Apro





















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Apro


Zwijntje.JPG


Biologia klasado


























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Mamuloj Mammalia

Ordo:

Parhufuloj Artiodactyla

Familio:

Suedoj Suidae

Genro:

Suo Sus



Dunomo


Sus scrofa
Linnaeus, 1758

Konserva statuso


{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga


Leefgebied wild zwijn.JPG



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Apro









v  d  r


Information icon.svg



La apro estas sovaĝa porko, precipe (Sus scrofa), antaŭulo al la endomigita porko, kun kiu ĝi povas interfekundiĝi. La nomo devenas de la latina aper, apri.




Enhavo






  • 1 Aspekto


  • 2 Disvastiĝo


  • 3 Loĝmedio


  • 4 Biologio


  • 5 Rilatoj kun la homo


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Aspekto |


Tre simila al la porko, sed kun la postaj gamboj pli mallongaj ol ties, la korpo pli svelta kaj nazego taŭga por fosi. La felo estas grizebruna krom ĉe la novnaskitoj, striaj.
La inoj pezas ĝis 60 kg dum la maskloj povas atingi 120 kg-ojn.



Disvastiĝo |


La apro originis en Eŭropo, norda Afriko kaj suda Azio kaj estis de tie enkondukita ankaŭ aliloke, ekz. en Usono por ĉasado. Alimaniere dirite, temas pri palearktisa kaj orientalisa specio kiun la homo disvastigis en aliajn ekozonojn. Oni trovas la specion i.a. en jenaj ekoregionoj : la borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj, la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj, la kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo, la luzonaj tropikaj pinaroj, la nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj, la orient-siberia tajgo kaj la zagros-montara arbarstepo.



Loĝmedio |


La apro vivas en arbaroj aŭ en kamparaj medioj kun arbovicoj, kondiĉe ke ekzistu veproj por ripozi kaj akvo por kotumi. La forlaso de la kamparo en Eŭropo tre pelis ĝian multnombriĝon.



Biologio |


La apro estas besto societa, kiu vivas en grupoj kies kerno estas la familia nukleo, patrino kun gefiloj. La maskloj plenaĝaj emas soleci. Ĝi estas malmigrema kaj ĉionvora. La idoj povas esti kaptataj de vulpoj (sed tio ne certas); ĝia sola natura malamiko estas la lupo.



Rilatoj kun la homo |


La apro difektas la grundon fosante, kaj rikoltojn, precipe maizajn. Nerektaj certaj signoj de ĉeesto estas la renversigo de la herba radikaro en kampoj, kotaj flakoj kun kotkovritaj arboŝeloj ĉirkaŭe, piedsignoj kvarungaj (du grandaj, du malgrandaj, ĉi lastaj ne ofte videblaj). Por ĝin kontroli oni devas sin turni al la junuloj ĉar la ĉaso al plenaĝuloj, kiuj regas la grupojn, kaŭzas disgrupiĝon kun pliaj damaĝoj al kultivoj kaj forta multnombriĝo. Almenaŭ en Mezeŭropo la nombro de aproj plue forte kreskas, ekzemple en Germanio de 2008 ĝis la fino de 2013 je 26 procentaĵoj, kaj tio kvankam ĉasistoj ĉiujare mortigas kompare grandan kvanton de aproj: laŭ statistiko publikigita la 15-an de januaro 2014, en Germanio en 2013 ĉasiĝis iom pli ol 640 000 aproj, kaj taksiĝas ke sen tiu ĉasado la populacio en tiu lando dum du jaroj kreskus al 3 milionoj da bestoj.[1] Kialo por la ekologie favoraj vivkondiĉoj aparte en la modera klimata zono de Mezeŭropo estas la dum la lastaj jaroj kompare varmaj vintroj kaj la grandkvanta kultivo de maizo kaj kolzo, el kies kampoj la aproj dumnokte amplekse nutras sin. La tendenco estas tutmonda: Dum en Germanio la nombro de ĉase mortigitaj aproj inter la jaroj 1975 kaj 2014 kreskis je kvinoblo kaj en Aŭstrio eĉ je dekoblo, kompare ankaŭ en Japanio ĝi kreskis je kvaroblo,[1] kaj malgraŭ tiu kresko je ĉasado la apraj populacioj plukreskas en ĉiuj tutmondaj vivregionoj, kaj en Eŭropo, Azio, Ameriko kaj Oceanio.



Vidu ankaŭ |






Portala ikono Portalo pri Zoologio



  • Gir-Arbaro

  • Burgo de Diedrich




Referencoj |




  1. 1,01,1artikolo germanlingva pri la plua kresko de la apra populacio la 15-an de januaro 2014 en la gazeto Neue Osnabrücker Zeitung, jen reta kopio





  • Apro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Apro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Apro en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)




Eksteraj ligiloj |



  • http://www.waarneming.nl/wn.php

  • http://www.waarneming.nl/kaart.php?id=432

  • http://natuurbeleving.scene24.net/zoogdieren/Wild_Zwijn_Sus-scrofa.html

  • http://zwg.atlas.tripod.com/soorten/susscrof.htm




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár