Dnipro (urbo)




Koordinatoj: 48°27′00″N 34°59′00″E  /  48.45°N, 34.983333°O / 48.45; 34.983333 (Dnipro (urbo))





















































































Dnipro
Urbo

Collage of Dnipro city images.jpg

Katedralo de transfiguriĝo; modernaj loĝdomoj en la urba panoramo; la Merefa-ĥersona ponto kaj la Monaĥeja insulo sur Dnepro






Flag of Dnipro.png

  Flago


Coat of arms of Dnipro.svg

  Blazono



Oficiala nomo: Дніпро

Lando

Ukrainio Ukrainio
Provinco

Dnipropetrovska provinco

Rivero

Dnepro

Situo
Dnipropetrovsko
 - alteco
155 m s. m.
 - koordinatoj

48°27′00″N 34°59′00″E  /  48.45°N, 34.983333°O / 48.45; 34.983333 (Dnipro (urbo))

Areo
405,00 km² (40 500 ha)

Loĝantaro
1 006 276 (2010)
Denseco

2 484,63 loĝ./km²

Fondita

1776
Primatoro
Ivan Ivanoviĉ Kuliŝenko

Horzono

MET (UTC+2)
 - somera tempo

MET (UTC+3)
Poŝtkodo
49000
Telefona antaŭkodo
+380 56(2)
KOATUU
1210100000




Situo de Dnipro enkadre de Ukrainio

ButtonRed.svg



Situo de Dnipro enkadre de Ukrainio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Dnipropetrovsk

Retpaĝo: gorod.dp.ua




Urba konsiliejo de Dnipro




Promenejo ĉe la avenuo Dmitro Javornickij, la ĉefa akso de Dnipro




Domo de orgena muziko




Nacia Minista Universitato


Dnipro (ukraine Дніпро), ĝis 2016 - Dnipropetrovsko (ukraine Дніпропетровськ)[1] estas kvara plej granda urbo en Ukrainio post Kievo, Ĥarkivo kaj Odeso; administra centro de dnipropetrovska provinco.


La urbo estis establita en 1776 ĉe apud la rivero Samara kiel administra centro por terenoj de zaporogoj, kiuj iĝis parto de Rusia Imperio; en 1787 ĝi estis transportita al la nuna situo ĉe Dnepro, apud la kozakan setlejon Polovica, kiu troviĝas en nuna centro de la urbo. En la sama epoko en la tereno de nuna urbo ekzistis kelkaj aliaj kozakaj setlejoj.


Rezulte de la traktato Küçük Kaynarca inter Rusio kaj Otomana Imperio en 1774, Novorusio iĝis parto de Rusia Imperio. La urbo, tiam nomata Jekaterinoslav laŭ la nomo de la carino Katerina la 2-a, estis planita kiel la tria ĉefurbo de la imperio post Moskvo kaj Peterburgo[2].


En Ukraina Soveta Socialisma Respubliko tiama Dnipropetrovsko estis unu el la ĉefaj industriaj urboj de la lando. En la 20-a jarcento nuklea, defenda kaj kosma industrioj funkciis ĉefe en ĉi tiu urbo. Ĝis la 1990-aj jaroj pro la milita industrio la urbo havis la fermitan statuson.


En moderna Ukrainio la urbo plu estas unu el la plej gravaj politikaj, industriaj, financaj, sciencaj kaj kulturaj centroj. Ĝi estas centro de dnipra aglomero, en kiu loĝas preskaŭ du milionoj da homoj. De Dnipro devenas ĉefministrino Julija Timoŝenko kaj prezidanto Leonid Kuĉma, kies politikaj karieroj komenciĝis en la urbo.




Enhavo






  • 1 Nomoj


  • 2 Vidindaĵoj


  • 3 Internaciaj rilatoj


    • 3.1 Ĝemelurboj[4]




  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj





Nomoj |


Kronologio de la nomoj: 1645—1784 — Novij Kodak, 1784—1798 — Jekaterinoslav (Katerinoslav), 1798—1802 — Novorosijsk, 1802—1918 — Jekaterinoslav (Katerinoslav), 1918—1919 — neoficiale Siĉeslav (Siĉoslav), 1919–1926 — Jekaterinoslav (Katerinoslav), 1926—2016 — Dnipropetrovsk, ekde la 19-a de majo 2016 - Dnipro.


La urbo estis nomita Dnipropetrovsko en 1926 honore al la loka revoluciulo Hrihorij Petrovskij kaj la rivero Dnepro.


La 19-an de majo 2016 Verĥovna Rada kadre de la kontraŭkomunismiga politiko ŝanĝis la nomon el Dnipropetrovsko al Dnipro. Por tiu simbola decido voĉdonis 247 deputitoj[3]. La decido ekvalidis en la tago de ĝia akcepto. Neŝanĝita restis la nomo de dnipropetrovska provinco pro la fakto, ke ĝi staras en la 133-a artikolo de la konstitucio de Ukrainio.



Vidindaĵoj |


La urbo havas multajn interesajn teatrojn, muzeojn, parkojn, restoraciojn kaj riverajn plaĝojn.


Ĝiaj centraj stratoj, dum la Soveta tempo nomitaj honore al la ĉefaj personoj revoluciaj, grandparte ŝanĝis siajn nomojn rezulte de kontraŭkomunismiga politiko efektivigata de la aŭtoritatoj ekhavintaj la potencon post Eŭromajdano. La aksa avenuo Dmitro Javornickij (ĝis 2016 avenuo Karl Marx), estas vasta kaj longa aleo, kiu streĉiĝas de la oriento al la okcidento de la urbocentro. Ĝi kaj multaj konstruaĵoj, kiuj flankigas ĝin, konstruiĝis dum la 18-a jarcento. Pleja kerno de la urbo estas la placo Sobornij. Tie staras la majesta katedralo konstuita laŭ ordono de la carino Katarino la Granda dum 1787 kaj la historia muzeo kun dioramo "Batalo ĉe rivero Dnipro dum la dua mondmilito".


Subenirante al la rivero Dnepro, oni alvenas al la larĝa parko Taras Ŝevĉenko kaj al la monaĥeja insulo, kie, dum la 9-a jarcento, bizancaj monaĥoj starigis monaĥejon, kiu tamen detruiĝis de la mongoloj-tataroj dum la 13-a jarcento.


Unueca malnova urbo bedaŭrinde ne plu ekzistas: multaj historiaj preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj detruiĝis dum la stalinismaj 1930-aj jaroj kaj dum la dua mondmilito dum la sekva jardeko. Tamen la tuta centra avenuo, la konstruaĵoj de kelkaj stratoj sur la ĉefa monteto de Dnipropetrovsko en la urboparto Nagornaja, kaj urbopartoj proksime al la parkoj Globi kaj Ŝevĉenko estas netuŝitaj de 150 jaroj.


La rivero Dnepro tenas la someran klimaton milda kaj freŝigas la aeron. Ĝi videblas de tre multaj punktoj de la urbo. El ĉiuj de la sep urbaj montetoj la rigardo kovras larĝan areon de la rivero, insuloj, parkoj, antaŭurboj kaj la aliaj montetoj. Ne konstruiĝis altaj turdomoj dum la Sovetiaj tempoj: la grandaj fabrikoj preferis konstrui siajn administrejojn rekte ĉe la produktejoj, malproksime de la urbocentro. Novaj oficejaj konstruaĵoj dum la jaroj post la disfalo de Soveta Unio nun konstruiĝis en la sama stilo kiel la malnovaj konstruaĵoj.



Internaciaj rilatoj |


En Dnipro funkcias vizaj centroj de:




  • Bulgario Bulgario


  • Italio Italio


  • Pollando Pollando


  • Grekio Grekio


  • Litovio Litovio


  • Hungario Hungario


Honoraj konsulejoj de:




  • Armenio Armenio


  • Ĉeĥio Ĉeĥio


  • Turkio Turkio



Ĝemelurboj[4] |




  • Usono Lexington (Masaĉuseco), Usono


  • Rusio Krasnojarsk, Rusio


  • Rusio Jekaterinburgo, Rusio


  • Slovakio Žilina, Slovakio


  • Grekio Thessaloniki, Grekio


  • Litovio Vilno, Litovio


  • Rumanio Ploeŝto, Rumanio


  • Rusio Samara, Rusio


  • Rusio Ulan-Ude, Rusio


  • Uzbekio Taŝkento, Uzbekio


  • Ĉina Popola Respubliko Dalian, Ĉinio


  • Ĉina Popola Respubliko Ŝjiano, Ĉinio


  • Israelo Herzlija, Israelo


  • Kartvelio Kutaiso, Kartvelio


  • Pollando Szczecin, Pollando


  • Pollando Wałbrzych, Pollando


  • Hungario Szolnok, Hungario


  • Svislando Berno, Svislando



Vidu ankaŭ |



  • Listo de urboj en Ukrainio

  • Listo de milionurboj



Referencoj |





  1. Rada alinomis Dnipropetrovskon al Dnipro, BBC la 19-an de majo 2016


  2. Peterburg i drugie novye rossiĭskie goroda XVIII-pervoĭ poloviny XIX vekov, F. N. Gulanickij, 1995


  3. Sesio de Verĥovna Rada la 19-an de majo 2016


  4. Ĝemelurboj ĉe la paĝo de Urba Konsilio





  • Dnipro (urbo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Dnipro (urbo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Dnipro (urbo) en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár