Observatorio de Haute-Provence






Teleskopo de 193 cm de la Observatoire de Haute-Provence


La Observatorio de Haute-Provence (france
Observatoire de Haute-Provence) estas astronomia observatorio
situanta en Saint-Michel-l'Observatoire en Alpes-de-Haute-Provence (Francio),
100 km norde de Marsejlo. 43°55′55″N 5°42′48″E  /  43.93194°N, 5.71333°O / 43.93194; 5.71333 (Observatorio de Haute-Provence).



Historio |


La pureco de la atmosfero kialigis la instaladon de observatorio en la regiono
de Forcalquier. Kvankam la kvalito de la bildoj de la observatorio de Haute-Provence
estas neperfekta, la nombro da noktoj taŭgaj por la fotometrio estas tie escepte granda.


Sekve al la kreo de la Nacia Centro de Scienca Esploro (C.N.R.S) far de la
registaro de la franca Popola Fronto, estis decidita konstrui tian observatrion je la
meze de 1936. La situejo estis elektita la 9-an de novembro 1936 de scienca komitato
estrita de Jean Baptiste Perrin ; la konstruo komencis apud la urbeto Saint Michel sed
la dua mondmilito severe malrapidigis la laboron. (Anekdote : mureto estis konstruita
tra la monteto, oficiale por malhelpi ke aproj eniru en la konstruejon, fakte por okupi
la laboristojn kaj deteni ilin for de la germana Servo de Deviga Laboro.)


La unua teleskopo, instalita en 1945, estis de 80 centimetroj de diametro,
jam ĉeloke en 1932 por provi la ejon; ĝi ne estas provizita per sistemo de
orientiĝo kaj bezonas esti direktata permane; pro tio pli ofte uzas ĝin la studentoj kiuj
faras someran staĝon de astronomio aŭ anstataŭas la feriantajn teknikistojn.


En 1958 estas instalita teleskopo de 193 cm, kaj en 1967 teleskopo de 152 cm.


Tiu observatorio restis longtempe la plej grava en Eŭropo, ĝis kiam estis kreitaj
pli grandaj observatorioj en altaj regionoj, notinde en la Andoj. Tamen, la relative
malgranda diametro de la instrumentoj de la Observatorio de Haute-Provence permesas studi
la ĉielajn objektojn en spektroskopio kaj fotometrio. Observoj eblas dum granda
nombro da noktoj, la mistralo purigas rapide la noktan ĉielon.


En tiu observatorio estis malkovrita la unua ekstersunsistema planedo: 51 Pegasi b[1],
en 1995 fare de Michel Mayor kaj Didier Queloz per la spektrometro ELODIE.
De 2006, ĉi-tiu instrumento estis anstataŭigita de la spektometro de granda precizo
SOPHIE, per kiu estas plenumita la sekvado de la observoj per la kosma observatorio
COROT.


La Observatorio de Haute-Provence havas ankaŭ stacion de atmosfera
studo per lidaroj, spektrometroj kaj stratosferaj
provbalonoj. Ĝi komunikas kun pluraj internaciaj retoj de atmosfera mezuro, kiel
NDACC (Network for the Detection of Atmospheric Composition Changes :
Reto de Malkovro de Atmosferaj Kemiaj Ŝanĝoj) ; PHOTON/AERONET
(Zorgo pri la aerosoloj) aŭ PAES (Poluado je la sinoptika skalo).


Iom post iom, la observatorio fariĝis ejo de studoj pri Tero kaj universo :
de mallonge, CNRS monhelpis la instaladon de stacio por la studo pri la
lanuga kverko (Quercus Pubescens).


Planetario kun 80 sidlokoj, kies konstruo komenciĝis en 2009, estas antaŭvidita
por malfermiĝi en 2013[2].



Notoj kaj referencoj |




  1. Serĉante ekstersunsistemajn planedojn (el "Pour la Science") (france)


  2. Plano de granda planetario por la observatorio (france)



Eksteraj ligiloj |




  • france Observatoire de Haute Provence, el OAMP


  • france Observatoire de Haute Provence, oficiala paĝo


  • france Kelkaj bildoj de la observatorio


  • angle Serĉo de ekstersunaj planedoj en Observatorio de Haute-Provence






Portala ikono Portalo pri Astronomio








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár