Tarn
Tarn | |
---|---|
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 81 |
Prefektejo | Albi |
Subprefektejoj | Castres |
Prezidanto de la departementa konsilio | Thierry Carcenac[1] |
Prefekto | Thierry Gentilhomme |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 393 872 (2014) |
Loĝdenso | 68,4 loĝ./km2 |
Areo | 5 758 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 2 |
Kantonoj | 23 |
Komunumaroj | 19 |
Komunumoj | 320 |
Tarn [taʁn], okcitanlingve Tarn [tar], estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝia nomo devenas el la samnoma rivero kiu alfluas al Garono. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 5 758 km2 kaj havas 393 872 loĝantojn. La ĉefurbo de Tarn estas Albi. Aliaj notindaj urboj estas: Castres, Gaillac, Carmaux, Graulhet, Mazamet, Lavaur.
La departemento tute enhavas 320 komunumojn.
Enhavo
1 Geografio
2 Ekonomio
3 Turismo
4 Referencoj
5 Vidu ankaŭ
Geografio |
Valoj de diversaj riveroj, montetoj, altebenaĵoj (1200 metrojn) konsistigas la pejzaĝon de la departemento.
Ekonomio |
Agrikulturo restas grava aktiveco : bredado, cerealoj, fruktoj kaj vinoj. La vinoj farataj ĉirkaŭ la urbo Gaillac estas konataj per ilia bongusta kvalito. La tradicia industrio de Tarn estis longtempe la minejoj, sed tiuj konas de kelkaj jaroj gravan krizon. Nun disvolviĝas novaj industrioj pli modernaj en la plej dinamismaj urboj kiel Albi aŭ Castres. Tarn nun ĝuas bonegan ligon per modernaj vojoj al Tuluzo, ĉefurbo de la regiono kaj plej granda urbo en sudokcidenta Francio.
Turismo |
Turismo estas ankaŭ grava ekonomia sektoro, dank'al riĉa historia heredaĵo (mezepokaj vilaĝoj kaj kasteloj, malnova urbo Albi). La "verda turismo" nun ankaŭ rapide disvolviĝas : regiona natura parko de Alta Langvedoko, grotoj, gastronomia turismo.
Referencoj |
↑ ekde 1991 kaj daŭre laŭ la stato de 2014
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Tarn
|