Oranje-Nassau




























































Oranje-Nassau
Dinastio

Blazono
Blazono

Lando

Reĝlando de Nederlando [#]
Dinastiaj rilatoj

Fondinto

Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau [#]

Branĉo de

Nassau [#]
Regadoj

Princoj de Princlando Orange Arms of the Principality of Orange.svg

Regado

1530–1713 fakte; titole ĝis nun

Stadhouder de Nederlando Statenvlag.svg

Regado

1559–1795 (kun paŭzoj)

Reĝoj de Nederlando Royal coat of arms of the Netherlands.svg

Regado

1815–nun

Granddukoj de Luksemburgo Arms of the Grand Duchy of Luxembourg.svg

Regado

1815–1890

Dukoj de Limburgo Limburg-nl-wapen.svg

Regado

1839–1866

Reĝo de Anglio, Skotlando kaj Irlando

Vilhelmo la 3-a

Regado

1689–1702

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



La dinastio Oranje-Nassau estas la nomo de la reganta reĝa familio de Nederlando.




Enhavo






  • 1 Etimologio


  • 2 Historio


  • 3 Nuntempe


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj





Etimologio |


Origine la nederlanda nomo Oranje aŭ germane Oranien venas de la burgonja graflando Orange, pli poste princlando Orange, kun ĉefurbo Orange (esperantlingve Oranĝo[1]; nomata en la antikva tempo Arausio) en la ebenaĵo de la rivero Rodano en nuntempa Francujo – en Esperantujo tiu dinastio nomeblas Oranĝo (aŭ eble Oranĵo).



Historio |


La dukoj de Nassau devenas el regiono de centra Germanio nuntempe apartenanta al la germania federacia lando Hesio. Ekde la jaro 1420 la dinastio Nassau respektive ties ano grafo Engelbrecht la 1-a de Nassau-Dillenburg havis vastajn posedaĵojn en la nuna Nederlando, kaj iĝis regantoj de Nederlando reprezente de la hispanaj reĝoj, al kies imperio apartenis la nederlandaj teritorioj. Ekde la jaro 1530 la dinastio Nassau ankaŭ transprenis la titolon de princoj de Oranĝo. Inter 1568 kaj 1584 la posteulo Vilhelmo de Nassau-Dillenburg, grafo de Oranĝo, kuniniciatis kaj gvidis la batalon de nederlandanoj kontraŭ la hispanaj okupantoj, nomata “okdekjara milito„ (1568 ĝis 1648 – la lastaj tridek el tiuj jaroj konsidereblas parto de la eŭropa tridekjara milito).



Nuntempe |


Post lia heredo kaj la dinastio Oranje-Nassau kaj la dinastio Hohencolernoj-Prusio havas la titolon princo de Oranĝo. En la dinastio Oranje-Nassau la titolo princo de Oranĝo intertempe tradicie estas titolo de la nederlanda tronheredonto.


Ne nur en la nederlanda aŭ en Esperanto la dinastia nomo sone similas al tiu de oranĝa koloro – tial tiu koloro, kaj ne tiuj de la nacia flago, iĝis la tradicia koloro de nederlandanoj aparte fieremaj pri sia lando, ekzemple nuntempe membroj aŭ subtenantoj de la nederlanda teamo de sportistoj en Olimpikoj aŭ aliaj internaciaj ĉampionadoj.



Vidu ankaŭ |




  • Oranĝo (Francio) - Provenca urbo


  • Oranĝo (rivero) - rivero en Sud-Afriko


  • Oranĝa Liberŝtato (ankaŭ Oranĝio) eksa provinco en Sud-Afriko



Referencoj |





  1. Oranĝo sur Vortano.net (PIV)









Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo