Sully Prudhomme
Sully Prudhomme | ||
|---|---|---|
Nobel-premiito | ||
| Persona informo | ||
Naskonomo | René Francois Armand Prudhomme [#] | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1839 (1839-03-16) en Parizo | |
Morto | 7-an de septembro 1907 (1907-09-07) (68-jara) en Châtenay-Malabry | |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise [#] | |
Lingvoj | franca lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Francio [#] | |
Alma mater | Lycée Condorcet [#] | |
| Profesio | ||
Profesio | poeto • verkisto • eseisto • diarist [#] | |
Honorigoj | Nobel-premio pri literaturo • Granda Oficiro de la Honora Legio [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sully PRUDHOMME
Sully PRUDHOMME, realnome: René François Armand PRUDHOMME (naskiĝis la 16-an de marto 1839(nun 1839-03-16) en Parizo, mortis la 6-an de septembro 1907 en Châtenay-Malabry) estis franca poeto. Li estis la unua persono, kiu gajnis la Premion Nobel de Literaturo (1901).
Prudhomme estis inĝeniero laŭ la studado, sed turnis sin al ideala filozofio kaj poste al poezio. Li provis krei sciencan poezion por sia moderna tempo. Sed la temoj kaj formo de tiu eksmodiĝis, kaj nur kelkaj kortuŝaj malesperaj lirikaj poemoj plu estas aprecataj (kiel "La okuloj", "la karesoj", "la valso kaj la torenta kirlo", aŭ pri rememoroj de soleca malfeliĉa infano en pensiono). Sincera kaj maltrankvilkora, li anis al la Parnasa skolo sed ĉiam iom aparte. Li ĉiam bedaŭris ne plu povi kredi je la perdita religia kredo, kiun li neniam forgesis. Li restis ĉiam melankolia.
Enhavo
1 Listo de verkoj
1.1 Poezio
1.2 Prozo
2 En Esperanto aperis
3 Eksteraj ligiloj
Listo de verkoj |
Poezio |
Stances et poèmes (1865)
Les épreuves (1866)
Les solitudes (1869)
Les destins (1872)
La France (1874)
Les vaines tendresses (1875)- Le prisme, poésies diverses (1886)
Le bonheur (1888)
Prozo |
Que sais-je? (1896)
Testament poétique (1901)
La vraie religion selon Pascal (1905)
Journal intime (1922)
En Esperanto aperis |
La rompita vazo. - En: Nova antologio. - 2. eld. - Warszawa: Pola Esperanto Asocio, 1965. - p. 16 - 17
La rompita vazo. - Traduko de Antoni Grabowski. En: El Parnaso de Popoloj : poemaro. - Varsovio, 1913 (represo: Saarbrücken: Iltis, 1983). - p. 46- 47
Eksteraj ligiloj |
- Poèmes: [1] i [2]
Les Vaines Tendresses HTML, PDF in libro veritas
| ||||||