Ugando
Republic of Uganda Jamhuri wa Uganda | |
Uganda Respubliko | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Oh Uganda, Land of Beauty | |
Nacia devizo: "For God and My Country" (Angla por: Por Dio kaj Mia Lando) | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Kampalo |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo, svahila lingvo |
Ĉefa(j) lingvo(j) | angla lingvo |
Plej ofta(j) religio(j) | kristana, islama |
Areo % de akvo | 236.040 km² km² 15,9 % |
Loĝantaro | 37 578 876 |
Loĝdenso | 137.1/km² loĝ./km² |
Vivolongo | 52,98 jaroj |
Horzono | UTC+03:00 |
Interreta domajno | .ug |
Landokodo | UGA |
Telefona kodo | +256 |
Plej alta punkto | Monto Ngaliema |
Plej malalta punkto | Blanka Nilo |
Politiko | |
Ŝtatestro | Yoweri Kaguta Museveni |
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando | 9-a de oktobro 1962 |
Ekonomio | |
Valuto | uganda ŝilingo (UGX) |
MEP | laŭ 2009 |
– suma | 43,22 miliardo |
– pokapa | 1.300 |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | neniu |
Ugando (Uganda), signifante Gandujo, estas lando en Centra Afriko.
Enhavo
1 Historio
2 Informo
3 Administra divido
4 Ekstera politiko
5 Eksteraj ligiloj
Historio |
La Brita Protektorato Ugando estis protektorato de la Brita Imperio el 1894 al 1962. En 1893 la Imperia Brita Orientafrika Kompanio transigis sian administraciajn rajtojn de teritorio konsistanta ĉefe el Buganda Regno al la Brita Registaro. En 1894 la Uganda Protektorato estis establita, kaj la teritorio estis etendita trans la limoj de Buganda al areo kiu iel korespondas kun tiu de nuntempa Ugando.
Informo |
Landkodo: UG.
E-nomo: Uganda Respubliko.
Nacia nomo: Republic of Uganda (en), Jamhuri wa Uganda (sw).
Areo: 236.090 kv.km.
Politika sistemo: respubliko.
Ŝtatestro: prezidanto Yoweri Museweni.
Ĉefurbo: Kampalo (774 mil), ĉefa urbo Jinja
Loĝantaro: 19.246 mil (1998).
Ŝtatlingvo: angla, svahila.
Kredantoj: kristanoj 65%, islamanoj 5%.
Eksporto: kafo, kotono, teo, tabako.
Pokapa MEP: 240 $.
Historio: sendependiĝis en 1962 de Britio. Dum la 1970-aj jaroj la landon regis milita diktatoro sub Idi Amin, kiun renversis la armeo de Tanzanio. Post tio multfoje ŝanĝiĝis civilaj kaj militaj registaroj.
Administra divido |
Ugando estas administre dividata al kvar regionoj: centra, okcidenta, orienta kaj norda. Tiuj kvar regionoj plu dividiĝas al distriktoj. Estis 56 distriktoj en 2002, post reorganizoj en 2006 estis 77, kiuj en plia administra reformo de 2010 estis pludividitaj, tiel ke rezultis 111 distriktoj kaj unu eksterdistrikta urbo, Kampalo.
Ekstera politiko |
Ugando apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 landoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Eksteraj ligiloj |
angle Ugando (The Encyclopedia of Earth)
angle Ekoregionoj de Ugando (The Encyclopedia of Earth)
|
|