Bautzen
Bautzen | |||||
| |||||
Federacia lando | Saksio | ||||
Distrikto | distrikto Bautzen | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 51°10′53″N 14°25′26″O / 51.18139°N, 14.42389°O / 51.18139; 14.42389 (Bautzen)Koordinatoj: 51°10′53″N 14°25′26″O / 51.18139°N, 14.42389°O / 51.18139; 14.42389 (Bautzen) | ||||
Alto super la marnivelo | 204 m | ||||
Areo | 66 km² | ||||
Loĝantaro | 39845 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 03591, 035935 | ||||
Poŝtkodo | 02625 | ||||
Aŭtomobila kodo | BZ | ||||
Oficiala Municipokodo | 14625020 | ||||
Komunumestro | Alexander Ahrens | ||||
Adreso de la administrejo | Fleischmarkt 1 | ||||
Oficiala retejo | http://www.bautzen.de/ | ||||
Bautzen (aŭskultebla prononco) [Baŭcn] estas urbo en orienta Germanio, konata kiel historia ĉefurbo de Supra Luzacio - Budyšin.
Ĝi troviĝas en samnoma distrikto Bautzen de la federacia lando Saksio, kaj estas ties administra centro. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 39 845 loĝantojn. La urbo situas apud la rivero Spree en la regiono nomata Luzacio. Ĝi estas la administra centro de distrikto - ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 teritorie pli malgranda - pri ĝi vidu la artikolon distrikto Bautzen (1994-2008), ekde kiam kun la aldonaj teritorioj de la eksa distrikto Kamenz kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Hoyerswerda teritorie vastigita - pri ĝi vidu la artikolon distrikto Bautzen.
La urbo estas la politika kaj kultura centro de la soraboj, nacia malplimulto vivanta en Germanio. La suprasoraba nomo de la urbo estas Budyšin (ĉeĥe preskaŭ same Budyšín, en la pola Budziszyn).
Enhavo
1 Historio
2 Faktoj
3 Konindaj personoj
4 Partnera kunlaboro
5 Bibliografio
6 Esperanta literaturo
7 Vidu ankaŭ
8 Eksteraj ligiloj
Historio |
Spuroj de setlado devenas de la 5-a ĝis 4-a jarcento antaŭ Kristo. Defenda setlejo estis ĉi tie fondita de polabiaj slavoj.
De komence de la 11-a jarcento renkontiĝis en Luzacio potencemaj interesoj de germana, pola kaj ĉeĥa landoj (en tiu tempo en Luzacio loĝis la slavoj kaj ĝis nun restas iliaj posteuloj, la soraboj - nun kiel malplimulto).
En Merseburg okazis en la jaro 1002 la oficiala Kunveno de Henriko la 2-a kun princoj kaj dukoj. Partoprenis ĝin ankaŭ la pola reĝo Boleslao la 1-a "la Brava". Dum tiu Kunveno okazis laŭ la inspiro de Henriko atenco (nesukcesa) kontraŭ la pola reĝo Boleslao. El tio sekvis multjaraj militoj inter Henriko kaj Boleslao - rezulte en la jaro 1013 okazis Paca Traktato en Merseburg kaj januare en 1018 en Bautzen okazis la sekva Paca Traktato. Per la Paca Traktato en Bautzen granda parto de Luzacio, t.e. la regiono de Bautzen, estis aligita kiel regna feŭdo al Pollando.
Faktoj |
Situo: 51°10′50″N 14°25′30″O / 51.18056°N, 14.425°O / 51.18056; 14.425 (Bautzen)Koordinatoj: 51°10′50″N 14°25′30″O / 51.18056°N, 14.425°O / 51.18056; 14.425 (Bautzen)
Loĝantaro: proksimume 42.000 (en 2004)
Alteco: averaĝe 219 m super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Areo: 66,63 km²
la urbodomo
Konindaj personoj |
Handrij Zejler, soraba poeto kreinta fundamentojn de la nacia kulturo en la suprasoraba lingvo
Jan Arnošt Smoler, soraba verkisto kaj eldonisto
Partnera kunlaboro |
Dreux, Francio
Heidelberg, Baden-Virtembergo
Jablonec nad Nisou, Ĉeĥio
Jelenia Góra, Pollando
Worms, Rejnlando-Palatinato
Bibliografio |
- Renate Peter, Ralf Reimann: Bautzen, Budyšin, informa broŝuro en la germana, suprasoraba kaj pola lingvoj eldonita de la urba oficejo, Budyšin 1994
Statistisches Landesamt des Freistaates Sachsen, Kamenz 2009- Krzysztof R. Mazurski, Andrzej Zieliński: Łużyce, KAW, Warszawa 1984, ISBN 83-03-00772-6
Esperanta literaturo |
- Jan Szałowski, Antaŭ 1000 jaroj... (foto-raportaĵo pri Budiŝin), p. 10-14, en: "Pola Esperantisto" 1/2018
Vidu ankaŭ |
- Malsupra Luzacio
- Sesurbaro
Eksteraj ligiloj |
- oficiala retejo
retejo de la soraba kultura asocio Domowina sorabe
Serbske Nowiny sorabe- http://www.sorbe.de
- http://www.bautzen.bz
- http://www.ba-bautzen.de
|