Proceso de Reorganización Nacional
La Procezo de Nacia Reorganizado , aŭ en hispana Proceso de Reorganización Nacional estas la nomo per kiu memnomiĝis la militista diktaturo [1] [2] [3] aŭ civil-militista [4] [5] en diversaj politikaj kaj akademiaj kuntekstoj, en la senco aligi la duan terminon kiel nomigo preferinda, [6] kvankam la populara uzado pluagnoskas ĝin kiel «diktaturo», «militista diktaturo», «militista regado» aŭ «militista reĝimo». [7] [8] [9] [10] kiu regadis en Argentino ekde la puĉo de 24a de marto de 1976, kiu elpostenigis la registaron konstitucian de la prezidentino María Estela Martínez de Perón (peronismo), ĝis la 10-a de decembro de 1983, kiam enpovigis la registaro elektita jam pere de voĉdonrajto de Raúl Alfonsín (radikala). Anstataŭ la konstitucian registaron oni starigis militistan junton, estrita de la leŭtenanto generalo Jorge Rafael Videla, la admiralo Emilio Eduardo Massera kaj la brigada generalo Orlando Ramón Agosti. La junto ekuzis la oficialan nomon de Proceso de Reorganizaci...