Minacata specio






Kategorioj de minacataj specioj laŭ la (Ruĝa Listo de IUCN)


Minacata specio (aŭ endanĝerigata specio) estas specio de planto aŭ animalo kiu alproksimiĝas al tio, kio estos formorto, tio estas malapero de la specio ĉu de specifa mondoregiono, insulo aŭ difinita areo ĉu de la tuta mondo kaj por ĉiame. Multaj landoj establas leĝojn por protekti la vivlokojn, vivkondiĉojn kaj ĉefe ekzemplerojn de ĉi tiuj specioj, ekzemple per malpermeso de ĉasado aŭ fiŝkaptado, limigante terdisvolvigon, aŭ kreante naturajn rezervejojn (naturaj aŭ naciaj parkoj, ĉasrezervejoj ktp. Minacataj specioj estas specioj (inkludante animalojn, vegetalojn, fungojn, insektojn, ktp.), kiuj frontas al danĝero de ekstermiĝo en proksima estonteco.


La Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) estas la plej agnoskata organizo kaj aŭtoritato pri minacataj specioj, kaj pritraktas minacatajn speciojn ne kiel ununuran kategorion, sed kiel grupon de tri kategorioj: vundeblaj, endanĝerigitaj, kaj draste endanĝerigitaj, depende de la nivelo de la minaco. Tiele oni konsideras ĝenerale, ke Endanĝerita (EN) specio estas tiu kiu estis kategoriigita de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) kiel verŝajna baldaŭa formortinta. Konservobiologoj uzas la Internacian Ruĝan Liston de Endanĝeritaj Specioj, kie "endanĝerita" estas la dua plej akra konserva statuso por naturaj populacioj, kaj sekvas draste endanĝerita.




La Siberia tigro estas subspecio de tigro kiu estas endanĝerita; jam tri subspecioj de tigro estas formortintaj.[1]


Ĉirkaŭ 3079 animaloj kaj 2655 plantoj estaa endangzerita tutmonde, kompare kun la niveloj de 1998 de 1102 kaj 1197, respektive.[2] La kvanto, populacia tendenco, kaj la konserva statuso de ĉiu specio povas esti trovata en la listoj de organismoj laŭ populacio.




Enhavo






  • 1 Konserva statuso


  • 2 IUCN Ruĝa Listo


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Referencoj


  • 5 Bibliografio


  • 6 Eksteraj ligiloj


  • 7 Ekzemploj de endanĝerigataj specioj


  • 8 Bildaro





Konserva statuso |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Konserva statuso.

La konserva statuso de specio indikas la verŝajnecon ke ĝi iĝos formortinta. Multaj faktoroj estas konsiderataj kiam oni studas la konservostatuson de difinita specio; ekz., statistiko kiaj tiuj pri nombroj restantaj, la ĝenerala pliiĝo aŭ malpliiĝo en la populacio dum difinta tempoperiodo, la indicoj de reprodukta sukceso, aŭ konataj minacoj.[3] La Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj estas la plej bone konata tutmonde konservostatusa listado kaj rangada sistemo.[4]


Ĉirkaŭ 40% de specioj estas ĉirkaŭkalkulitaj kiel je risko de formorto.[5] Internacie, 199 landoj estis subskribintaj interkonsenton por krei Biodiversecan Agadplanon kiu protektus endanĝeritajn kaj aliajn minacatajn speciojn. En Usono tiu plano estas kutime nomita Rekupera Plano de Endanĝeritaj Specioj.



IUCN Ruĝa Listo |


La Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj aŭ pli simple la IUCN Ruĝa Listo estas multe pli ol simple listo de endanĝerigataj specioj; ĝi estas sistemo por studi la tutmondan konservan statuson de iu specio. Ĝi inkludas ĉiujn speciojn kiuj estis studitaj tra la procezo de IUCN por studi speciojn kaj inkludas ankaŭ speciojn kies studoj estis klopoditaj, sed finfine tio postulas pli da informo por kompletigi statusan determinadon - konataj kiel specioj Data Deficient aŭ "informomankaj". Ĉe la gamo de IUCN estas specioj Least Concern (malplej zorgigaj) kaj Near Threatened (preskaŭ minacataj), ambaŭ el kiuj estis studitaj kaj kies populacioj estas relative fortikaj kaj sanaj (kvankam ili povas esti malpliiĝantaj). Minacata Specio referencas kolektive al la kategorioj de la IUCN Ruĝa Listo nome Vundebla, Endanĝerita, kaj Draste Endanĝerita specioj.


La IUCN Ruĝa Listo uzas la terminon endangered species (endanĝerita specio) kiel specifa kategorio de endanĝeriĝado, pli ol kiel ĝenerala termino. Laŭ la kategorioj kaj kriterioj de IUCN, endangered species (endanĝerita specio) estas inter critically endangered (draste endanĝerita) kaj vulnerable (vundebla). Ankaŭ draste endanĝeritaj specioj povas estis enkalkulitaj kiel endanĝeritaj specioj kaj plenigi ĉiujn kriteriojn.





Karolina konuro, C. c. ludovicianus de John James Audubon; nun jam formortinta.


La kategorioj de IUCN, kaj kelkaj animalaj specioj de tiuj kategorioj estas la jenaj:



  • Formortintaj: Uro, Balia tigro, Kariba monaĥfoko, Karolina konuro, Kaspia tigro, Dido, Malhela marborda ammodramo, Orienta pumo, Ora bufo, Granda aŭko, Japana marleono, Java tigro, Labradora anaso, Migrokolombo, Ŝomburga cervo, Stelera dugongo, Tilacino, Griza makropo, Okcidenta kurtbuŝa rinocero


  • Formortintaj en naturo: kaptivaj individuoj survivas, sed ne estas libere vivantaj, kiel natura populacio. Ekzemploj: Berbera leono, Havaja korvo, Elafuro, Sabrokorna rektkornulo, Sokora turto, Vajominga bufo


  • Draste endanĝeritaj: frontas tre altegan riskon de formorto en tuja estonteco. Ekzemploj: Adakso, Afrika sovaĝa azeno, Amura leopardo, Arakana arbartestudo, Azia gepardo, Aksolotlo, Baktria kamelo, Kurtbuŝa rinocero, Brazila merĝo, Magdalena aransimio, Kalifornia kondoro, Ĉina aligatoro, Ĉina giganta salamandro, Gavialo, Havaja monaĥfoko, Iberia linko, Java rinocero, Kakapo, Mediteranea monaĥfoko, Monta gorilo, Norda harnaza vombato, Filipina aglo, Ruĝa lupo, Altnaza antilopo, Siama krokodilo, Cianopsito, Suda blunaĝila tinuso, Sumatra orangutano, Sumatra rinocero, Vakito, Blanknaĝila delfeno, Norda larĝbuŝa rinocero


  • Endanĝeritaj: frontas tre altan riskon de formorto en baldaŭa estonteco. Ekzemploj: Sudafrika pingveno, Makul-likaono, Azia elefanto, Azia leono, Blua baleno, Bonobo, Bornea orangutano, Ĉimpanzo, Montara kuono, Orienta gorilo de malaltaj teroj, Etiopia lupo, Brazila lutro, Granda pando, Goljata rano, Kelonio, Grevia zebro, Hiacintulo, Ruĝverta gruo, Leara papago, Malaja tapiro, Markoro, Persa leopardo, Nazulo, Nana hipopotamo, Ruĝbrusta ansero, Rosĉilda ĝirafo, Neĝleopardo, Prĵevalski-ĉevalo, Tigro, Vietnama fazano, Vulkankuniklo, Azia bubalo, Fiŝkato




Afrika elefanto en Kenjo.



  • Vundeblaj: frontas altan riskon de formorto en meza longdaŭro. Ekzemploj: Griza papago, Afrika elefanto (verŝajne diferencas en areoj pro ŝtelĉasado), Afrika leono (verŝajne diferencas en areoj pro ŝtelĉasado), Poliodono, Karpo, Nebula neofeliso, Sunda neofeliso, Gepardo, Dugongo, Orienta kurlo, Foso, Galapaga testudo (verŝajne diferencas pro pliiĝanta turismo), Gaŭro, Bluokula kakatuo, Ora hamstro, Balenŝarko, Hipopotamo, Humboldta pingveno, Hindia rinocero, Komoda varano (eble diferencas pro malgranda nombro de inoj), Malgranda ansero, Mandrilo, Kolharara bradipo, Monta zebro, Blanka urso, Malgranda pando, Longlipa urso, Takino, Gruntbovo


  • Preskaŭ minacataj: povas esti konsiderata minacata en baldaŭa estonteco. Ekzemploj: Amerika bizono, Azia ora kato, Blubeka anaso, Imperiansero, Imperiestra pingveno, Granda kurlo, Jaguaro, Leopardo, Magelana pingveno, Kolhara lupo, Narvalo, Monta solaglo, Larĝbuŝa rinocero, Hieno, Tigroŝarko, Blanka fazano


  • Malplej zorgigaj: ne estas tuja minaco por la survivado de la specio. Ekzemploj: Misisipa aligatoro, Larĝbeka korvo, Barata pavo, Anuba paviano, Blankkapa maraglo, Bruna urso, Bruna rato, Griza bradipo, Kanada ansero, Kanbufo, Palumbo, Pumo, Rana temporaria, ĝirafo, Lupo, Hejma muso, Gulo,[6]Homo, Palmokakatuo, Platbeka anaso, Surikato, Muta cigno, Ornitorinko, Ruĝbeka teksbirdo, Jamajka buteo, Rokkolombo, Makao, Suda marelefanto, Laktoŝarko, Venezuela hurlulo


Vidu ankaŭ |




Satelita foto de senarbarigo en Bolivio. Originale sekaj tropikaj arbaroj, la lando estas klarigata por sojkultivado.[7]Senarbarigo kaj sekva Habitatodetruo estas du el ĉefaj tialoj por formorto kaj endanĝerigo de specioj.



  • Vaŝingtona Specioprotekta Kontrakto

  • Ekologio

  • Kategorio:Endanĝerigita specio

  • Habitatodetruo

  • Habitatoperdo

  • Senarbarigo

  • Troĉasado

  • Formorto

  • Naturkonservado

  • Draste endanĝerita

  • Formortinta en naturo



Referencoj |





  1. The Tiger. Sundarbans Tiger Project. Alirita 2a Junio 2012.


  2. IUCN Red List version 2012.2: Table 2: Changes in numbers of species in the threatened categories (CR, EN, VU) from 1996 to 2012 (IUCN Red List version 2012.2) for the major taxonomic groups on the Red List (PDF). IUCN (2012). Alirita 2012-12-31.


  3. NatureServe Conservation Status. NatureServe (April 2007). Alirita 2a Junio 2012.


  4. Red List Overview. IUCN (Februaro 2011). Alirita 2a Junio 2012.


  5. Threatened Species. Conservation and Wildlife. Alirita 2a Junio 2012.


  6. IUCN 2009.2, Abramov, A., Belant, J. & Wozencraft, C., 2009, 9561, Gulo gulo, 2010-01-25.


  7. Tierras Bajas Deforestation, Bolivia. Newsroom. Photo taken from the International Space Station on April 16, 2001. NASA Earth Observatory (2001-04-16). Alirita 2008-08-11.




Bibliografio |



  • Glenn, C. R. 2006. "Earth's Endangered Creatures". "Earth's Endangered Creatures".

  • Ishwaran, N., & Erdelen, W. (2005, May). Biodiversity Futures, Frontiers in Ecology and the Environment, 3(4), 179.

  • Kotiaho, J. S., Kaitala, V., Komonen, A., Päivinen, J. P., & Ehrlich, P. R. (2005, February 8). Predicting the Risk of Extinction from Shared Ecological Characteristics, proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America, 102(6), 1963-1967.

  • Minteer, B. A., & Collins, J. P. (2005, August). Why we need an "Ecological Ethics", Frontiers in Ecology and the Environment, 3(6), 332-337.

  • Raloff, J. (2006, August 5). Preserving Paradise, Science News, 170(6), 92.

  • Wilcove, D. S., & Master L. L. (2008, October). How Many Endangered Species are there in the United States? Frontiers in Ecology and the Environment, 3(8), 414-420.

  • Freedman, Bill. "Endangered species." Gale Encyclopedia of Science. Ed. K. Lee Lerner and Brenda Wilmoth Lerner. 4th ed. Detroit: Gale Group, 2008. Discovering Collection. Gale.

  • Chiras, Daniel D. "Invader Species." Grolier Multimedia Encyclopedia. Grolier Online, 2011.

  • "Endangered Species." Current Issues: Macmillian Social Science Library. Detroit: Gale, 2010.



Eksteraj ligiloj |


  • Ruĝa Listo de IUCN


Ekzemploj de endanĝerigataj specioj |




Aro de Bizonoj en la Nacia Parko Yellowstone.



  • bizono

  • azia elefanto

  • tigro

  • kivio



Bildaro |
















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár