatura diferenco inter la du pacifikaj lokoj estas 8 gradoj.


En jaroj, kiam El-Ninjo forestas, laŭ la tuta pacifika marbordo de Sudameriko pro leviĝo de malvarmaj profundaj akvomasoj, kaŭzita de surfaca malvarma perua marfluo, temperaturo de oceana supraĵo estas 15 - 19 °C. Dum El-Ninjo la temperaturo altiĝas je 6-10 gradoj. Dum tio en regiono de ekvatoro la fluo pli varmiĝas, ol ordinare. Tial alizeaj (pasataj) ventoj malplifortiĝas aŭ tute forestas. Varmiĝinta akvo disfluante en diversajn direktojn iras reen al amerika marbordo. Aperas anomalia konvekcio, kaj al Centra kaj Suda Amerikoj atakas pluvegoj kaj uraganoj.


Anomalia vetero sur la Tero dum El-Ninjo: En tropiko okazas plioftiĝo de pluvoj en regionoj orientaj de centra parto de Pacifiko kaj maloftiĝo en norda Aŭstralio, en Indonezio kaj en Filipinoj. En decembro-februaro enormaj pluvoj okazas en borda parto de Ekvadoro, en nord-okcidento de Peruo, en suda Brazilo, centra Argentino kaj ekvatora, orienta parto de Afriko, sed dum junio-aŭgusto - en okcidento de Usono kaj en centra parto de Ĉilio.


Apero de El-Ninjo kaŭzas anomaliajn temperaturojn de aero en la tuta mondo. En tiuj jaroj okazas la plej altaj temperaturoj. Pli varma ol ordinara vetero en decembro-februaro estis en sud-orienta Azio, en Fora Oriento, Japanio kaj Japana Maro, en sud-orienta Afriko kaj Brazilo, en sud-oriento de Aŭstralio. Eksterordinaraj temperaturoj estas konstatitaj ankaŭ en junio-aŭgusto en okcidenta bordo de Suda Ameriko kaj sud-orienta Brazilo. Pli malvarmaj vintroj (decembro-februaro) okazas en sud-okcidenta bordo de Usono.




Altaj ondoj pro El Niño – Decembro 2002, Ocean Beach, San Diego.


El Niño estas la varma fazo de El Niño Suda Oscilado (ofte nomita ENSO) kaj estis asociata kun zono de varma oceana akvo kiu disvolviĝas en centra kaj centrorienta ekvatora Pacifiko (inter proksimume la Internacia datlinio kaj 120°W), kiel ĉe la pacifika marbordo de Sudameriko. El Niño Suda Oscilado referencas al la ciklo de varmaj kaj malvarmaj temperaturoj, kiel mezuritaj ĉe la marsurfaca temperaturo, de tropika centra kaj orienta Pacifika Oceano. El Niño estas akompanata de alta aerpremo en la okcidenta Pacifiko kaj malalta aerpremo en la orienta Pacifiko. La malvarma fazo de ENSO estas nomita "La Niña" kun marsurfaca temperaturo en la orienta Pacifiko sub averaĝaj kaj aerpremoj altaj en la orienta kaj malaltaj en la okcidenta Pacifikoj. La cikloj ENSO, kaj El Niño kaj La Niña, okazigas tutmondajn ŝanĝojn kaj de temperaturoj kaj de pluvo.[3][4] Mekanismoj kiuj fakte okazigas la osciladon ankoraŭ restas studataj.


Evolulandoj dependaj el agrikulturo kaj fiŝkaptado, partikulare tiuj limaj kun la Pacifika Oceano (sed ne nur), estas la plej tuŝitaj. En amerika hispana lingvo, la esprimo "El Niño" referencas al la infano Jesuo, kaj ĝi estas uzata por la klimata koncepto ĉar la varma akvejo en la Pacifiko ĉe Sudameriko estas ofte plej varma ĉirkaŭ Kristnasko.[5] "La Niña" [la-NI-nja], elektita kiel esprimo 'mala' de El Niño, laŭvorte tradukeblas al "la infanino".



Etimologio |


Plej ofte El-Ninjo aperas ĉirkaŭ Kristnasko, la naskiĝo de la infano Jesuo. "Infano" estas niño en la hispana.[6]



Koncepto |


Origine la termino El Niño aplikiĝis al ĉiujara malforta varma oceana marfluo, kiu fluas suden laŭlonge de la marbordo de Peruo kaj Ekvadoro ĉirkaŭ Kristnasko.[7] Tamen, post tempo la termino evoluis kaj nuntempe referencas al varma kaj negativa fazo de El Niño Suda Oscilado kaj estas la varmigo de la oceana surfaco aŭ average marsurfacaj temperaturoj en ĉu la centra kaj orienta tropika Pacifika Oceano.[8][9] Tiu plivarmigo kaŭzas ŝanĝon en la atmosfera cirkulado kaj pluvo malpliiĝas ĉe Indonezio kaj Aŭstralio, dum pluvo kaj formado de tropikaj uraganoj pliiĝas ĉe la tropika Pacifika Oceano.[10] La malaltnivelaj surfacaj ventoj, kiuj normale blovas el oriento al okcidento laŭlonge de la Ekvatoro, ĉu malfortiĝas aŭ ekblovas el alia direkto.[9]




Mapo montranta Niño 3.4 kaj aliaj indicaj regionoj.


Oni supozas, ke estas kelkaj diversajn tipojn de okazaĵoj de El Niño, el kiuj la kanonaj tipoj de orienta Pacifiko kaj de Modoki centra Pacifiko estas la du kiuj ricevas la plej atenton.[11][12][13] Tiuj diferencaj tipoj de okazaĵoj de El Niño estas klasitaj laŭ kie la nenormalaĵoj de tropikpacifika marsurfaca temperaturo (SST) estas plej grandaj.[13] Por ekzemplo, la plej fortaj nenormalaĵoj ĉe la surfaca temperaturo asociataj kun la kanona situacio de orienta Pacifiko, situiĝas ĉe la marbordo de Sudameriko.[13] La plej fortaj nenormalaĵoj asociataj kun la situacio de Modoki centra Pacifiko situĝas ĉe la Internacia datlinio.[13] Tamn, dud la daŭro de unusola okazaĵo, la areo kun plej grandaj nenormalaĵoj ĉe la surfaca temperaturo povas ŝanĝi.[13]


Historie, oni supozas ke la okazaĵoj de El Niño estis okazantaj dum miloj da jaroj.[14] Por ekzemplo, oni supozas ke El Niño tuŝis la Inkaan Imperion en moderntempa Peruo, kiu oferbuĉis homojn por klopodi kaj eviti pluvojn.[14] Sciencistoj trovis ankaŭ kemiajn pruvojn de pli varmaj marsurfacaj temperaturoj kaj de pliiĝantaj pluvoj kaŭzitaj de El Niño en koralaj specimenoj kiuj estas ĉirkaŭ 13,000jaraĝaj.[15] Ĉirkaŭ 1525 kiam Francisco Pizarro venis en Peruon, li notis pluvon okazantaj en dezertoj kiu sekve iĝis la unua verkita registro de la efiko de El Niño.[15] Moderna esplorado kaj reanalizaj teknikoj sukcesis trovi almenaŭ 30 okazaĵojn de El Niño ekde 1900, el kiuj tiuj de 1982–83, 1997–98 kaj 2014–16 estis inter la plej fortaj registritaj.[16][17]


Nuntempe ĉiu lando havas diferencajn sojlojn por tio kio konstituas okazaĵon de El Niño, kio kongruas kun ties specifaj interesoj.[18] Por ekzemplo, la aŭstralia meteologia servo nome Bureau of Meteorology rigardas al la modelo de ventoj, SOI, veteraj modeloj kaj marsurfacaj temperaturoj en la regionoj Nino 3 kaj Nino 3.4, antaŭ deklari ĝin kiel okazaĵo de El Niño.[19] La usona United States Climate Prediction Center (CPC) kaj la International Research Institute for Climate and Society (IRI) rigardas al la marsurfacaj temperaturoj en la regiono Nino 3.4, la tropika atmosfero de Pacifiko kaj ĉu la prognozoj de la Oceana Indico de El Niño NOAA egalas aŭ superas +0.5C dum kelkaj sezonoj en serio.[20] Tamen, la Japana Meteologia Agentejo deklaras ke komencis okazaĵo de El Niño kiam la averaĝa kvinmonata devojiĝo de la marsurfaca temperaturo ĉe la regiono NINO.3, estas ĉirkaŭ 0.5 °C (35 °F) pli varmadum 6 sinsekvaj monatoj aŭ plie.[21]


Ne estas interkonsento ĉu la klimata ŝanĝo havas influon sur la okazaĵoj de El Niño, ties forto aŭ daŭro, ĉar la esploraj klopodoj subtenas ke la okazaĵoj de El Niño iĝis pli fortaj, pli longaj, pli mallongaj kaj pli malfortaj.[22][23]



Okazaĵoj |



Kultura historio kaj prahistoria informaro |



Diverseco ĉe El Niño |



Efiko sur la tutmonda klimato |



Regiona efiko |



Efiko sur la homaro |



Vidu ankaŭ |


  • Pacifika jardeka oscilado


Referencoj |




  1. Independent NASA Satellite Measurements Confirm El Niño is Back and Strong. NASA/JPL.


  2. Kompleta statistiko ekde 1950, por la regiono nomata "3.4", estas trovebla ĉe NOAA angle


  3. Climate Prediction Center (19a de Decembro 2005)Frequently Asked Questions about El Niño and La Niña. National Centers for Environmental Prediction. Alirita 17a de Julio 2009.


  4. K.E. Trenberth, P.D. Jones, P. Ambenje, R. Bojariu , D. Easterling, A. Klein Tank, D. Parker, F. Rahimzadeh, J.A. Renwick, M. Rusticucci, B. Soden kaj P. Zhai. “Observations: Surface and Atmospheric Climate Change”, Climate Change 2007: The Physical Science Basis. Contribution of Working Group I to the Fourth Assessment Report of the Intergovernmental Panel on Climate Change. Cambridge, UK: Cambridge University Press, p. 235–336.


  5. El Niño Information. California Department of Fish and Game, Marine Region.


  6. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/01, paĝo 13: El Niño perturbas tutmondan klimaton verkita de Gérard Fleuter.



  7. Trenberth, Kevin E (December 1997). “The Definition of El Niño”, Bulletin of the American Meteorological Society 78 (12), p. 2771–2777. doi:[[doi:10.1175%2F1520-0477%281997%29078%3C2771%3ATDOENO%3E2.0.CO%3B2|10.1175/1520-0477(1997)078<2771:TDOENO>2.0.CO;2]]. 


  8. Australian Climate Influences: El Niño. Australian Bureau of Meteorology. Alirita 4a de Aprilo 2016.

  9. 9,09,1What is the El Niño–Southern Oscillation (ENSO) in a nutshell? (5a de Majo 2014). Arkivita el la originalo je 10a de Aprilo 2016.


  10. What is El Niño and what might it mean for Australia?. Australian Bureau of Meteorology. Arkivita el la originalo je 10a de Aprilo 2016. Alirita 10a de Aprilo 2016.


  11. (April 2001) “Indices of El Niño Evolution”, Journal of Climate 14 (8), p. 1697–1701. doi:[[doi:10.1175%2F1520-0442%282001%29014%3C1697%3ALIOENO%3E2.0.CO%3B2|10.1175/1520-0442(2001)014<1697:LIOENO>2.0.CO;2]]. 


  12. Johnson, Nathaniel C (Julio 2013). “How Many ENSO Flavors Can We Distinguish?*”, Journal of Climate 26 (13), p. 4816–4827. doi:10.1175/JCLI-D-12-00649.1. 

  13. 13,013,113,213,313,4ENSO Flavor of the Month (16a de Oktobro, 2014). Arkivita el la originalo je 11a de Aprilo 2016.

  14. 14,014,1"El Nino here to stay", November 7, 1997. Kontrolita 1a de Majo 2010.

  15. 15,015,1https://wunderground.atavist.com/el-nino-forecast


  16. "Historical El Niño/La Niña episodes (1950-present)". United States Climate Prediction Center. 4a de novembro 2015. [1] Alirita la 18an de Aprilo 2016.


  17. Collins, Mat; An, Soon-Il; Cai, Wenju; Ganachaud, Alexandre; Guilyardi, Eric; Jin, Fei-Fei; Jochum, Markus; Lengaigne, Matthieu; Power, Scott; Timmermann, Axel; Vecchi, Gabe; Wittenberg, Andrew (23 May 2010). "The impact of global warming on the tropical Pacific Ocean and El Niño". Nature Geoscience 3 (6): 391–397. Bibcode:2010NatGe...3..391C. doi:10.1038/ngeo868.


  18. December's ENSO Update: Close, but no cigar (4a de Decembro 2014). Arkivita el la originalo je 4a de Aprilo 2016.


  19. ENSO Tracker: About ENSO and the Tracker. Australian Bureau of Meteorology. Alirita 4a de Aprilo 2016.


  20. How will we know when an El Niño has arrived? (27a de Majo 2014). Arkivita el la originalo je 7a de Aprilo 2016.


  21. Historical El Niño and La Niña Events. Japan Meteorological Agency. Alirita 4 April 2016.


  22. ENSO + Climate Change = Headache (11a de Septembro 2014). Arkivita el la originalo je 7a de Aprilo 2016.


  23. (23 May 2010) “The impact of global warming on the tropical Pacific Ocean and El Niño”, Nature Geoscience 3 (6), p. 391–397. doi:10.1038/ngeo868. 



Bibliografio |



  • Caviedes, César N. (2001). El Niño in History: Storming Through the Ages. Gainesville: University of Florida Press. ISBN 0-8130-2099-9.

  • Fagan, Brian M. (1999). Floods, Famines, and Emperors: El Niño and the Fate of Civilizations. New York: Basic Books. ISBN 0-7126-6478-5.

  • Glantz, Michael H. (2001). Currents of change. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-78672-X.

  • Philander, S. George (1990). El Niño, La Niña and the Southern Oscillation. San Diego: Academic Press. ISBN 0-12-553235-0.

  • Kuenzer, C.; Zhao, D.; Scipal, K.; Sabel, D.; Naeimi, V.; Bartalis, Z.; Hasenauer, S.; Mehl, H.; Dech, S.; Waganer, W. (2009). "El Niño southern oscillation influences represented in ERS scatterometer-derived soil moisture data". Applied Geography 29 (4): 463–477. doi:10.1016/j.apgeog.2009.04.004.

  • Li, J.; Xie, S.-P.; Cook, E.R.; Morales, M.; Christie, D.; Johnson, N.; Chen, F.; d’Arrigo, R.; Fowler, A.; Gou, X.; Fang, K. (2013). "El Niño modulations over the past seven centuries". Nature Climate Change 3 (9): 822–826. Bibcode:2013NatCC...3..822L. doi:10.1038/nclimate1936.




  • Kategorio El-Ninjo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Niño en la angla Vikipedio.








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár