Ĥarkivo
Ĥarkivo | |||
ukraine: Харків, ruse: Харьков | |||
urbo | |||
Placo de Libereco | |||
| |||
Oficiala nomo: Харків | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Ĥarkiva provinco | ||
Historiaj regionoj | Kieva Regno / Kijiva Regno, Ukraina SSR | ||
Universitato | Ĥarkiva Universitato | ||
Riveroj | Lopan, Ĥarkivo | ||
Situo | Ĥarkivo | ||
- alteco | 152 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49°55′00″N 36°19′00″E / 49.916667°N, 36.316667°O / 49.916667; 36.316667 (Ĥarkivo) | ||
Areo | 310,00 km² (31 000 ha) | ||
Loĝantaro | 1 461 000 (2007) | ||
Denseco | 4 712,9 loĝ./km² | ||
Fondo | 1654 | ||
Urbestro | Genadij Kernes | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 61001—61499 | ||
Telefona antaŭkodo | +380-57(2) | ||
KOATUU | 6310100000 | ||
Situo enkadre de Ukrainio | |||
Situo enkadre de Eŭropo | |||
Vikimedia Komunejo: Kharkiv | |||
Retpaĝo: www.city.kharkov.ua | |||
Ĥarkivo (ĝis la jaro 1991 ofte literumata Ĥarkovo, ukraine Харків [Ĥarkiv], ruse Харьков [Ĥarjkov]) estas la dua plej granda urbo de Ukrainio. Dum la jaro 1989, tuj antaŭ la disfalo de la Soveta Unio, ĝi havis 1.610.000 loĝantojn, dum la jaro 2001 1.470.902 kaj laŭ takso pri la jaro 2005 1.464.740. La urbo estas la administra centro de unu el la 24 ukrainaj provincoj, kiuj nomiĝas "oblast": la Ĥarkiva provinco nomiĝas laŭ sia ĉefurbo. En la jaro 2012 urbo gastigis la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012.
De la jaro 1804 en la urbo funkcias Ĥarkiva Universitato, kie diplomitiĝis multaj eminentaj homoj.
Enhavo
1 Historio
1.1 Dua Mondmilito
2 Partneraj urboj
3 Gefiloj de la urbo
4 Esperanto en la urbo
5 Vidu ankaŭ
6 Notoj
7 Bildoj
8 Eksteraj ligiloj
Historio |
- Fondita de kozakoj en 1655 kiel militista setlejo
- Kreo de universitato en 1804
- En 1882 formiĝis rondo de judaj studentoj, kiu lanĉis sloganon de la reveno de judoj al Palestino. Domo de Jakobo ekstaru — kaj ni iros, kio iĝis fundamento de cionismo.
- Fondo de politekniko en 1885
- En la jaroj 1917-1934 Ĥarkivo estis ĉefurbo de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- En la jaroj 1921-1924 agis ĉi tie pola diplomatejo, nomumita en 1924 al Ĝenerala Konsulejo de Pola Respubliko en Ĥarkivo
- En la jaroj 1932-1933 granda malsatego - holodomoro en Ukrainio
- Aprile kaj maje 1940 NKVD murdis en sia sidejo ĉirkaŭ 3800 militkaptitojn de koncentrejo en Starobilsk, enterigitaj poste en Pjatiĥatki. Tiu ekzekuto estas parto de la Katina murdo
- Dum la Dua Mondmilito okazis ĉi tie kvar bataloj pri la urbo; parton de industrio oni sukcesis transporti trans Uralon.
Dua Mondmilito |
La Dua Batalo de Ĥarkovo aŭ Operaco Fredericus estis kontraŭ-ofensivo en la regiono ĉirkaŭ Ĥarkovo (nune Ĥarkivo)[1] kontraŭ la pontokapa ofensivo Izium de la Ruĝa Armeo fare en la 12a–28a de Majo 1942, en la Orienta Fronto dum la Dua Mondmilito. Ties celo estis elimini la pontokapon Izium super Donec aŭ la "Barvenkovo kerno" (en rusa: Барвенковский выступ) kiu estis unu el la sovetaj ofensivaj areoj. Post vintra kontraŭ-ofensivo kiu forigis germanajn trupojn for el Moskvo sed elĉerpis la rezervojn de la Ruĝa Armeo, la Ĥarkova ofensivo estis nova soveta klopodo etendi sian strategian iniciaton, kvankam al ĝi mankis grava elemento de surprizo.
La Tria Batalo de Ĥarkovo estis serio de bataloj en la Orienta Fronto de la Dua Mondmilito, luktita de la Germana Armegrupa Sudo kontraŭ la Ruĝa Armeo, ĉirkaŭ Ĥarkovo inter la 19a de Februaro kaj la 15a de Marto 1943. Konata de la germana flanko kiel Doneca Kampanjo, kaj en Sovetunio kiel Donbas-Ĥarkova operaco, la germana kontraŭfrapo kondukis al la rekapto de la urboj Ĥarkovo kaj Belgorodo.
La Kvara Batalo de Ĥarkovo estis parto de la Operaco Polkovodets Rumiántsev (populare nomumita la Rumiántsev) dum la Dua Mondmilito. Profitante la rezulton de la batalo de Kursk kaj la grandan elĉerpiĝon de la germanaj panzer-divizioj, la alta stabanaro de la Ruĝa Armeo (nome la Stavka) muntis sukcesan kontraŭofensivon kontraŭ la elĉerpitaj soldatoj de Nazia Germanio cele al ilia forpelo for de Ĥarkovo kaj Belgorodo, kaj por devigi ilin instali siajn liniojn malantaŭ la rivero Dnepro. Ĝi okazis el la 12a al la 23a de aŭgusto 1943. Batalis 12 000 al 15 000 germanoj, estritaj de Erich von Manstein, kontraŭ 19 400 sovetoj, estritaj de Ivan Konev. La germanoj perdis 392 tankojn, dum la sovetoj 434. Sed la fina rezulto estis venko por la sovetoj, kiuj finfine liberigis la areon.
Partneraj urboj |
Inter la partneraj urboj de Ĥarkivo estas:
Tjanĝino en Ĉinio
Nurenbergo, Germanio
Lilo / Lille, Francio
Gefiloj de la urbo |
- Jura Soyfer
Esperanto en la urbo |
Plugilano - eldonejo kun Esperanta fako
La morto de Asuar - libro eldonita en la urbo en 1930- Ivan Jakovleviĉ Bril
La morto de Asuar
Vidu ankaŭ |
- Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkovo
- Listo de urboj en Ukrainio
Notoj |
↑ Ĥarkovo estas la ruslingva nomo de la nuna urbo Ĥarkivo (Ĥarkovo estas la ukrainlingva nomo); kaj rusa kaj ukraina estis oficialaj lingvoj en Sovetunio (fonto: Language Policy in the Soviet Union by L.A. Grenoble Arkivita en 2012-11-11 ĉe Wayback Machine. & Eastern Europe and the Commonwealth of Independent States Arkivita 2016-05-05 ĉe Wayback Machine. de Routledge)
Bildoj |
la ĉefa fervoja stacidomo
Persona telfero
katedralo Uspenskij
katedralo Pokrovskij
urbocentra domo en novgotika stilo
kultura palaco "Metallist"
Eksteraj ligiloj |
- retejo de la urba metroo
- galerio "malnova Ĥarkovo". Fotoj, mapoj kaj pliaj historiaj dokumentoj.