2-a de septembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































septembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di







1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29
30

aranĝo de 2019
tagoj

La 2-a de septembro estas la 245-a tago de la jaro (la 246-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 120 tagoj restas.


Je la 2-a de septembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • -44: Faraono de Egiptio Kleopatro deklaris sian filon kunreganto


  • -44: En romia senato Cicero unuafoje ekparolis kontraŭ Marko Antonio


  • -31: Batalo de Aktio: malvenko de Marko Antonio kaj Kleopatra en la batalo kun Aŭgusto Cezaro


  • 909: En Duklando Burgonjo fondiĝis Abatejo de Cluny


  • 911: Historio de Rusio: packonsento inter Olego la Saĝa kaj Bizanca Imperio


  • 1192: Reĝo de Anglio Rikardo la 1-a kaj sultano Saladin subskribis interkonsenton finanta la trian krucmiliton


  • 1347: Karolo la 4-a kun sia edzino kroniĝis kiel gereĝoj de Ĉeĥio


  • 1621: Bukovino: batalo de Ĥotin komenciĝis - kadre de pola-turka milito (taktika venko de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj)


  • 1644: Angla enlanda milito: venko de Karlo la 1-a super parlamenta armeo en batalo de Lostwithiel


  • 1666: Komenco de la granda incendio de Londono, kiu dum tri tagoj detruis 10 mil domojn kaj katedralon de Sankta Paŭlo


  • 1727: Ekspedicio de Vitus Bering forlasis urbotipan loĝlokon en Ĥabarovska regiono direkte al Kamĉatko


  • 1752: Britio kaj ties amerikaj kolonioj transiras de la Julia kalendaro favore al la Gregoria kalendaro, kiun la eŭropa kontinento akceptis jam preskaŭ 200 jarojn pli frue. Rezulte de tio post la 2-a de septembro sekvis tuj la 14-a de septembro - komplikaĵojn de la samtempa uzo de la du kalendaroj priskribas Umberto Eco en sia romano "Pendolo de Foucoult".


  • 1789: Usona Departmento de la Trezorejo fondiĝis


  • 1792: Franca revolucio: en Parizo komenciĝis septembraj masakroj de nobeloj kaj klerikoj - dum semajno oni murdis 200 katolikajn pastrojn kun 3 episkopoj kaj 1000-1400 malliberulojn (duone krimuloj)


  • 1794: Odeso fondiĝis


  • 1807: Reĝa mararmeo bombardis Kopenhagon


  • 1811: Universitato de Oslo fondiĝis kiel Reĝa Universitato je la nomo de Frederiko


  • 1812: Francaj trupoj de Napoleono eniris Moskvon


  • 1843: Anglalingva brita anonima semajnrevuo "The Economist" aperis - publikiganta demokratiecan indekson kaj servanta al tutmondiĝo


  • 1850: Brazilo: germana elmigrantaro fondis la urbon Blumenau


  • 1859: La plej granda en la historio magneta tempesto kaŭzis malfunkciadon de pluraj telegrafoj en la mondo


  • 1862: En dana Jutlando malfermiĝis fervoja linio inter Arhuzo kaj Randers


  • 1870: Francia-Prusia Milito: kapitulaco de franca armeo gvidata de Napoleono la 3-a post malvenko en batalo de Sedan


  • 1877: Kanada astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Fedro


  • 1889: Mariupolo iĝis marhaveno


  • 1898: Sudano: britianoj venkis en la batalo de Omdurman


  • 1913: Dum tiel nomata dua ĉina revolucio la registara armeo rekonkeris Nankingon de Kuomintango


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Aŭstroj forlasis Lvovon; venko de Aŭstria-hungara armeo super la rusa en kelktaga batalo de Komarów (apud Tomaszów Lubelski); japana armeo komencis sieĝon de ĉina urbo Cindao, apud Flava Maro


    • 1916: Bulgara-rumana batalo de Turtucaia (provinco Silistra) komenciĝis




  • 1920: Ruĝa Armeo konkeris Buĥaran emirlandon


  • 1920: Sur teritorio de franca mandato de Sirio oni kreis aŭtonomecan Ŝtaton de Alavitoj kun ĉefurbo en Latakio


  • 1922: Greka-turka milito: turka armeo konkeris Eskişehir


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Dua tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): Nazia Germanio aneksis Liberan Urbon Dancigo samtempe fondante koncentrejon Stutthof, kien gestapo tuj deportis 250 polojn, arestitaj en la urbo (en ĝi pereis 65 mil poloj, en tio 28 mil de polaj judoj); ĉ. 250 poloj mortis rezulte de aeratakoj de Luftwaffe en la stacidomon en Koło kaj en apude starantan trajnon kun rifuĝintoj de Krotoszyn, Kępno kaj Ostrów Wielkopolski; la 10-a Kiras-Motora Brigado de kolonelo Stanisław Maczek ekbatalis kontraŭ la 22-a Kirasita Korpuso apud Jordanów detruante ĉirkaŭ 50 tankojn, kaporalo Wincenty Dziechciarz per sia kontraŭkirasita kanono detruis la 7, pereinte pro atako de brulkugloj de malamikaj 3 tankoj; de malliberejoj en Sieradz kaj Fordon (nun kvartalo de Bydgoszcz) liberiĝis kelkcent membroj de Pola Komunista Partio; soldatoj de Wehrmacht pafmortigis en Parzymiechy (proksime al Kłobuck) pli ol 70 civilulojn, en Wieruszów ĉirkaŭ 40 (en tio 20 judoj) kaj en aliaj 6 lokoj - 97 (en tio 4-jara infano); dum aeratako al Lublin pereis ĉirkaŭ 200 personoj; germanaj taĉmentoj okupis Oświęcim


    • Slovakio deklaris militon al Pollando; nederlanda diplomataro en Varsovio okupiĝis - laŭ konsento de polaj regopovoj - pri germanaj aferoj en Pollando, kaj la sveda en Berlin - pri polaj aferoj en Germanio; pola aviadilo bombis fabrikon en Oława - la unua bombado kontraŭ Nazia Germanio en la dua mondmilito; pola kompanio kaj 2 plotonoj transiris landlimon atakante per artilerio germanan urbon Wschowa, revenĝe pro bombado de Leszno kaj Rawicz; Berlinon forlasis ĝisnuna pola ambasadoro


    • 1940: Membroj de rezisto-movado detruis en Katowice kelke da germanaj flagoj desur pluraj domoj ĉe la str. Stalowa; en Zakopane solena malkovro de 7-jara bazlernejo por montaranoj; Varsovio: laŭ raporto de Ĉefkomandanto de la Asocio de Armita Batalado: Momente nombro de aktivuloj superas 40 000 (...) Soveta okupado nun estas mia ĉefa zorgo; arestita estas ĉefredaktoro de konspira revuo de Defend-Komandejo de Pollando "Polska Żyje!" (Pollando Vivas!) Witold Hulewicz - malliberigita en Pawiak kaj pafmortigita en Palmiry, post lia aresto kunredaktintoj iĝis Witold Bieńkowski kaj Zofia Kossak-Szczucka


    • 1941: Germanoj, helpe de Asocio de Litovaj Pafistoj, pafmortigis en Ponary (kvartalo de Vilno) 3700 judojn, revenĝe pro pripafo de soldatoj de Wehrmacht


    • 1942: Sovetaj aviadiloj bombis nokte de la 1-a ĝis la 2-a de septembro Varsovion, kio kaŭzis viktimojn inter poloj; Ternopila provinco: germanoj pafmortigis kelkcent judojn en geto de Krzemieniec kaj 120 metiistojn de loka malliberejo, alveturigitajn pli frue de Białokrynica


    • 1943: Germanoj pafmortigis en koncentrejo de Przemyśl ne malpli ol 500 judojn; al trudlaborejo en Płaszów (nun kvartalo de Krakovo) alvenis transporto de ĉirkaŭ 2 mil judoj de Tarnów; pola registaro en ekzilo transdonis al juda partio Bund 345 mil zlotojn


    • 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): dum neniigo de 11 malsanuleoj en Malnova Urbo germanaj-naziaj taĉmentoj de Heinz Reinefarth kaj Oskar Dirlewanger murdis en malsanulejoj preskaŭ mil vunditajn soldatojn kaj ĝis 7 mil civilulojn - la ceteran civilan loĝantaron oni dum murdado de kuracistoj, sekperfortado de flegistinoj kaj rabado forpelis de la kvartalo, plejparte al koncentrejoj; dum defendado de Malnova Urbo pereis ĉirkaŭ 7 mil soldatoj de Pola Enlanda Armeo (ĉiutage ĉirkaŭ 220 ribelantoj, germanaj perdoj - ĉirkaŭ 150); ĉi-tage germana aviado faris rekordan nombron de 123 aeratakoj kaj germana milita raportisto de Deutsches Nachrichtenbüro skribis: Neniu urbo spertis similan inferon; unua poŝtmarko de Kampa Poŝto aperis

    • Laŭ vaŝingtona depeŝo de pola armea ataŝeo al la pola stabo en Londono Kiam usona ambasadoro Harriman turnis sin al la soveta registaro kun peto uzi sovetajn bazojn por aliancanaj aviadiloj kun helpo al Varsovio, ricevis ne nur rifuzon, sed ankaŭ averton, ke eĉ damaĝitaj aviadiloj ne povas uzi sovetajn aviadilejojn; "New York Herald Tribune" skribis La rezisto de Pollando estis komenco de la rezistomovado en la monda skalo. Hodiaŭ poloj batalas en Italio, Francio kaj en sia propra lando; Supera Komandanto direktis depeŝon al la usona generalo Dwight D. Eisenhower pri konsento de tuja uzo de bombaviadiloj pro tio, ke brita marŝalo Arthur Harris tian operacon konsideris ebla kaj dependigis ties funkciigon de la generalo; Anne Frank kun sia familio estis enportita al trajno de Amsterdamo direkte al Bergen-Belsen


    • 1945: Vjetnamio proklamis sin sendependa (de Francio); fino de la dua mondmilito en Orienta Azio - Japanio subskribis sur usona kirasŝipo la akton de kapitulaco




  • 1945: Devenanta de Pola Enlanda Armeo Rezisto-Movado sen Milito kaj Flank-Atako Libero kaj Sendependo fondiĝis kiel konspira organizaĵo, kiu per politikaj metodoj ekbatalis kontraŭ komunismo, ekz. per malkaŝo de falsaj balotoj aŭ de stalinismaj krimoj


  • 1949: Fondo de la Asocio de Batalantoj pri Libereco kaj Demokratio, subigita al Pola Unuiĝinta Laborista Partio


  • 1957: Ngô Đình Diệm kiel la unua ŝtatestro de Vjetnama respubliko alvenis vizite al Aŭstralio


  • 1958: En Ĉinio ekfunkciis Ĉina Centra Televido


  • 1958: Du sovetaj ĉasaviadiloj MiG-19 pafalterigis usonan militistan aviadilon C-130 Hercules, kiu deflankiĝis super teritorion de Armenio - 17-persona skipo pereis


  • 1960: Historio de Tibeto: Tibeta Parlamento en Ekzilo fondiĝis - demokratia tago por tibetanoj


  • 1967: Suffolk: mikronacio Selando kreiĝis sur unu el maraj fortikaĵoj Maunsell kiel kvazaŭŝtato


  • 1971: Unuiĝinta Araba Respubliko revenis al la historia nomo Egiptio


  • 1974: Premiero de historia filmo La diluvo reĝisorita de Jerzy Hoffman


  • 1980: Malnova Urbo en Varsovio eniris la liston de Mondaj Heredaĵoj de Unesko kiel ekzemplo de preskaŭ kompleta renovigo (post detruo ordone de Hitler)


  • 1980: Pollando: en Universitato de Gdańsk kreiĝis Provizora Fond-Komitato de Sendependa Asocio de Studentoj


  • 1987: En Moskvo komenciĝis proceso kontraŭ sportpiloto Mathias Rust, kiu maje alteriĝis sur la Ruĝa Placo


  • 1990: Tiraspolo: Ĉednestrio deklaris sendependecon (de Moldava Respubliko)


  • 1991: Usono agnoskis sendependecon de Estonio, Latvio kaj Litovio


  • 1994: Nacia Demokratia Partio de Tibeto fondita en ekzilo de la Kongreso de Tibeta Junularo


  • 1995: Usono: en Klevlando oni malfermis Fam-Salonon kaj Muzeon de Rokenrolo


  • 1998: Internacia Puna Tribunalo por Ruando ĉe UN agnoskis estintan urbestron Jean-Paul Akayesu kulpa de 9 krimoj de genocido - unuafoje oni aplikis leĝon el 1948 pri Malpermeso de genocido


  • 2000: Rusio: malfermo de Pola Milita Tombejo en Miednoje - 6 300 polaj militkaptitoj el Ostaŝkov, murditaj de soveta NKVD


  • 2002: En Budapeŝto fondiĝis germanlingva Universitato Andrássy (kiel la unua en Mezeŭropo)


  • 2009: Iolu Abil iĝis prezidento de Vanuatuo


  • 2010: Tumultoj pro malsato en Mozambiko komenciĝis


  • 2011: Joŝihiko Noda iĝis ĉefministro de Japanio


  • 2015: Eŭropa migra krizo: sur strando de la turka urbo Bodrum oni trovis korpon de 3-jara siria rifuĝinto


  • 2016: En Silezia Bestoĝardeno en Chorzów formortis la plej aĝa en Eŭropo amfibia hipopotamo


  • 2017: La 6-a Nacia Legado de simbola-politika dramo La nupto de la pola poeto-profeto Stanisław Wyspiański, inaŭgurita de la prezidenta paro, kaj prezentita en pli ol 2000 lokoj de Pollando kaj en 26 landoj (ankaŭ en la signolingvo de polaj surdmutuloj kaj inter esperantistoj de Krakovo)



Naskiĝoj |




  • 905: Konstantino la 7-a, bizanca imperiestro, aŭtoro de pluraj verkoj (m. 959)


  • 1548: Vincenzo Scamozzi, itala arkitekto kaj teoriulo pri arkitekturo (m. 1616)


  • 1661: Georg Böhm, germana komponisto kaj orgenisto de Nordgermana Orgenskolo (m. 1733)


  • 1740: Johann Georg Jacobi, germana verkisto, eldonisto kaj filozofo, frato de Friedrich Jacobi (m. 1814)


  • 1778: Louis Bonaparte, frato de Napoleono, patro de Napoleono la 3-a (m. 1846)


  • 1805: Esteban Echeverría, argentina poeto priskribanta pampon, esperantigata (m. 1851)


  • 1814: Ernst Curtius, germana filologo, historiisto kaj arkeologo, malkovrinto de Zeŭsa templo en Olimpio kaj skulptaĵo de Praksitelo, aŭtoro de libro "Historio de Grekio" (m. 1896)


  • 1838: Liliuokalani, lasta reĝino de Havajo kaj verkistino, kies kantaĵo Aloha ʻOe estis esperantigita (m. 1917)


  • 1840: Giovanni Verga, itala verkisto proskribanta siciliajn vilaĝojn (m. 1922)


  • 1852: Paul Bourget, franca verkisto, membro de literatura movado Revivigo katolika (m. 1935)


  • 1853: Wilhelm Ostwald, germana balto okupiĝanta pri katalizo, kemia ekvilibro kaj reakcia rapido, Nobelpremiita pri kemio (m. 1932)


  • 1858: János Fadrusz, hungara skulptisto, kies skulptaĵo pri Miklós Wesselényi staras en Zalău (m. 1903)


  • 1865: Mátyás Eisler, hungara lingvisto, orientalisto kaj ĉefrabeno (m. 1931)


  • 1874: Gusztáv Pécsi, hungara pastro kaj filozofo, paroĥestro en Veľké Ludince (m. 1947)


  • 1878: Ion Dragumis, greka filozofo, diplomato, verkisto (m. 1920)


  • 1880: Gusztáv Serényi, hungara ĵurnalisto, publicista kunlaboranto de Endre Bajcsy-Zsilinszky (m. 1953)


  • 1881: Imre Bokor, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1961)


  • 1883: Rudolf Weigl, pola biologo, inventisto de la unua en la mondo efika vakcino kontraŭ tifo, prapioniro de utiligo de insektoj, ĉefe pedikoj kiel laboratoriaj bestetoj por bredi infektan agenton de tifo (m. 1957)


  • 1887: Robert Lockhart, brita ĵurnalisto kaj spiono pretiganta komploton kontraŭ Lenin (m. 1970)


  • 1892: Dezső Kertész, hungara filma aktoro kaj teatrestro (m. 1965)


  • 1894: Joseph Roth, aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto pri Danuba Monarkio kaj Ahasvero, influata de grupo Jung-Wien (m. 1939)


  • 1896: Aurél Gredinár, rumania hungara ĵurnalisto, dramisto (m. 1967)


  • 1898: Alfons Gorbach, aŭstra politikisto kaj kanceliero, malliberulo de koncentrejoj dum aŭstrofaŝismo (m. 1972)


  • 1901: András Vitályos, rumania hungara kuracisto kaj fakverkisto (m. 1981)


  • 1912: Johan Daisne, flandra verkisto reprezentanta magian realismon (m. 1978)


  • 1916; Zsigmond Jakó, rumania hungara historiisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (m. 2006)


  • 1921: Anthony Francis Lucas, kroata-usona pioniro de nafta inĝenierarto (n. 1855)


  • 1924: Etelka Szabó Adorján, rumania hungara kuracistino, edzino de István Szabó (m. 1986)


  • 1928: Horace Silver, usona ĵazpianisto kaj komponisto (m. 2014)


  • 1931: Clifford Jordan, usona ĵaz-saksofonisto kaj flutisto (m. 1993)


  • 1934: Allen Carr, angla verkisto de memhelp-libroj pri dependecoj (m. 2006)


  • 1936: Andrew Grove, hungara-usona negocisto, kunkreinto de Intel (m. 2016)


  • 1947: Louis Michel, valona edukisto, politikisto kaj ŝtatministro


  • 1949: Ryszard Terlecki, pola historiisto, profesoro de homa scienco, ĵurnalisto, politikisto, prezidanto de Parlamenta Klubo de Juro kaj Justeco, vicsejmmarŝalo


  • 1953: Ahmad Ŝah Masud, taĝika-afgana militisto, komandanto de muĝahidoj, nacia heroo de Afganio, murdita (m. 2001)


  • 1953: John Zorn, usona komponisto, ĉefa reprezentanto de muzika movado "Radikala Juda Kulturo"


  • 1961: Carlos Valderrama, kolombia futbalisto, premiita de Ora Pilko


  • 1964: Keanu Reeves, kanada aktoro kaj produktoro, rolinta en Matrico reŝarĝita


  • 1964: Péter Venczel, rumania hungara komponisto, muzikiginto de libretoj, filo de Árpád Venczel


  • 1966: Salma Hayek, meksika aktorino kaj reĝisorino libndevena, poliglotino



Mortoj |




  • 1031: Sankta Emeriko de Hungario, hungara princo (naskiĝis ĉirkaŭ 1007)


  • 1397: Francesco Landini, itala komponisto kaj orgenisto (n. 1325)


  • 1540: Dawit la 2-a, etiopa imperiestro iniciatinta kontaktojn kun Eŭropo (n. 1501)


  • 1652: José de Ribera, hispana pentristo kaj grafikisto (n. 1591)


  • 1680: Per Brahe (la juna), sveda administranto kaj militestro (n. 1602)


  • 1790: Johann Nikolaus von Hontheim, germana teologo kaj juristo


  • 1800: Johann Gottfried Geißler, germana pedagogo kaj bibliotekisto (n. 1726)


  • 1813: Jean Victor Marie Moreau, franca generalo helpinta al Napoleono Bonaparte enpoviĝi (n. 1763)


  • 1832: János Ferenc Zách, hungara astronomo, konstruinto de observatorio, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1754)


  • 1845: Bernardino Rivadavia, rioplata politikisto, la unua prezidento de Argentino (n. 1780)


  • 1857: Martin Lichtenstein, germana kuracisto, esploristo kaj herpetologo (n. 1780)


  • 1865: William Rowan Hamilton, irlanda matematikisto kaj fizikisto, formulinto de la principo de plej eta efiko (n. 1805)


  • 1872: Nicolai Grundtvig, dana verkisto, poeto, teologo, historiisto kaj politikisto (n. 1783)


  • 1898: Wilford Woodruff, usona mormono, prezidento de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (n. 1807)


  • 1910: Henri Rousseau, franca pentristo, reprezentanto de naiva arto (n. 1844)


  • 1921: Anthony Francis Lucas, kroata-usona geologo, inĝeniero kaj entreprenisto (n. 1855)


  • 1931: Lajos Bíró, hungara entomologo, etnografo (m. 1856)


  • 1937: Pierre de Coubertin, franca barono, kreinto de modernaj Olimpiaj Ludoj (n. 1863)


  • 1945: Lóránt Balogh, hungara arkitekto, instruisto (n. 1869)


  • 1957: William Craigie, skota vortaristo, lingvo- kaj literatura sciencisto, kunverkisto de The Oxford English Dictionary kaj ĉefverkisto de la kvarvoluma Historical Dictionary of American English (n. 1867)


  • 1959: Jenő Szentimrei, hungara verkisto, poeto (n. 1891)


  • 1962: Tibor Kádár, rumania hungara pentristo (n. 1919)


  • 1965: Johannes Bobrowski, germana lirikisto priskribanta komunecon de Orienta Eŭropo (n. 1917)


  • 1969: Ho Chi Minh, vjetnama komunisto, prezidento de Nord-Vjetnamio (n. 1890)


  • 1973: J.R.R. Tolkien, angla filologo kaj verkisto, aŭtoro de La Hobito, La Mastro de l' Ringoj kaj Silmariliono (n. 1892)


  • 1982: Ghissa Éghy, rumania hungara koreografino (n. (1905)


  • 1994: Józef Światło, pola komunisto juddevena, funkciulo de ministerio pri publika sekureco fuĝinta al Okcidenta Berlino, en Radio Libera Eŭropo senmaskigis stalinismon (m. 1915)


  • 1994: Detlef Macha, germana biciklisto, mondĉampiono de ciklodromo (n. 1958)


  • 1997: Viktor Frankl, aŭstria psikiatro kaj psikoterapiisto juddevena (n. 1905)


  • 2001: Christiaan Barnard, sudafrika korĥirurgo, pioniro de la transplanta medicino (n. 1922)


  • 2013: Ronald H. Coase, brita Nobelpremiita ekonomikisto (n. 1910)


  • 2013: Valérie Benguigui, franca aktorino kaj teatro-reĝisoro (n. 1965)


  • 2016: Islom Karimov, prezidento de Uzbekio, respondeca pri la Andiĝona masakro (n. 1938)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Nacia tago en Vjetnamio, tago de la sendependiĝo (1945)


  • Tibeto: Demokratia Tago



Tagoj de semajno |


La 2-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.




  • 2-a de septembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 2-a de septembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár