Kenjo











































































































Republic of Kenya
Jamhuri ya Kenya


Kenjo

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: Ee Mungu Nguvu Yetu

Nacia devizo: Harambee
Kunlaboru


Situo
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Najrobo

Oficiala(j) lingvo(j)

svahila lingvo, angla lingvo

Ĉefa(j) lingvo(j)

angla lingvo

Plej ofta(j) religio(j)

Kristianismo, Islamo, Animismo

Areo
 % de akvo
580 367 km²
?

Loĝantaro

44 353 691

Loĝdenso
67,2 loĝ./km²

Vivolongo
55

Horzono
UTC+03:00

Interreta domajno

.ke

Landokodo
KEN

Telefona kodo
+254

Plej alta punkto

Monto Kenja

Plej malalta punkto

Hinda Oceano
Politiko

Ŝtatestro

Uhuru Kenyatta

Nacia tago

12-a de decembro

Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando

12-a de decembro 1963
Ekonomio

Valuto

kenja ŝilingo (KES)

MEP
laŭ 2012
– suma

$ 41 117 Mio.
– pokapa

$ 976







v  d  r


Information icon.svg




Kenjo (Kenjo)

DEC

Najrobo

Najrobo


DEC

Nyeri

Nyeri


DEC

Mombasa

Mombasa


DEC

Embu

Embu


DEC

Garissa

Garissa


DEC

Kisumu

Kisumu


DEC

Nakuru

Nakuru


DEC

Kakamega

Kakamega


DEC

Batian

Batian




Tanzanio




Ugando




Sudsudano




Etiopio




Somalio




Hindia oceano




Turkana-
lago




Viktoria-lago



Kenjo (angle kaj svahile Kenya) estas lando en Orienta Afriko.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Geografio


    • 2.1 Administra divido




  • 3 Demografio


    • 3.1 Urboj




  • 4 Politiko


    • 4.1 Ekstera politiko




  • 5 Transporto


  • 6 Medicino


  • 7 Kulturo


  • 8 Esperanto-movado


  • 9 Referencoj


  • 10 Vidu ankaŭ


  • 11 Eksteraj ligiloj





Historio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kenja Kolonio.

La Kolonio kaj Protektorato de Kenjo estis parto de la Brita Imperio en Afriko el 1920 ĝis 1963. Ĝi establiĝis kiam la iama Orientafrika Protektorato estis transformita en Kronkolonio en 1920. Teknike la "Kolonio Kenjo" referencata al la internaj teritorioj, dum 16 km (10 mi) marborda strio (teorie luita el la Sultano de Zanzibaro) estia la "Protektorato Kenjo" sed ambaŭ teroj estis kontrolitaj kiel unusola administracia unuo. La kolonio finiĝis en 1963 kiam nigra majoritata registaro estis elektita por la unua fojo kaj finfine deklaris sendependecon kiel Kenjo.



  • Maŭ Maŭ

  • Brita Orienta Afriko



Geografio |


Tana estas la plej granda rivero de Kenjo. Pri ĝia longo estas diversaj indikoj inter 700 kaj 1000 kilometroj - tion kaŭzas la fakto, ke ĝia komenciĝo en la teritorio de la tutjare neĝokovrita Monto Kenja ne klare fikseblas.


La Viktoria Lago (iam lago Ukereve, Nam Lolwe en luoa; "Nalubaale" en ganda; Nyanza in ruanda kaj en kelkaj bantuaj lingvoj[1]) estas lago en orienta Afriko inter Kenjo, Tanzanio kaj Ugando, nome unu el la Afrikaj Grandaj Lagoj. Post Majanji finas la teritorio de Ugando kaj ekas tiu de Kenjo, fakte kie venas la enfluo de la rivero Nzoia. Iomete pli sude estas longa kaj larĝa golfo Winam ĉe kies buŝo estas kelkaj insuloj inter kiuj la Insulo Rusinga. Norde de la golfo estas la urbo Kisumu kaj sude la urbo Kisii.


Lago Nakuru estas unu el la lagoj el la Rifta Valo kun alto de 1754 m super marnivelo. Ĝi kuŝas sude de Nakuru, en la Rifta valo de Kenjo kaj estas protektata kiel Nacia Parko Lago Nakuru.



Administra divido |


Kenjo dividiĝas al sep provincoj:



  • Centra

  • Marborda

  • Nordorienta


  • Nyanza ("Laga", aludatas la Viktoria lago)

  • Okcidenta

  • Orienta

  • Rifta Valo


Aparte kalkuliĝas la ĉefurba distrikto Najrobo.



Demografio |


  • Kenjaj blankuloj


Urboj |


Mombasa (aŭ en esperantigita formo Mombaso) estas la plej granda haveno kaj dua (laŭ loĝantaro) urbo de Kenjo, kun proksimume 900.000 loĝantoj. Aliaj urboj estas la jenaj:



  • Embu

  • Garissa

  • Kakamega

  • Kisii

  • Kisumu

  • Nakuru

  • Nyeri



Politiko |



Ekstera politiko |


African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Kenjo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.



Transporto |


La Uganda Fervojo estas fervoja linio en Ugando kaj Kenjo, kiu ligas la haven-urbon Mombasa ĉe la Hinda Oceano al Kampalo en Ugando. Ĝi longas 940 km. Gravaj stacioj estas Najrobo, Nakuru, Kisumu kaj Jinja.



Medicino |


Kenjo okupas la unuan lokon inter afrikaj landoj laŭ efektiveco de la batalado kontraŭ Aidoso. Se komence de 1990-aj jaroj infektitaj estis 10 % da kenjanoj, do en 2009 ĉi tiu indico egalas nur 6 %. En oktobro 2009 aŭtoritatuloj deklaris pri la intenco fari en junio 2010 nombradon de gejoj por pli bone defendi ilin je Aidoso. Samtempe pridemandotoj estos esplorataj per HIV-testoj kaj provizataj per informoj pri sekura seksa praktiko.[2]



Kulturo |


Grace Ogot estis kenja verkisto, flegisto, ĵurnalisto, politikisto kaj diplomato. Ŝi estas kun Charity Waciuma la unua anglalingva ina kenja verkisto kies verkoj eldoniĝis.



Esperanto-movado |



  • Kenja Esperanto-Asocio (vidu UEA)

  • Jessé le Prince Nzaniye



Referencoj |





  1. The Victoria Nyanza. The Land, the Races and their Customs, with Specimens of Some of the Dialects. World Digital Library. Alirita 18-a de februaro 2013.


  2. Kenjo lanĉos nombradon de samseksemuloj esperante




Vidu ankaŭ |



  • Mombasa

  • Joy Adamson



Eksteraj ligiloj |




  • Kenjo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Kenjo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • esperante Informoj pri Kenjo en la vikio de UEA

  • Lingvaj situacio kaj leĝoj en Kenjo

  • Bazaj informoj pri la Kenja Esperanto-Asocio en la retejo de UEA






Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár