31-a de aŭgusto









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31





































































aŭgusto

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di




1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31


aranĝo de 2019
tagoj

La 31-a de aŭgusto estas la 243-a tago de la jaro (la 244-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 122 tagoj restas.


Je la 31-a de aŭgusto okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 1158: Alfonso la 8-a iĝis reĝo de Kastilio


  • 1302: En Caltabellotta oni subskribis pactraktaton finantan la militon pri Sicilio inter reganto Frederiko la 2-a (el aragona dinastio) kaj anĵua dinastio


  • 1314: Ĉefurbo de Norvegio estis translokigita de Bergen al Oslo


  • 1422: Henriko la 6-a en la aĝo de 9 monatoj iĝis reĝo de Anglio


  • 1790: Sange subpremita ribelo de soldatoj de garnizono en franca urbo Nancio


  • 1794: Insurekcio de Kościuszko: en distrikto Kaliski ĉirkaŭ 300 kamparanoj armitaj per militaj falĉiloj kaj lancoj baris al vojon antaŭ prusa soldatarao, kies tasko estis subteno de komunikado inter Konin kaj Kalisz - la ribelantoj estis forĵetitaj nur helpe de uzo de artilerio


  • 1808: En Bavario oni nuligis servutecon


  • 1823 - Liberala Jartrio: post konkero de fortikaĵo Trocadero (Provinco Kadizo) de franca armeo, burĝa revolucio en Hispanio estis disbatita


  • 1864: Usona Enlanda Milito: komenciĝis batalo de Jonesborough (Kantono Clayton)


  • 1868: Profeto Bahá'u'lláh, fondinto de la Bahaa Kredo, ekzile alvenas al Akko (Palestino), kie li restos ĝis Sia forpaso en la domego de Bahjí je la 29-a de majo 1892.


  • 1871: Adolphe Thiers iĝis prezidento de Francio


  • 1876: Abd-ul-Hamid la 2-a iĝis sultano de la Otomana Imperio


  • 1886: Suda Karolino: Charleston estis preskaŭ tute detruita de tertremo


  • 1888: Unua viktimo de seria murdisto Ĵakvo la Buĉisto mortis


  • 1897: En Bazelo komenciĝis organizita de Theodor Herzl Unua Cionisma Kongreso, kie Monda Cionisma Organizaĵo fondiĝis


  • 1897: Thomas Alva Edison patentigis kinetoskopon


  • 1907: La Granda Ludo: Rusio kaj Britio subskribis en Peterburgo pakton pri influzonoj en Centra Azio - Triopa Entento pligrandiĝis


  • 1909: Brita Kolumbio: Charles Walcott malkovris Skistejon Burgess en la Roka Montaro


  • 1913: Nederlanda futbala klubo PSV Eindhoven fondiĝis


  • Unua mondmilito:


    • 1915: Germana armeo okupis Luckon


    • 1918: Komenco de la batalo de Mont Saint-Quentin (Pikardio), sukcesa sturmo de Aŭstralia Korpuso dum la Ofensivo de Cent Tagaj ĉe la Okcidenta Fronto




  • 1919: Nokte de la 30-a/31-a de aŭgusto Kievo estis liberigita de bolŝevikoj fare de la Unuiĝintaj Armitaj fortoj de Ukraina Popola Respubliko


  • 1920: Pola-bolŝevika milito: pola kavalerio venkis ĝis nun nevenkeblan kavalerian armeon de Budjonnij en la Batalo de Komarovo - la lasta el la plej grandaj kavaleriaj bataloj


  • 1923: Itala okupo de Korfuo komenciĝis


  • 1928: Proklamo de la Reĝlando Albanio


  • 1932: Plena suna eklipso videbla en norda Kanado kaj en la usonaj subŝtatoj: Vermonto, Nov-Hampŝiro, Majno kaj Masaĉuseco


  • 1933: Pollando: en vilaĝo Biskupin (distrikto Żnin) loka instruisto Walenty Szwajcer malkovris en apuda lago postrestaĵojn de antaŭslava setlejo


  • 1935: Sovetunia ministo Aleksej Staĥanov plenumis 1475% de la normo elterigante 102 m³ - la rekordon superis aŭtune 2010 ukraina ministo Sergej Ŝemuk, kiu elterigis 170 tunojn


  • 1939: En Nazia Germanio okazis provoko de Gliwice: germanoj alivestitaj kiel poloj ŝajnigis flankan atakon de poloj al la Radiostacio de Gliwice por krei pretekston al invado en Pollandon


  • 1939: Supera Soveto de Sovetunio ratifis Pakton Ribbentrop-Molotov


  • 1939: Denova anonco de universala mobilizo en Pollando


  • 1939: Posttagmeze Adolf Hitler subskribis plej sekretan ordonon ataki Pollandon venontan frumatenon, kaj pli frue ordonis al sia armeo: estu sen kompato, estu brutalaj, nia supereco donas al ni ĉiujn rajtojn - instigo al germanaj militkrimoj okaziĝontaj jam la venontan tagon


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Germanoj pafmortigis en Glinki (proksime al Sierpc) 42 personojn kaj en Krakovo establis por si kazinon


    • Nov-Jorko: "Nowy Świat" informis el korespondaĵo el Kovno, ke sub la soveta okupado savejoj de Ruĝa Kruco en Lvovo, Czortków, Brodi kaj Pinsk estas likvidataj kaj "Wieści Polskie" el Budapeŝto, ke en Lvovo oni eldonis sovetan poezion sub la titolo La 17-an de septembro 1939; batalo de Anglio: en sia unua batalflugo polaj pilotoj de Skadro 303 pafalterigis dum 15 minutoj 6 Messerschmitt (po unu el skipanoj)


    • 1941: En Lublin ekde marto ĝis tiu ĉi tago germanoj laborigis 6263 personojn, el kiuj 2620 ne venis labori kaj 1675 donis falsajn adresojn; de la 31-a de aŭgusto ĝis la 3-a de septembro en Ponary apud Vilno germanoj murdis ĉirkaŭ 8 mil judojn - en la jaroj 1941-1944 ili kun litovaj kunlaboristoj murdis ĉi-loke ĉirkaŭ 100 mil judojn, polojn kaj reprezentantojn de aliaj naciecoj; en Varsovio komenciĝis dutagaj konspiraj solenaĵoj de la milit-eksplodo: vizitado de preĝejoj (estis dimanĉo), bojkoto de kulturejoj, dolĉejoj kaj germana gazetaro

    • En Jerusalemo kunveno de rabenoj okaze de la Tago de Polaj Judoj en Palestino - la ĉefrabeno diris: neniigo de la pola judaro estas grava bato al la monda judaro. Tamen senhezita kredo al la lasta venko mildigas malesperon kaj doloron


    • 1942: Aranĝo T4: taĉmento de germana polico pafmortigis en Skawina 350 maljunajn kaj nekuraceble malsanajn judojn de kelkaj apudaj lokoj

    • Usona Ruĝa Kruco de la 1-a de septembbro 1941 ĝis la 31-a de aŭgusto 1942 liveris por polaj ekziligitoj en Sovetunio 1700 tunojn da nutraĵoj, vestaĵoj kaj medikamentoj; en Luksemburgo komenciĝis ĝenerala striko kontraŭ germana okupado;


    • 1943: Genocida Volinia masakro: ukrainoj julie 1943 murdis en Volinio ĉirkaŭ 20 mil polojn; germana ĝendarmaro pafmortigis en Wrocień (proksime al Bjalistoko) 12 personojn, en tio 3 infanojn de 4 ĝis 12 jaroj; Pola Enlanda Armeo bruligis stokejon kun miliono da litroj de benzino; regopovoj de Varto-Lando deportis ĝis tiu ĉi tago 362 115 polojn


    • 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): senskucesa provo de ribelaj taĉmentoj trairi de Malnova Urbo al Mezurbo - frumatene mortfalis kaj vundiĝis ĉirkaŭ 300 soldatoj, trairis nur 60; en bombita Trairejo Simons pereis ĉirkaŭ 300 personoj, en tio 200 soldatoj; tute detruiĝis 6-etaĝa ŝtalbetona konstruaĵo, de kie oni defendis aliron al Malnova Urbo - saviĝintaj 50 soldatoj defendas la ruinojn; pro aeratako kontraŭ preĝejo al Sankta Kazimiro en Nova Urbo pli ol 1000 civiluloj pereis, en tio 4 pastroj kune kun Józef Archutowski kaj 35 monaĥinoj; dusemajnrevuo "Sprawa" (Afero) en enkonduka artikolo Pri kio ni batalas ministro pastro Zygmunt Kaczyński skribis Laŭ gazetara komuniko por helpo al batalanta Varsovio dum la periodo de 18 tagoj oni entute sendis 100 aviadilojn (...) Povra Pollando en elmigrantaro donas ĉiutage al Britio por dispono pli ol 100 aviadiloj (..) bonvolu honeste kompari kunmezureblon de la viktimoj por la sanganta Varsovio kaj nian kontribuon al la milito; el situacia raporto de la defend-komandanto: Malnova Urbo. Kritika situacio; plua rezisto pro manko de provizo kaj grandegaj perdoj - neebla (...) Bonvolu tion ne komuniki pere de BBC; germanoj forveturigis de tranzita koncentrejo Pruszków al KL Stutthof (ene de Libera Urbo Dancigo) pli ol 3100 personojn, en tio la ribelantojn; SS murdis en Krusze 148 personojn; komunista Pola Komitato de Nacia Liberigo eldonis dekreton Pri puno por faŝistaj-hitleraj krimuloj


    • Usona ministro pri eksteraj aferoj Cordell Hull dum gazetara konferenco denove avertis germanojn antaŭ "neeviteblaj konsekvencoj de la nehoma konduto" en Varsovio. "Kulpintoj de la nun farataj kruelaĵoj kontraŭ la polaj civiluloj de Varsovio ne evitos justecmanon"; en Italio Infanteria brigado de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento konkeris urbon Pesaro kaj en Francio postkurante germanajn taĉmentojn pola Unua Kirasita Divizio transpaŝas Sejnon post konstruita ponto de polaj sapeistoj; Ruĝa Armeo konkeris Bukareŝton




  • 1945: Liberala Partio de Aŭstralio fondiĝis


  • 1955: Arabaj-israelaj militoj: israelaj paraŝutistoj atakis instrutendaron de fedajinoj en Gaza Sektoro mortigante 72 personojn


  • 1957: Federacio de Malajzio sendependiĝis (de Britio)


  • 1958: Kubaj revoluciistoj fine konkeris tutan Sierra Maestra kaj prepariĝis por eliri al malaltaj regionoj de la lando.


  • 1962: Kun la disfalo de la Okcident-Hindia Konfederacio, Trinidado kaj Tobago iĝis sendependa


  • 1966: Israela parlemento Kneset translokiĝis al nova sidejo ĉe Rivat Ram en Jerusalemo


  • 1968: En tertremo en Orienta Irano mortis ĉirkaŭ 12 mil personoj


  • 1978: Senspura malaperigo de irana ŝijaisma kleriko, teologo kaj politikisto Imamo Sajido Musa al-Sadr, kiu iris de Libano al Libio laŭ invito de Muamar Kadafi


  • 1980: Strikoj en la Pola Marbordo: subskribo de la interkonsentoj de Gdańsk pri 21 postuloj, kiuj eniris la liston de Unesko – Memoro de la Mondo en 2003 (la interkonsentoj mem perdiĝis en misteraj cirkonstancoj kaj "Solidareco" estis faligita dum milita stato en Pollando, sed renaskiĝis en 1989)


  • 1981: Okcidenta Germanio: membroj de germana organizo Frakcio de Ruĝa Armeo atakis usonan Aerbazon Ramstein


  • 1982: Komunista krimo: dum pacaj manifestacioj okazantaj en la milita stato en Pollando en preskaŭ 70 urboj, datrevene de la aŭgustaj interkonsentoj, tri manifestantoj estis mortigitaj en Lubin (aliaj interalie en Gdańsk, Kielce kaj Vroclavo)


  • 1988: Varsovio: konfidenca renkonto de generalo Czesław Kiszczak kun gvidanto de "Solidareco" Lech Wałęsa - kondiĉo de interparoloj pri "ronda tablo", starigita de la registaro, estis fino de amasaj strikoj


  • 1991: Disfalado de Sovetunio: Kirgizio kaj Uzbekio iĝis sendependaj


  • 1993: Armitaj Fortoj de Rusia Federacio foriris de Litovio


  • 1994: Lastaj rusiaj soldatoj forlasis Latvion kaj Germanion (post 49 jaroj, solenaĵo en Berlino)


  • 1994: Irlanda Respublikana Armeo proklamis batalhalton


  • 1996: Rusio kaj Ĉeĉenio subskribis pacan interkonsenton en Ĥasavjurt finantan la unuan rusan-ĉeĉenan militon


  • 2004: Ĉeĉena sinmortigintino eksplodigis bombon en la Metroo de Moskvo; mortis 10 personoj, vundiĝis 51


  • 2005: Islando kaj Ferooj subskribis traktaton de Hoyvík pri libera komerco


  • 2005: Rezulte de paniko sur ponto trans rivero Tigriso en Bagdado 1199 personoj pereis


  • 2006: Oslo: post du jaroj oni reakiris ŝtelitajn de la Muzeo Munch bildojn Krio kaj Madono


  • 2009: En Ĉeĥio oni retirigis moneron kun valoro de 50 haleroj


  • 2009: Armenio kaj Turkio, helpe de mediacio de Svislando, atingis interkonsenton pri starigo de diplomatiaj rilatoj


  • 2014: Pola sportistino Anita Włodarczyk pere de rezulto 79,58 m fiksis en Berlino mondrekordon en martelĵeto (lastatempe altigis ĝin al 82,98 m)


  • 2015: Eŭropa migra krizo: kancelierino de Germanio Angela Merkel invitis migrantojn de Proksima Oriento al Eŭropo - post unu jaro agnoskis sian eraron (alvenis 25 milionoj, ĉefe de Afriko; nur Pollando kaj Hungario decide kontraŭstaris de la komenco, ankaŭ Bavario kaj Aŭstrio)


  • 2016: Prezidentino Dilma Rousseff estis forigita de la posteno de prezidento de Brazilo



Naskiĝoj |




  • 12: Kaligulo, imperiestro de la Romia Imperio (m. 41)


  • 161: Komodo, imperiestro de Romio, kruela tirano, murdita, malbenita laŭ damnatio memoriae, poste rehabilita de Septimo Severo (m. 192)


  • 1546: Daniel Adam z Veleslavína, ĉeĥa humanisto, libropresisto kaj tradukisto (m. 1599)


  • 1569: Jahangir, imperiestro de Mogola Imperio en Barato, filo de Jalaluddin Muhammad Akbar (m. 1627)


  • 1786: Michel-Eugène Chevreul, franca kemiisto, direktoro de Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo (m. 1889)


  • 1797: James Ferguson, skota astronomo kaj inĝeniero, konstruisto de Kanalo Erie (m. 1867)


  • 1809: Oswald Heer, svisa geologo, entomologo, paleobotanikisto (m. 1883)


  • 1811: Théophile Gautier, franca poeto, verkisto, artkritikisto, antaŭulo de Parnasa skolo (m. 1872)


  • 1821: Hermann von Helmholtz, germana fizikisto, filozofo, fiziologo kaj kuracisto, kreinto de la principo de konservado de energio (m. 1894)


  • 1834: Amilcare Ponchielli, itala komponisto kaj muzikpedagogo (m. 1886)


  • 1837: Édouard Jean-Marie Stephan, franca astronomo, pioniro de mezurado de angula diametro de steloj, malkovrinto de la grupo de galaksioj Stephan-a Kvinopo (m. 1923)


  • 1843: Georg von Hertling, germana filozofo kaj politikisto, kanceliero de Germana Imperiestra Regno kaj ĉefministro de Reĝlando Prusio (m. 1919)


  • 1853: Aleksej Brusilov, rusa generalo de kavalerio, konata de la Brusilov-ofensivo (m. 1926)


  • 1863: Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij, rusa pioniro de kolora fotografio (m. 1944)


  • 1870: Maria Montessori, itala edukistino kaj pedagogo (Montesoria pedagogio) (m. 1952)


  • 1870: Victor Vlad Delamarina, rumana oficiro, verkisto, poeto (m. 1896)


  • 1879: Alma Mahler, juda-aŭstra komponistino kaj pentristino (m. 1964)


  • 1880: Vilhelmina, reĝino de Nederlando, patrino de Juliana de Nederlando kaj avino de Beatrikso de Nederlando (m. 1962)


  • 1899: Gizella-Erzsébet Berényi, rumania hungara studaĵverkistino (m. 1968)


  • 1902: Géza Révész, hungara komunista oficiro, ministro pri defendo, diplomato (m. 1977)


  • 1907: Johannes Westen, nederlanda esperantisto, estrarano de Nederlanda Katolika Esperantista Ligo


  • 1909: Katalin Kemény, hungara arthistoriistino, verkistino (m. 2004)


  • 1911: József Szabó, rumania hungara biologo, (kun)aŭtoro de lernolibroj kaj ties tradukisto el la rusa kaj rumana lingvoj (m. 1996)


  • 1912: Jan Piwnik, pola mutobskurulo, partizana komandanto de Pola Enlanda Armeo, distingita de Milita Ordeno Virtuti Militari, mortfalinta (m. 1944)


  • 1913: Pál Kenyeres, rumania hungara redaktoro, poeto, verkisto (m. 2004)


  • 1919: Károly Kós, hungara etnografo, lekciisto en Universitato de Kluĵo (m. 1996)


  • 1919: Amrita Pritam, barata verkistino kaj poetino verkanta en la panĝaba kaj hindia lingvoj (m. 2005)


  • 1919: József Zsigmond, rumania hungara memuaristo, etnografo (m. 2001)


  • 1923: Teréz Sebesi R., rumania hungara porinfana poetino (m. 1987)


  • 1928: Georges Lagrange, franca metiisto, Esperanto-verkisto kaj tradukisto, kunlaboranto de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (m. 2004)


  • 1931: József Somai, rumania hungara ekonomikisto kaj redaktoro, sekretario de Romániai Magyar Demokrata Szövetség, la partio de hungaroj en Rumanio


  • 1937: István Ferenczy, rumania hungara aktoro, profesoro (m. 2002)


  • 1945: Van Morrison, nord-irlanda kantisto-kantoverkisto kaj instrumentisto, konata de Kantoverkista Famulejo


  • 1946: Miĥael Lajtman, belarusa sciencisto-kabalisto, profesoro de ontologio kaj teorio de ekscio


  • 1947: Somchai Wongsawat, taja advokato, ĉefministro de Tajlando


  • 1949: Richard Gere, usona aktoro irlnddevena, produktoro, tibeta budhisto


  • 1949: Julianna Imecs, rumania hungara inĝenierino, teknika tradukistino


  • 1949: David Politzer, usona Nobelpremiita fizikisto okupiĝanta pri la teorio de fortaj nukleaj fortoj inter elementaj partikloj


  • 1954: Robert Koĉarjan, prezidento de Montara Karabaĥo, prezidento de Armenio


  • 1955: Filip Adwent, pola politikisto, eŭrodeputito, kontraŭulo de Eŭropa Unio, murdita (m. 2005)


  • 1956: Tashiro Masashi, japana televidartisto


  • 1956: Cai Yingwen, prezidentino de Tajvano kaj prezidantino de Demokratia Progresema Partio


  • 1960: Csaba Kiss, hungara enscenigisto, dramisto


  • 1985: Serena Rossi, itala aktorino


  • 2017: Gabrielo de Svedio, filo de geprincoj Karolo Filipo de Svedio kaj Sofia de Svedio



Mortoj |




  • 577: Johano Skolastiko, patriarko de Konstantinopolo, sanktulo de ortodoksismo


  • 651: Sankta Aidan, unua episkopo de Lindisfarne, Anglio


  • 687: Eadric, reĝo de Kent, Anglio


  • 731: Otomo-no Tabito, japana militisto kaj poeto (n. 665)


  • 1158: Sanĉo la 3-a, reĝo de Kastilio (n. 1134)


  • 1422: Henriko la 5-a, reĝo de Anglio, filo de Henriko la 4-a (n. 1387)


  • 1528: Matthias Grünewald, germana pentristo, arkitekto, inĝeniero (naskiĝis ĉirkaŭ 1480)


  • 1592: Vilém z Rožmberka, ĉeĥa grafo el familio Rožmberk (n. 1535)


  • 1654: Ole Worm, dana kuracisto, filozofo, antikvaĵisto, profesoro de la Universitato de Kopenhago (n. 1588)


  • 1688: John Bunyan, angla kristana verkisto kontraŭstaranta al kvakerismo, esperantigata de Vinko Ošlak (n. 1628)


  • 1724: Ludoviko la 1-a, reĝo de Hispanio, filo de Filipo la 5-a (n. 1707)


  • 1762: Momozono, imperiestro de Japanio, filo de Sakuramachi (n. 1741)


  • 1795: François-André Danican Philidor, franca ŝakisto, muzikisto kaj komponisto (n. 1726)


  • 1807: Sámuel Andrád, hungara kuracisto, verkisto kaj anekdotkolektinto (n. 1751)


  • 1811: Louis Antoine de Bougainville, franca admiralo kaj esploristo (n. 1729)


  • 1814: Arthur Phillip, brita admiralo, guberniestro de Novsudkimrio, fondinto de setlejo iĝonta Sidnejo (n. 1738)


  • 1834: Karl Ludwig Harding, germana astronomo, profesoro de la Universitato de Göttingen, malkovrinto de planeduma nebulozo NGC 7293 (n. 1765)


  • 1867: Charles Baudelaire, franca verkisto kaj poeto de Parnasa skolo, apartenanta al fipoetoj, antaŭulo de simbolismo, akcentanta mizoginecon kaj gnostikismon (n. 1821)


  • 1890: Károly Szabó, hungara historiisto, bibliografo, profesoro (n. 1824)


  • 1902: Imre Steindl, hungara arkitekto kaj profesoro (n. 1839)


  • 1920: Wilhelm Wundt, germana psikologo, fiziologo kaj filozofo, patro de eksperimenta psikologio (n. 1832)


  • 1927: Andranik Ozanjan, armena generalo, nacia heroo (n. 1865)


  • 1938: Gizella Kántor Ürmösi Károlyné, rumania hungara poetino (n. 1880)


  • 1941: Marina Cvetajeva, rusa lirika poetino, verkistino kaj tradukistino; ankaŭ esperantigita (n. 1892)


  • 1945: Stefan Banach, pola matematikisto (memlernanto), prezidanto de Pola Matematika Societo, reprezentanto, kune kun Hugo Steinhaus, de Lvova Skolo Matematika aganta en la intermilita periodo (n. 1892)


  • 1948: Andrej Ĵdanov, sovetia politikisto, komunista aganto, apoganto de socialisma realismo (n. 1896)


  • 1952: Waldemar Bonsels, germana verkisto kaj vojaĝisto, aŭtoro de la romano La abelo Maja kaj ŝiaj aventuroj, tradukita al 40 lingvoj, kies Ŝolandro estis tradukita al esperanto (n. 1880)


  • 1963: Georges Braque, franca pentristo, kunkreinto de kubismo (n. 1882)


  • 1967: Ilja Ehrenburg, juddevena rusa poeto, verkisto kaj tradukisto el la franca kaj hispana, konata de la verko Degelo, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1891)


  • 1973: John Ford, usona kinreĝisoro irlanddevena, konata de pluraj filmoj kiel: Diliĝenco, Tri baptopatroj, La serĉantoj (n. 1894)


  • 1986: Henry Moore, brita skulptisto (ligno, bronzo, marmoro) (n. 1898)


  • 1986: Urho Kekkonen, finna atletikisto (altosalto), ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (n. 1900)


  • 1995: Gertrud Luckner, brita-germana ekonomikistino, membrino de malpermesita Germana katolika pacmovado, kontraŭnaziisma aktivulino, laborantino de Caritas Internationalis, malliberulino de koncentrejo Ravensbrück, justulino inter la nacioj (n. 1900)


  • 1997: Diana Spencer, princino de Kimrio, konata kiel filantropo (n. 1961)


  • 2002: Lionel Hampton, usona ĵazmuzikisto kunlaboranta kun Benny Goodman, Charlie Parker kaj Quincy Jones (n. 1928)


  • 2005: Józef Rotblat, pola-brita nuklea fizikisto retiriĝinta de la Projekto Manhattan, Nobelpremiita pri paco (n. 1908)


  • 2010: Vladimir Georgiev Ŝkodrov, bulgara astronomo, profesoro, malkovrinto de Apolona asteroido (n. 1930)


  • 2012: Carlo Maria Martini, itala kleriko, ĉefepiskopo de Milano(n. 1927)


  • 2013: Jerzy Fornal, pola aktoro kaj esperantisto rolanta en Esperanto-Teatro de Unu Aktoro, ligita kun Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio, kie prezentis dekkelkajn spektaklojn, edzo de juddevena Zofia Banet-Fornalowa (n. 1926)


  • 2014: László Bura, rumania hungara lokhistoriisto, universitata profesoro (n. 1932)


  • 2018: Luigi Luca Cavalli-Sforza, itala genetikisto pri biohistorio de la homaro pere de analizo al precipaj konsisteroj aplikataj al la geno-konsisto de popolaroj, komencante de pigmeoj (n. 1922)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Pollando: Tago de Solidareco kaj Libereco


  • Romkatolika Eklezio:


    • Aristido el Ateno, greka apologiulo, kristana sanktulo


    • Sankta Aidan, irlanda misiisto kaj episkopo


    • Jozefo de Arimateo, disĉiplo de Jesuo Kristo


    • Nikodemo, biblia martiro




  • Nacia tago en Kirgizio, tago de la sendependiĝo (1991)


  • Nacia tago en Malajzio


  • Nacia tago en Trinidado kaj Tobago - tago de la sendependiĝo (1962)



Tagoj de semajno |


La 31-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.




  • 31-a de aŭgusto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 31-a de aŭgusto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 31-a de aŭgusto en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár