Trabzon
| Trabzon | |
turke: Trabzon, laze: Ťamťra, greke: Τραπεζούντα | |
| urbo | |
Vido el Trabzon al Nigra Maro | |
Oficiala nomo: Trabzon | |
Kromnomoj: Trapezunt, Trebizond | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Nigra-Mara regiono |
| Provinco | Provinco Trabzon |
| Historiaj regionoj | 4 - Bizanca imperio - Otomana imperio - Trebizonda imperio - Ponto |
| Parto de | Anatolio |
| Montaro | Ponta Montaro |
| Maro | Nigra Maro |
| Situo | Trabzon |
| - alteco | 0 m s. m. |
| - koordinatoj | 41°00′00″N 39°44′00″E / 41°N, 39.733333°O / 41; 39.733333 (Trabzon) |
| Areo | 4 685,0 km² (468 500 ha) |
| Loĝantaro | 230 399 (2009) |
| Denseco | 49,18 loĝ./km² |
| Estiĝo | -756 |
| Estro | Orhan Fevzi Gümrükçüoğlu |
| Plej facila aliro | al Monaĥejo Sümela |
| Horzono | OET (UTC+2) |
| - somera tempo | OEST (UTC+3) |
| Poŝtkodo | 61xxx |
| Telefona antaŭkodo | (+90) 462 |
| Aŭtokodoj | 61 |
Situo enkadre de Turkio | |
Situo rilate al Nigra Maro | |
Retpaĝo: www.trabzon.bel.tr | |
Trabzonaj remparoj
Uzun Sokak, unu el piedirantaj zonaj stratoj en Trabzon nokte
Trabzon (alinome Trapezunt, Trebizond, en la antikvo Trapezus) estas urbo en nordorienta Turkio, sur la sudorienta marbordo de la Nigra maro, ĉe piedo de la Pontus-montaro.
Ĝi havas ĉirkaŭ 245.000 loĝantojn (2004) kaj estas administra centro de la provinco Trabzon. La urbo havas multajn antikvajn kaj mezepokajn ruinojn, vidindaĵojn – romia haveno, mezepoka urbomuro, palacoj, moskeo Haga Sofia (iama kirko), maŭzoleo de Gülbahar.
Ĝi kiel Trapezus estis la plej orienta kolonio de la grekoj. Oni fondis en mezo de la 8-a jarcento a.K. Ĝin okupis romianoj, krucmilitistoj (1204), selĝukoj, mongoloj, turkoj, rusoj por mallonga tempo (1916-18).
En Trabzon finiĝas la fervoja linio de Erzurum al la marbordo (finkonstruita en ĉirkaŭ 1900). Trabzon estis ĉiam grava komerca vojpunkto inter Eŭropo kaj Mez-Azio.
Historio |
Trabzon estis la centro de la Trapezunta Imperio kiu ekzistis de
1204 ĝis 1461 kaj estis regata de la dinastio Komnenos.
Vidu ankaŭ |
- Monaĥejo Sümela
- Trebizonda imperio