Lázaro Cárdenas del Río
Lázaro Cárdenas del Río Personaj informoj Naskiĝo 21-an de majo 1895 ( 1895-05-21 ) en Jiquilpan Morto 19-an de oktobro 1970 ( 1970-10-19 ) (75-jara) en Meksikurbo Kaŭzo de morto kancero Ŝtataneco Meksiko Profesio politikisto, militisto Lingvoj Q21074990 Familianoj Edz(in)o Amalia Solórzano Frat(in)o Dámaso Cárdenas del Río v • d • r Lázaro CÁRDENAS del Río [LAsaro KARdenas del RIo] (21-a de majo 1895 - 19-a de oktobro 1970) naskiĝis en Jiquilpan, Miĉoakano, kaj tre juna partoprenis la meksikan revolucion. En 1928 estis elektita guberniestro de sia ŝtato. En 1934 estis kandidato de la Nacia Revolucia Partio al prezidanteco, posteno kiun li tenis ĝis 1940. En 1938, Cárdenas naciigis la petrol-industrion, kaj tiel kreiĝis la firmao Pemex. Li stimulis la sociajn movadojn, ĉefe sindikatojn, starigis la Meksikan Instituton por la Socia Sekureco kaj malfermis la pordojn al la ekzilitoj ...