Novodeviĉe-tombejo




55°43′29″N 37°33′15″E  /  55.72472°N, 37.55417°O / 55.72472; 37.55417 (Novodeviĉe-tombejo)





Monda heredaĵo de UNESKO





Enirejo en la Malnovan terenon


Novodeviĉe-tombejo estas plej malnova kaj ampleksa nekropolo en Rusio. Ĝi situas en suda parto de Moskvo nomata Luĵniki, proksime de Moskva rivero. En 2010 ĝia areo okupis 7,5 hektarojn, kie troviĝas restaĵoj de 26000 personoj.


En la 16-a jarcento apud virina klostro Novodeviĉij (ruse Новодевичий Богородице-Смоленский женский монастырь) de Rusa Ortodoksa Eklezio aperis tombejo por tieaj mortintaj monakinoj. Iom post iom ĝi pligrandiĝis kaj okupis teritoriojn ekster klostraj muroj. Nuntempe ĝiaj kvar terenoj nomiĝas: Malnova, Nova, Plinova kaj Plejnova.


Krom tomboj mem tie estas ankaŭ granda kolumbario kun mortocindraj urnoj.


La tombejo estas tre prestiĝa kaj dediĉita ĉefe por eminentaj civitanoj de Rusio. Tie kromalie estas enterigitaj korpoj de eksa gvidinto de Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov kaj unua prezidento de Rusia Federacio Boris Jelcin. Multaj mortintaj politikistoj, verkistoj, artistoj k.a. troviĝas tie, kiaj Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn, Sergio Aksakov, Nikolaj Gogol, Nikolaj Ostrovskij. Kelkaj monumentoj dediĉitaj al la mortintoj estas gravaj montroj de arto kiaj tiuj de Miĥail Bulgakov, Anton Ĉeĥov, Nikolaj Gogol, Vladimir Majakovskij, Sergej Prokofjev, Boris Jelcin.


Eniro de la tombejo estas libera dum certa tempo, tial pluraj vizitantoj povas vidi luksajn tomboŝtonojn faritajn per elstaraj geskulptisoj kaj rememori gravajn eventojn koncerne iun ajn personon.


La teritorio de Novodeviĉe-tombejo en Moskvo estas listigita en Monda Heredaĵo de UNESKO kiel objekto #1097. Ĝi estas ankaŭ objekto de Rusia kultura heredaĵo #7710525000.



Eksteraj ligiloj |



  • http://novodevichye.com/ Listo de la gemortintoj kaj fotoj de tomboŝtonoj ruse


  • http://novodevichiynecropol.narod.ru/ Kolumbario de la nekropolo kun fotoj kaj kurtaj biografioj ruse




  • Novodeviĉe-tombejo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Novodeviĉe-tombejo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár