Chelles
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Chelles (apartigilo) |
| Chelles | |
|---|---|
| |
| Blazono | |
| Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Francilio |
Departemento | Seine-et-Marne |
Arondismento | Torcy |
Kantono | Chelles (ĉefurbo) |
INSEE kodo | 77108 [+] |
Poŝtkodo | 77500 |
Kodo laŭ INSEE | 77108 |
Retpaĝaro | www.chelles.fr [+] |
| Politiko | |
Urbestro | S-ro Brice Rabaste 2014-2020 |
| Demografio | |
Loĝantaro | 53 708 2 012 |
Loĝdenso | 3 349 loĝ./km² |
| Geografio | |
Koordinatoj | 48°52′59″N 2°36′00″O / 48.88306°N, 2.6°O / 48.88306; 2.6 (Chelles)Koordinatoj: 48°52′59″N 2°36′00″O / 48.88306°N, 2.6°O / 48.88306; 2.6 (Chelles) |
Alto | De 36 al 106 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero |
Areo | 15,90 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
| Alia projekto | |
Chelles [ŝel] estas franca komunumo en la pariza metropolo, lokita en la departemento Seine-et-Marne kaj en la regiono Francilio.
La urbo havas 53 708 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Chellois en la franca. Chelles estas la plej granda urbo de la departemento.
Chelles estas ĝemelita kun la germana urbo Lindau.
Enhavo
1 Geografio
2 Vidindaĵoj
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Chelles en la regiono Francilio
Chelles situas 18 kilometrojn oriente de la centro de Parizo. Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Brou-sur-Chantereine, Champs-sur-Marne, Courtry, Gagny, Gournay-sur-Marne, Le Pin, Montfermeil, Noisiel kaj Vaires-sur-Marne.
La rivero Marno fluas ĵus sude de Chelles.
Vidindaĵoj |
- La komunuma muzeo Alfred-Bonno estis kreita en 1950 danke al la donacoj de la abato Alfred Bonno, pastro de Chelles. Ĝi entenas arkeologiajn kolektojn, dokumentojn pri la abatejo de Chelles, sepultejojn, reĝajn relikvojn kaj mezepokajn teksaĵojn.
- La fortikaĵo de Chelles.
- La preĝejo Saint-André, renovigita en la 18-a jarcento.
- La aeroklubo Lucien-Boussoutrot kaj la pilotinstruejo.
- La Musée des transports urbains, interurbains et ruraux (Muzeo de transportoj urbaj, interurbaj kaj ruraj) estas instalita en Chelles depost 2007. Tamen, ankoraŭ ne disponante pri definitiva loko (ĝi devus instaliĝi ĉirkaŭ 2018 sur Avenuo François Mitterrand, laŭlonge de fervojo en la loko de eksa lokalo de "SERNAM"), ĝi ankoraŭ ne estas malfermita al publiko, krom en kelkaj okazoj, kiaj la Eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo.
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Seine-et-Marne
- Listo de urboj de Francio
- Chelles - Gournay (stacidomo)
- Chelles (pariza metrostacio)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala TTT-ejo
Urbdomo de Chelles