Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer 1905
Urbo (lando)
Bulonjo-ĉe-Maro (Francio)
Datoj
5-a de aŭgusto 1905 - 12-a de aŭgusto 1905
Prezidanto LKK
Émile Boirac
Alta protektanto
/
Aliĝintoj
688
Menciinde
unua kongreso
v•d•r
1-a Universala Kongreso de Esperanto oni nomas la renkontiĝon en 1905, kiu komencis la serion de Universalaj Kongresoj ĝis la nuntempo. Iniciatinto de la kongreso estis la loka advokato kaj estro de la Esperanto-grupo en Bulonjo-ĉe-Maro, Alfred Michaux. Li anoncis ĝin unuafoje okaze de internacia renkontiĝo en la antaŭa jaro 1904.
La signifo de la kongreso konsistas en tio, ke Zamenhof instalis la unuan Lingvan Komitaton, la kongreso akceptis la Deklaracion pri Esperanto kaj la Fundamenton kaj oni decidis pri estonta kongreso. Ne estiĝis konsento pri internacia Esperanto-asocio.
Enhavo
1Fono kaj kronologio de la kongreso
2Teatraĵoj prezentitaj
3Centjara datreveno
4Centa kongreso
5Bildaro
6Eksteraj ligiloj
Fono kaj kronologio de la kongreso |
Enciklopedio de Esperanto en 1933 priskribas la kongreson jene (mallongigoj malŝlositaj):
„ [La] I-a UK [okazis] de la 7a ĝis 12-a de aŭgusto 1905, [kaj] ĉeestis 688 Esperantistoj el 20 landoj. - La unua internacia kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis [en 1904] en Calais, kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj Esperantistoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en Bulonjo-ĉe-Maro. Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke Zamenhof ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj precipe en [la revuo] Lingvo Internacia (1904, p. 271.) en kiu partoprenis krom Zamenhof ankaŭ Capé, Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio [pri la esenco de la Esperantismo], pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en Lingvo Internacia en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en Parizo okazis internaciaj kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en [la universitato] Sorbonne de gesinjoroj Zamenhof; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per Zamenhof por plej talentaj lernantoj en Parizo, internacia Esperanto-koncerto, solena akcepto de Zamenhof kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" Zamenhof kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Zamenhof, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la Preĝon sub la Verda Standardo; ludado de "Mensogo pro Amo" de [Eugène] Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato Peltier); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al Wimereux; vespere koncertego; ludado de "Kontraŭvola edziĝo" de Molière, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 Esperantistoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de Esperanto por telegramoj, la internacian organizon la elekton en Lingvan Komitaton. Okazis kritiko kaj klarigoj de Zamenhof pri prononcado, en kiu partoprenis multaj Esperantistoj. Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki Esperanton en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo [apud] Dovero, proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la Esperanta standardo. ”
Teatraĵoj prezentitaj |
Mensogo pro amo de Eugène Labiche. Prezentis amatora trupo: f-inoj SAMUEL kaj PANNEVIN, s-roj C. LEPHAY, Paul Boulet, C. Michaux, MARTIN , SAMUEL, francoj.
Edziĝo kontraŭvola de Molière. Prezentis amatora 10-persona trupo el 8 landoj: s-ino Rosa Junck (ĉeĥ-devena italino), f-ino H. Cederblat (svedino, membro de la Lingva Komitato), s-ino Avilov (rusino el Tbiliso), s-ro Paul Boulet (franco), s-ro Harold Bolingbroke Mudie (anglo), s-ro J. Ansel (franco), s-ro L. Cogen (belgo), s-ro C. F. Küchler (germano), s-ro Albert Saint-Martin (kanadano), s-ro J. Allum (norvego)
Hamleto de William Shakespeare. Deklamis monologon angla komponistino kaj kantistino F. L. Schäfer.
Edziĝo per telefono de Jacques Ferneuze. Prezentis amatora franca trupo: Georges Warnier kaj Georges Grosset. La prezento okazis en Salono Conway en antaŭkongreso en Parizo.
Centjara datreveno |
La centjariĝon de la unua UK oni memorfestis okaze de la internacia renkontiĝo Bulonjo 2005, kiu okazis en Bulonjo-ĉe-Maro dum pasko 2005, kaj la 26-an de marto 2005 en la sama teatro la fama unua parolado de L. L. Zamenhof denove estis aldirita.
Centa kongreso |
La 100-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 2015 en Lille (Francio), proksime al Bulonjo-ĉe-Maro, kiu estis loko de kelkaj kongresaj programeroj – solenaĵoj, rememora marŝado kaj koncerto.
Bildaro |
Kongresa kostumbalo.
Eliro el la kongresejo, Kongreso de Boulogne, 1905. En la mezo L. L. Zamenhof.
Zamenhof kaj Michaux.
Fruictier, Paul 1905 : Raporto pri la Unua Kongreso de Esperantistoj, (eltirita el Lingvo Internacia), Paris, paĝoj 358-386
Eksteraj ligiloj |
Enciklopedio de Esperanto en Vikifontaro havas artikolon rilate
al Boulogne-sur-Mer.
Enciklopedio de Esperanto en Vikifontaro havas artikolon rilate
al Bulonja_deklaracio.
Kategorio UK 1905 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
UK 1905 en Vikifontaro (Universala biblioteko)
Raporto de W.T.Stead en 1911/11 numero de The Review of Reviews kun detaloj kaj personaj impresoj pri la kongreso
Poŝtkartoj pri la kongreso
Boulogne 2005 – renkontiĝo okaze de centjara jubileo
Memori 1905–2015 – historia paĝaro en la retejo de la 100-a UK
0
$begingroup$
cv_split = StratifiedShuffleSplit(n_splits=10, test_size=0.3, random_state=0) # Performing cross-validation to estimate the performance of the models for idx, est in enumerate(estimator): cv_results = cross_validate(est[1](), x_value, y_value, cv=cv_split) I got following error from this code ValueError: The least populated class in y has only 1 member, which is too few. The minimum number of groups for any class cannot be less than 2. and my y_value looks like y_value = array([221900, 180000, 510000, ..., 360000, 400000, 325000]) I used this method before and y_value has the same shape as before.
python data-mining cross-validation
share
...
Franz Schubert Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder Bazaj informoj Naskiĝo 31-an de januaro 1797 ( 1797-01-31 ) en Himmelpfortgrund Morto 19-an de novembro 1828 ( 1828-11-19 ) (31-jara) en Vieno Ĝenroj Klasika muziko Profesio komponisto Aktivaj jaroj 1808-1828 v • d • r Franz SCHUBERT ([ˈfʁants ˈʃuːbɛɐ̯t], esperante Franz' Ŝuberto ; naskiĝis la 31-an de januaro 1797 je Himmelpfortgrund en Vieno, kiu nun estas parto de la 9-a viena distrikto Alsergrund, kaj mortis la 19-an de novembro 1828 en Vieno) estis aŭstra komponisto de klasika kaj fruromantisma muziko. Li komponis ĉirkaŭ 600 lidojn (germanaj kantoj) kaj estas nomata la "reĝo de lido". Enhavo 1 Vivo 1.1 Infaneco 1.2 Junaĝo 1.3 Zelis 1.4 Jaroj de maturiĝo kaj matureco 1.5 La lastaj jaroj 2 Postefiko kaj akceptado 3 Honoradoj 4 Verkoj 4.1 Eklezia muziko 4.2 Dram...
Ĉi tiu artikolo temas pri mitologio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Tantalo (apartigilo) . Tantalo , laŭ Gioacchino Assereto. Laŭ la helena mitologio, Tantalo (el la greka Τάνταλος , ŝancelanta aŭ tre malfeliĉa ) estis filo de Zeŭso kaj la oceanidino Pluto, laŭ la plej divastigata versio. Li estis reĝo de Frigio [1] aŭ de la monto Sipilo, en Lidio (Malgrandazio) [2] kaj post sia morto li suferis eternan torturadon ĉe la Tartaro, la plej profunda parto de Hadeso, rezervita por la plej perversaj homoj. Tamen, kelkaj rakontoj asertas ke li estis reĝo de Argo aŭ de Korinto [3] , aŭ ke li migris norden el la monto Sipilo por akiri la tronon de Paflagonio, el kie Ilo forpelis lin pro tio, ke Tantalo forkaptis kaj seksperfortis lian fraton Ganimedon [4] , kaj tiel ofendis la diojn. Verŝajne li ankaŭ regis urbon en okcidenta Anatolio, kiun oni nomis Tantalis [5] pro li, aŭ Sipilo , pro la monto sur kies flanko ankoraŭ staras ĝiaj ruinaĵoj [6] . Laŭ la geografiisto Strabo,...