Beaune









Disambig-dark.svg
Tiu ĉi artikolo temas pri la franca urbo Beaune, esperante Bono. Unu plian mezan leteron havas la germana urbo Bonno, germanlingve Bonn.




Koordinatoj: 47°01′30″N 04°50′23″E  /  47.025°N, 4.83972°O / 47.025; 4.83972 (Beaune)



























































































































Beaune

esperante: Bono
komunumo

Hostel Dieu Beaune.jpg

Hospicoj de Bono





Blason de la ville de Beaune (21).svg

Blazono



Oficiala nomo: Beaune

Moto: Orbis et urbis honor
antaŭ:
Causa nostra lætitiæ
antaŭ:
Auspice Bellona Bibracta antiqua vigebat


Regno

Francio Francio

Regiono

Burgonjo-Franĉkonteo

Departemento

Côte-d'Or subprefektejo

Arondismento

Beaune ties ĉefurbo

Kantono

Beaune ties ĉefurbo

Komunumaro

Beaune-Côte-et-Sud
Historia regiono

duklando Burgonjo

Konata loko

Hospicoj de Bono
Riveroj

Bouzaise, Aigue, Genet, Foulot, Rhoin, Flun

Situo
Beaune
 - koordinatoj

47°01′30″N 04°50′23″E  /  47.025°N, 4.83972°O / 47.025; 4.83972 (Beaune)
Plej alta punkto

 - alteco
407 m s. m.
Plej malalta punkto

 - alteco
193 m s. m.

Areo
31,30 km² (3 130 ha)

Loĝantaro
21 661 (2015)
Denseco

692,04 loĝ./km²

Urbaj rajtoj

1203
Urbestro

Alain Suguenot

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
21200
INSEE
21054






Beaune (Francio)

DEC
ButtonRed.svg

Situo de Beaune enkadre de Francio






Beaune (Côte-d'Or)

DEC
ButtonRed.svg

Situo de Beaune enkadre de Côte-d'Or




Limoj de la komunumo


Limoj de la komunumo



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Beaune

Retpaĝo: www.beaune.fr

Laŭloka nomo : Beaunois







v  d  r


Information icon.svg



Beaune [bon], esperante BonoBaŭno, estas mezgranda franca komunumo situanta en la departemento Orbordo kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj havas proksimume 23 000 loĝantojn.


La loĝantojn de Bono oni kutime nomigas Beaunois [bonŭa]. La urbo estas famkonata pro sia hospico, eksa malsanulejo kiu fariĝis muzeo.




Enhavo






  • 1 Geografio


    • 1.1 Klimato


    • 1.2 Ekonomio


      • 1.2.1 Vino


      • 1.2.2 Mustardo


      • 1.2.3 Biero






  • 2 Demografio


  • 3 Historio


    • 3.1 Antaŭ 1203


    • 3.2 1203-1477


    • 3.3 1477-1789


    • 3.4 1789 ĝis hodiaŭ




  • 4 Administrado


  • 5 Religia vivo


  • 6 Vidindaĵoj


  • 7 Lokaj famuloj


  • 8 Okazoj


  • 9 Esperanta vivo


  • 10 Partneraj urboj


  • 11 Notoj kaj referencoj


  • 12 Vidu ankaŭ


  • 13 Eksteraj ligiloj





Geografio |




Geografio de Bono


La urbo troviĝas sur deklivo de la Pariza Baseno. Tra la urbo fluas la rivero Bouzaise, kies akvofonto situas en Bono mem. Du aliaj riveretoj fontis en Bono: Aigue kaj Genet.



Klimato |


La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 745 mm. La averaĝa ĉiujara sunumado estas 2000 horoj. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 11,5 °C.



Ekonomio |


Plej multaj enspezoj venas de la vino kaj la malsanulejo. Decembron 2007, 1 412 entreprenoj pagis 17 940 salajrojn.



Vino |





Kelo


Bono estas la aŭtenta ĉefurbo de la burgonjaj vinoj. Ĝi situas meze de Côte-d'Or, kaj estas ĉirkaŭata de pluraj vilaĝoj kies nomoj famiĝas ĉe la vinamatoroj: Pommard, Meursault, Pernand-Vergelesses, Puligny-Montrachet, Savigny-lès-Beaune ...


La surfacampleksoj ĉe Bono pri produktado estas:



  • ruĝaj: 413 ha : Beaune premier cru 313 ha, Beaune village 81 ha, Côte de Beaune 19 ha

  • blankaj: 41 ha : Beaune premier cru 22 ha, Beaune village 13 ha, Côte de Beaune 6 ha


biodinamikaj metodoj estas kelkfoje uzataj.[1][2][3]



Mustardo |




Mustardejo


Unu mustardejo fabrikas diĵonan mustardon kaj burgonjan mustardon.
Diĵona mustardo estas nur recepto (ĝi ne estas fabrikata en Dijon).
Burgonja mustardo estas fabrikata kun burgonja Brassica juncea kaj burgonja blanka vino.



Biero |


Unu bierfarejo fabrikas bieron nomatan Belenium.
Iam bierfarejo fabrikas bieron nomitan La Suprême de Beaune[4].



Demografio |





























Loĝantara evoluo de la komunumo Beaune
1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
10 114 8 344 9 298 9 947 9 908 10 678 10 585 11 362 10 969






























1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896
10 453
10 715 10 907 11 176 11 421 12 038 12 146 12 470 13 726






























1901 1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954
13 887
13 540 13 049 11 661 11 990 11 862 12 161 11 990 13 175






























1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009 2010
15 367
16 874 19 060 20 207 21 289 21 923 21 778 22 516 22 394






























2011 2012 2013 - - - - - -
21 872
21 806 21 838 - - - - - -


(Fontoj: Datumbazo Cassini de la EHESS ĝis 1962[5], datumbazo de la INSEE ekde 1968.)



Historio |



Antaŭ 1203 |


Homoj de neolitiko ĝis Halŝtata ferepoko loĝis cefe en la altoj kaj apud fontoj (Bouzaize, Aigue). De neolitiko estis silikoj de Le Grand-Pressigny.
Nur dum la Latena Ferepoko, aperis logeĵoj kaj vojoj en la ebenaĵo apud la fontoj dediĉitaj al Belenos, la gaŭla dio de akvo. La nomo Bono devenas de Belenos. La urbo prosperis dum la romia periodo ĝis ĉirkaŭ 259 kaj la invadoj. Tiam ĉirkaŭ 275, la urbaj muroj konstruiĝis en mallonga areo. Ĉirkaŭ 475 burgundoj, germana popolo (la nomo devenas de Bornholm) okupis pace la urbon. 534, frankoj venkis la burgundojn. En la jaro 731 arabaj militistoj ruinigis ĉirkaŭe la urbon. En la jaro 994 kaj la jaro 1089, la lando suferis teruran epidemion kaŭzitan de Claviceps purpurea. En 1099 teksto de Urbano la 2-a citis preĝejojn Saint-Martin kaj Saint-Pierre. En la jaro 1171 herezuloj nomitaj Cottereaux estis evikciitaj de la urbo. En la jaro 1203, la duko Odo la 3-a donis al la urbo la rajton de komunumo.



1203-1477 |


La komunumo konstruis remparojn. La tertremo de Bazelo en 1356 okazigis detruojn. La urbo brulegis en 1401. Produktado da vino kaj da drapo rezultigis du riĉecojn. En 1443, Nicolas Rolin starigis la hospitalon. Kiam Karlo la Brava la duko de Burgonjo mortis ĉe Nancio la 5-an de januaro 1477, la urbo iĝis francia.



1477-1789 |


En 1478, la urbo defendis la rajtecon de Maria, la filino de la duko. Sieĝo de la urbo per Ludoviko la 11-a armeo daŭradis pli ol kvin semajnojn. Poste Ludoviko la 11-a konstruigis kastelon por pririgardi la urbon. 1562-1596 Bono suferis pro la religiaj militoj. En 1656, Kristina de Svedio vizitis la urbon. En 1658, Anna de Aŭstrio vizitis la urbon kun sia filo Ludoviko la 14-a.
En 1754 la rabisto Louis Mandrin kaptis la urbon kaj ĝia urbestro Pierre Gilet[6].



1789 ĝis hodiaŭ |




Fondet vilao




Fera ponto (1985)


En 1793, estis detruita la timpano de la preĝejo Notre Dame.
La preĝejo de la Madeleine estis detruita en 1798, la preĝejo Saint Martin estis detruita en 1800, la preĝejo Saint Pierre estis detruita de 1803 ĝis 1805.
En 1888 la prezidento Sadi Carnot oficiale vizitis la urbon.
En 1893 Camille Fondet ekkonstruis siajn vilaojn.
En 1918 usona universitato estas konstruita por la militistoj.
La 17-an de juno 1940, post duhora batalo kaj 70 francaj mortintoj, la germania armeo okupaciis Bonon. Ĝi forlasis la urbon la 8-an de septembro 1944.
En 1952 la fervojo estis elektrizita.
En 1970 la prezidento Georges Pompidou inaŭguris la novan aŭtovojon A6 kaj samtempe li inaŭguris la konstruitan novan malsanulejon.
En 1971 la hospico establis la novan malsanulejon.
En 1975 nova fervoja stacidomo estis konstruita.



Administrado |








































Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1932
1965

Roger Duchet

bestkuracisto



1965
1968
Lucien Perriaux

profesororo



1968
1995
Henri Moine

bestkuracisto



1995
---

Alain Suguenot

UMP
advokato




La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.




Religia vivo |




Eta reĝo de gracio (1643)




Islama preĝejo As-Salam (2011). Dekstre la minbaro kaj centre la Mihrabo.


Tie estas sanktejo de Jesuĉjo (Jesu-Infaneto) ekde 1639.


Kvar pastroj kaj tri diakonoj (en 2015) zorgas pri la paroĥo. La paroĥo enhavas 18 komunumojn (32 671 loĝantojn en 2009): Beaune, Corcelles-les-Arts, Merceuil, Tailly, Bligny, Montagny, Levernois, Sainte-Marie-la-Blanche, Combertault, Meursanges, Chevigny-en-Valière, Corgengoux, Corberon, Villy-le-Moutier, Marigny-lès-Reullée, Ruffey, Vignoles kaj Chorey.


Tie estas moskeo ekde 2011.



Vidindaĵoj |




Interna korto de la gotika malsanulejo Hospicoj de Bono



  • Baziliko Dipatrino

  • Preĝejo Sankta Nikolao


  • Hospico kaj ĝia mirinda pentraĵo de la Fina Juĝo

  • Sonorilejo (Beffroi)

  • Vilaoj Fondey

  • Muzeo Salvador Dalí

  • Belarta muzeo de Beaune



Lokaj famuloj |





  • Jacques de Molay 1243-1314 grandmajstro de la templanoj.


  • Nicolas Rolin 1376-1462, fondinto de la hospicoj


  • Guigone de Salins 1403-1470, fondinto de la hospicoj


  • Marguerite Parigot (1619-1648) [7], monaĥino


  • François Pasumot 1733-1804, geografa inĝeniero kaj arkeologo


  • Gaspard Monge 1746-1818, matematikisto kaj politikisto


  • Victor Masson 1807-1879, libristo kaj scienca eldonisto


  • Xavier Forneret 1809-1884, dramisto, poeto kaj ĵurnalisto


  • Félix Ziem 1821-1911, pentristo


  • Hippolyte Michaud 1823-1886, pentristo


  • Marie Favart 1833-1908, aktorino


  • Camille Fondey 1844-1927, urbisto


  • Étienne-Jules Marey 1830-1904, kuracisto kaj fiziologo


  • E. Bord 1858-1919, profesoro kaj esperantisto


  • Adolphe Retté 1863-1930, verkisto


  • Irma Grivot[8]1866-1900, sanktulino


  • Édouard Joly 1898-1982, aviadfaristo


  • Michel Tourlière 1925-2004, tapetisto

  • Jean-Pierre Ponnelle[fr]1932-1988, teatristo

  • Bruno Latour[fr]1947 Sociologo kaj filozofo


  • Alwyn Hamilton verkistino de Rebel of the Sands[en] eldonita en 2016, junaĝe vivis en Beaune




Okazoj |



  • Vinoaŭcio de hospico

  • Polica filmfestivalo

  • Baroka muziko-festivalo


  • Boogie-woogie-festivalo



Esperanta vivo |




Bord Profesoro de la liceo en Beaune ĉirkaŭ 1913




Klaso de Esperanto kun Ernest Bord 1912


Antaŭ Zamenhof, Moïse Lyoen kreis tie internacian lingvon.


Dum la komenco de la dudeka jarcento en Bono estis multaj esperantistoj. La Esperanta grupo datiĝis de la 23-an de januaron de 1903. Ĝi havis 140 anojn en majo 1907 kaj 220 anojn en majo 1908,[9].
Pli poste ĝi havis 306 anojn[10]. En 1912 la nombro da anoj preterpasis 400[11]. La rektoro Émile Boirac estis honora membro. La 2-an de majo 1909 okazis en Beaune la dua kongreso de la federacio de la esperantistaj grupoj burgonaj. En la kongreso partoprenis la administrantoj de la UEA, Théophile Rousseau kaj Hector Hodler. Oni trovis en Bono esperantajn poŝtkartojn (eldonitaj de la vidvino Caucal), turistajn dokumentojn kaj menuojn en restoracioj. Bord, profesoro de la liceo en Bono instruis Esperanton ĉe unuagrada knabina lernejo kaj kolegio. Oni instruis ankaŭ esperanton en la vinberkultura lernejo kaj en la liberaj knaba kaj knabina lernejoj. La komunumo eldonis du tekstojn por subteni la instruadon de Esperanto, unue la 20-an de junio 1934 por postuli devigan Esperanton en lernejoj kaj poste la 22-an de novembro 1957 por postuli laŭvolan Esperanton en abiturienteco[12].


La arkivo de la forminta klubo estas hodiaŭ konservita en la Nacia Esperanto-Muzeo de Gray.


Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 18 voĉojn (0,36 %) en 2004, 19 voĉojn (0,38 %) en 2009 kaj 30 voĉojn (0,55 %) en 2014.



  • Dominique Jacquin, administranto de Vikipedio, kaj Uzanto:Pino~eowiki naskiĝis la 9an de julio 1958 en Nancio, vivis kaj forpasis la 19-an de januaro 2017 en Beaune. Li estas entombigita en Limey-Remenauville (Loreno) apud la familia bieno.


Partneraj urboj |




  • Germanio Bensheim, 1960 en Germanio


  • Belgio Malmedy, 1962 en Belgio


  • Aŭstrio Krems, 1976 en Aŭstrio


  • Japanio Kōshū, 1976 en Japanio


  • Usono Nantucket, 2006 en Usono



Notoj kaj referencoj |




  1. biodinamika vinberisto


  2. biodinamika vinberisto


  3. biodinamika vinberisto


  4. (fr) Jean Salat kaj Marc Sorlot, Les riches heures des Fils de France de 1854 à nos jours,‎ 2015(ISBN 979-10-95116-00-4), p. 75


  5. base Cassini


  6. Mandrin


  7. Marguerite du Saint-Sacrement


  8. Fransiska vikipedio france


  9. (1908) “Notre groupe en 1907”, Jara revueto de la esperanta grupo de Beaune (2). 


  10. Paul Guillot. (2009) Beaune des rues et des hommes.


  11. (1912) “Nouvelles des groupes”, Burgonja stelo (6). 


  12. Municipaj interkonsiliĝoj en la arĥivo de la urbodomo



Vidu ankaŭ |



  • Komunumoj de Côte-d'Or

  • Listo de urboj de Francio



Eksteraj ligiloj |




  • TTT-ejo de la paroko

  • TTT-ejo de la turisma oficejo

  • TTT-ejo de la bona centro pri historiaj studoj

  • Bildoj de la hospico

  • Festoj de la vendo da vinoj




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo