10-a de junio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 10-a de junio estas la 161-a tago de la jaro (la 162-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 204 tagoj restas.
Je la 10-a de junio okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
1128: Gotfredo la 5-a kavaliriĝis en katedralo de Rueno
1190: Dum la tria krucmilito dum bano en la rivero Salef dronis germana-romia imperiestro Frederiko la 1-a
1194: Francio: Katedralo de Chartres bruliĝis
1376: Venceslao la 1-a iĝis romia reĝo
1523: Kopenhago estas sieĝita de la armeo de Frederiko la 1-a el Danio, kaj la urbo agnoskas lin kiel sukcedanto de Kristiano la 2-a el Danio
1539: Koncilio de Trento: Papo Paŭlo la 3-a sendas leterojn al siaj episkopoj, malfruigante la Koncilion pro la milito kaj la malfacileco, kiujn la episkopoj alfrontis por vojaĝi al Venecio.
1540: Thomas Cromwell estis arestita kaj malliberigita en Turo de Londono
1596: Barenca Maro: malkovro de la Urso-insulo far Vilhelmo Barenco kaj Jacob van Heemskerk
1624: Compiègne: Subskribo de la Traktato de Kompienjo inter Francio kaj Nederlando
1692: Masaĉuseco: en Salem oni pendigis la unuan el 18 sorĉistinoj
1790: Philadelphia Spelling Book de John Barry iĝis la unua usona libro protektata de aŭtorrajto
1793: Parizo: Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo fondiĝis surbaze de la Ĝardeno de la Plantoj
1807: Napoleonaj Militoj: venko de franca armeo super la rusa en batalo de Lidzbark Warmiński
1829: La unua boat-rivaleco inter sportaj teamoj de Universitato de Oksfordo kaj Universitato de Kembriĝo
1859: Lekcio de Bernhard Riemann konsiderata kiel komenco de diferenciala geometrio
1865: Munkeno: premiero de la opero Tristano kaj Izoldo de Richard Wagner
1898: En la kroata insulo Krk mortis la lasta persono parolanta dalmatan lingvon
1902: Pollando: post januara ribelo Sosnowiec kiel la unua akiris urborajton
1909: La unua utiligo de alarmsignalo SOS de brita pasaĝera ŝipo , kiu akcidentis sur Acoroj
Unua mondmilito:
1915: Britio aneksis germanan Kamerunon
1916: Batalo de Asiago finiĝis (aŭstra malvenko)
1918: Aŭstro-hungara kirasŝipo SMS Szent István estis sinkigita de torpeda boato sur Adriatiko - 89 skipanoj pereis
1924: Itala socialisto Giacomo Matteotti estis murdita en Romo de faŝistoj
1935: Simbola komenco de la movado Alkoholuloj Anonimaj
1935: Ĉaka milito inter Bolivio kaj Paragvajo finiĝis
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Urbestro de pola urbo Wolsztyn konfiskis barbejon de unu polo pro nutra helpo al francaj militkaptitoj; de Krakovo elmigris de la komenco de la milito ĝis tiu ĉi tago 295 judojn; en Varsovio aperis la unua n-ro de konspira revuo "Żołnierz Polski w Kampanii Wrześniowej" (Pola Soldato en Septembra Kampanjo), dusemajnrevuo, kaj poste monatrevuo
Norvegio kapitulacis; Italio deklaris militon kontraŭ Francio kaj Britio rompante diplomatiajn rilatojn kun Pollando. Juran prizorgon de poloj - ambasadejo kaj 3 konsulejoj en Romo, Milano kaj Triesto - transprenis ambasadejo de Ĉilio, pola ambasadoro ĉe Vatikano d-ro Kazimierz Papee laŭ invito de la papo Pio la 12-a ekloĝis sur la teritorio de la eklezia ŝtato; generalo Władysław Sikorski forlasis Angers, la sidejon de pola registaro en ekzilo, kaj iris al fronto; Radio Parizo laŭdis batalemon de pola ĉasaviadila divizio; radioprezentisto Czesław Halski anoncis la lastan disaŭdigaĵon
1941: Kadre de Aranĝo T4 gestapo pafmortigis laŭvican kelkdekon de pacientoj de malsanulejo en Śrem; membroj de pola rezista movado pafmortigis en Ciechomice (proksime al Gostynin) germanan ĝendarmon
Heinrich Himmler ordonis ĉiujn "junajn polajn krimulojn" sendi al koncentrejoj
1942: Germana polico pafmortigis en Olszanka ĉirkaŭ 280 kaj en Nowa Wies (proksimaj al pola urbo Kolbuszowa) ĉirkaŭ 200 judojn kaj en Ryglice 12 personojn; 50 junaj poloj, membroj de puna kompanio kondamnita de Aŭŝvica gestapo al morto, unumomente fuĝis de laborejo - nur 9 saviĝis, inter ili August Kowalczyk - revenĝe germanoj mortigis en gaskamero ĉirkaŭ 320 polojn de la puna kompanio- Germana venĝo kontraŭ loĝantaro de la ĉeĥa vilaĝo Lidice pro atenco kontraŭ Heydrich - en la Ekstermo de Lidice sume perdis la vivon 340 lidicaj loĝantoj (192 viroj, 60 virinoj kaj 88 infanoj); al Koncentrejo Ravensbrück alvenis 39 polinoj
1943: Revenĝe pro helpo al judoj germana ĝendarmaro masakris vilaĝon Hucisko (apud Głogów Małopolski) kaj murdis loĝantojn de proksimaj vilaĝoj - entute pereis 35 personoj
Argentino: hungaro László Bíró patentigis globkrajonon
1944: Germana polico pafmortigis en Varsovio pli ol 100 personojn kaj gestapo; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj atakis malliberejon en Pińczów liberigante 400 polojn
Germana truparo Waffen-SS en Oradour-sur-Glane murdis revenĝe 642 personojn pro mortigo de unu oficiro de SS; la 4-a Divizio de Kirasitaj Grenadistoj de SS-Polico murdis 218 loĝantoj de greka vilaĝo en Tajgeto; Germana polico enprizonigis en koncentrejo Ravensbrück 60 polinojn de la pola ĉefurbo Varsovio
1945: Aŭstraliaj taĉmentoj albordiĝis sur Brunejo en Borneo
1957: Progresema Konservativa Partio de Kanado de John Diefenbaker venkis en federaciaj balotoj finante la 22-jaran regoperiodon de Liberala Partio
1962: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kondamnis apartismon de Sud-Afriko
1967: Testoflugo de la sovetunia ĉasaviadilo MiG-23
1967: Novzelanda dolaro ekvalidis
1967: Sestaga milito finiĝis (venko de israela armeo kontraŭ jordania, egipta kaj siria)
1970: Pollando: pro perfido de unu membro estis dekonspirita sekreta kontraŭkomunista organizaĵo „Ruch” (Movado), fondita en 1965 - la 20-an de junio okazis la unuaj arestoj
1971: Prezidento de Usono Richard Nixon anoncis nuligon de ekonomia sankcio kontraŭ Ĉinio
1985: Israelo retirigis sian armeon de suda Libano
1986: Francoj atribuis al la unua estinta belulino de Pollando Władysława Kostak Honoran legion pro agado dum la dua mondmilito - unusola polino tiel distingita
1988: De la 10-a de junio dum 3 tagoj en sep lokoj de Sanktakruca Provinco okazis solenaĵoj de refoja entombigo de mutobskurulo Jan Piwnik, komandanto de partizanaj taĉmentoj, kiun partoprenis kelke da miloj de personoj - komunistaj regopovoj dum longa tempo ne konsentis revenigi liajn cindrojn
1988: La 8-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Germanio
1992: La 9-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Svedio
1998: La 16-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Francio
2000: Londono: malfermo de la Miljaro-ponto
2000: La 11-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Nederlando kaj Belgio
2002: Ringa suna eklipso videbla en Azio, Aŭstralio kaj Nordameriko
2003: Direkte al Marso NASA lanĉis kosmosondilon Spirito
2008: Eritreo por kelkaj tagoj invadis Ĝibution
2009: Japana lunesplora sondilo Kaguja falis surfacon de la Luno
2009: En brazila urbo San-Paŭlo okazis rekorda trafikŝtopiĝo (293 km)
2010: Kirgizio: Interetna insurekcio kontraŭ uzbekoj komenciĝis
2014: Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio: nokte de la 9-a/10-a de junio ribelantoj konkeris Mosulon
2016: Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Francio
Naskiĝoj |
1625: János Apáczai Csere, hungara pedagogo kaj filozofo (m. 1659)
1632: Esprit Fléchier, franca episkopo kaj retorikisto (m. 1710)
1673: René Duguay-Trouin, franca maristo kaj pirato (m. 1736)
1688: James Francis Edward Stuart, angla nobelo edziĝinta al pola princino Maria Klementina Sobieska (m. 1766)
1762: Georg Friedrich Benecke, germana germanisto
1793: Ludwig von Schorn, germana arthistoriisto, edzo de Henriette von Schorn (m. 1842)
1799: Fedele Bruni, rusa pentristo italdevena, reprezentanto de akademismo (m. 1875)
1804: Hermann Schlegel, germana ornitologo kaj herpetologo (m. 1884)
1805: Victor Baltard, franca arkitekto el la Dua Franca Imperio (m. 1874)
1819: Gustave Courbet, franca pentristo, reprezentanto de realismo (m. 1877)
1832: Nikolaus Otto, germana aŭtodidakta inventisto de benzinmotoro, honora doktoro (m. 1891)
1842: Jean-Jules-Antoine Lecomte du Nouy, franca orientisma pentristo kaj skulptisto (m. 1923)
1857: Edward Henry Potthast, usona impresionisma pentristo (m. 1927)
1860: Johannes Biereye, germana pedagogo kaj historiisto (m. 1949)
1861: Pierre Duhem, franca fizikisto, matematikisto kaj filozofo pri scienco (m. 1916)
1863: Louis Couperus, nederlanda prozisto kaj novelisto (m. 1923)
1872: Endre Kőrös, hungara verkisto, instruisto, tradukisto (m. 1944)
1879: Dezső Szabó, hungara verkisto; enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1945)
1880: Margit Kaffka, hungara poetino, verkistino (m. 1918)
1880: André Derain, franca artisto, kundondinto de faŭvismo (m. 1954)
1894: Oskar Karlweis, aŭstra aktoro kaj kantisto (m. 1956)
1906: János Viski, hungara komponisto, disĉiplo de Zoltán Kodály (m. 1961)
1911: Béla Egyed, hungara kuracisto kaj kirurgo, kies libroj aperis en la angla, franca, kaj germana lingvoj (m. 1990)
1915: Saul Bellow, kanada Nobelpremiita verkisto juddevena (m. 2005)
1922: Judy Garland, usona kantistino, aktorino (m. 1969)
1924: Mihály Galbács, rumania hungara literaturhistoriisto
1928: Antal Czier, rumania hungara agronomo
1928: Maurice Sendak, usona verkisto kaj ilustristo (m. 2012)
1929: Harald Juhnke, germana aktoro kaj kantisto (m. 2006)
1929: Edward Osborne Wilson, usona sociobiologo esplorinta evoluismon
1930: András Kristó, hungara geologo kaj pedagogo (m. 1994)
1930: Jacek Trznadel, pola verkisto, poeto, tradukisto kaj socia aganto okupiĝanta pri la soveta krimo de Katin kaj la atenco en Smolensk, kunfondinto de la Pola Fondaĵo de Katin
1931: João Gilberto, brazila muzikisto, kunkreinto de bosanovo
1934: Alois Mock, aŭstra politikisto kaj kanceliero
1938: Violetta Villas, pola artistino, kantistino (koloratursoprano), filma kaj teatra aktorino, komponistino, kantaŭtorino kaj poliglotino (m. 2011)
1941: István Bágyoni Szabó, hungara poeto, tradukisto
1941: Jürgen Prochnow, germana aktoro, rolinta en La Da Vinĉi-a Kodo
1944: Károly Dénes, rumania hungara instruisto, grafikisto (m. 1986)
1953: John Edwards, usona senatano el Norda Karolino
1954: Margit Gaál, rumania hungara industriartistrino (feltofaristino)
1956: Annamária Kinde, rumania hungara ĵurnalistino, poetino, tradukistino (m. 2014)
1956: Rolandas Paksas, prezidento de Litovio, fondinto de la politika partio Ordo kaj Justeco
1959: Eliot Spitzer, usona politikisto juddevena
1965: Veronica Ferres, germana aktoro, laŭreatino de la Premio Bambi
1968: Sándor Zoltán Németh, rumania hungara esploristo pri matematiko
1965: Elizabeth Hurley, brita aktorino, produktorino kaj modelulino
1971: Katalin Lajos, rumania hungara lingvistino, etnografino
1982: Boróka Piros, hungara pentristino
1983: Leelee Sobieski, usona aktorino kun pola-franca deveno
1992: Kate Upton, usona modelo kaj aktorino
Mortoj |
-323: Aleksandro la Granda, la reĝo de Antikva Makedonio
1190: Frederiko la 1-a, duko de Ŝvabio, germana-romia imperiestro (naskiĝis ĉirkaŭ 1125)
1424: Ernesto, duko de Stirio kaj Karintio (n. 1377)
1556: Martin Agricola, germana muzikteoriisto kaj komponisto priskribinta polan violonon (n. 1486)
1580: Luís Vaz de Camões, portugala poeto (naskiĝis ĉirkaŭ 1524)
1588: Valentin Weigel, germana teologo kaj filozofo (n. 1533)
1712: Christian Franz Paullini, germana kuracisto kaj teologo (n. 1643)
1831: Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski, rusa generalo (n. 1785)
1836: André Marie Ampère, franca matematikisto kaj fizikisto, konata de ampero, la mezurunuo de elektra kurento (n. 1775)
1849: Friedrich Kalkbrenner, germana pianisto, komponisto kaj pedagogo (n. 1785)
1858: Robert Brown, skota botanikisto malkovrinta ĉelkernon (n. 1773)
1902: Jacint Verdaguer, kataluna poeto (n. 1845)
1912: Penĉo Slavejkov, bulgara poeto (n. 1866)
1918: Arrigo Boito, itala verkisto kaj komponisto (n. 1842)
1923: Pierre Loti, franca verkisto, maroficiro, kies romano Aziyadé parte legeblas en esperanto (n. 1850)
1924: Giacomo Matteotti, itala socialista politikisto (n. 1885)
1926: Antoni Gaudí, kataluna arkitekto, sekulara franciskana ordenano, konstruisto de Domo Vicens, Casa Milà aŭ la Templo Sankta Familio (n. 1852)
1929: Hélène Smith, franca psikistino, popularigantino de aŭtomata skribado (n. 1861)
1934: Frederick Delius, angla komponisto germandevena (n. 1862)
1936: Dániel Tóthpál, hungara ĵurnalisto (n. 1907)
1944: Oleh Olĵiĉ, ukraina poeto kaj arkeologo (n. 1907)
1946: Jack Johnson, usona boksisto (n. 1878)
1949: Sigrid Undset, norvega Nobelpremiita katolika verkistino (n. 1882)
1949: Carl Vaugoin, aŭstra politikisto, kanceliero (n. 1873)
1957: Ŝalom Aŝ, pola-usona prozisto, dramisto kaj eseisto verkanta en la jida lingvo, esperantigata (n. 1880)
1966: Erazmus Gyula Nyárády, rumania hungara botanikisto (n. 1881)
1967: Spencer Tracy, usona aktoro teatra kaj filma (n. 1900)
1969: György Dadányi, rumania hungara ĵurnalisto, hungara verkisto (n. 1893)
1973: William Motter Inge, usona verkisto, Oskarpremiita (n. 1913)
1976: Adolph Zukor, usona produktoro hungardevena, fondinto de Paramount Pictures (n. 1873)
1982: Rainer Werner Fassbinder, germana reĝisoro, aktoro kaj scenaristo (n. 1945)
1987: Miklós Ajtay, hungara ĵurnalisto, estetikisto (n. 1899)
1990: Tamás Bródy, hungara dirigento, komponisto (n. 1913)
1991: Vercors, franca verkisto kaj desegnisto (n. 1902)
2001: Leila Pahlavi, princino de Irano (n. 1970)
2004: Ray Charles, usona ritmenblusa muzikisto (n. 1930)
2011: György Szabados, hungara komponisto, pianisto (n. 1939)
2011: Jurij Budanov, rusa oficiro, militkrimulo, murdita (n. 1963)
2014: Marcello Alencar, brazila politikisto kaj juristo (. 1925)
2014: Sándor Csíki, rumania hungara instruisto, publicisto, publikaktivulo (n. 1958)
2016: Christina Grimmie, usona kantistino kaj lirikistino, murdita (n. 1994)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Franca Gviano: Forigo de Sklavismo
Nacia tago en Portugalio, Dia de Portugal
- Internacia Tago de Heraldiko
Tagoj de semajno |
La 10-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.