Paul Heyse




























































Paul Heyse

Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png

Heyse, pentrita de Adolph Menzel
Heyse, pentrita de Adolph Menzel

Persona informo

Naskonomo

Paul Johann Ludwig von Heyse [#]

Naskiĝo

15-an de marto 1830 (1830-03-15)
en Berlino

Morto

2-an de aprilo 1914 (1914-04-02) (84-jara)
en Munkeno

Tombo
Tombejo Waldfriedhof en Munkeno [#]

Lingvoj

germana lingvo [#]

Ŝtataneco

Germanio [#]

Alma mater

Bonna universitato [#]


Subskribo Paul Heyse
Familio

Patro
Karl Wilhelm Ludwig Heyse [#]
Profesio

Profesio
poeto • dramisto • tradukisto • romanisto • verkisto • desegnisto [#]

Honorigoj

Nobel-premio pri literaturo • Honora civitano de Munkeno • Schiller prize • Maksimiliano-Ordeno [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Paul Johann Ludwig von Heyse (* 15-a de marto 1830 en Berlino, † 2-a de aprilo 1914 en Munkeno) estis germana verkisto kaj tradukisto.


En Berlino kaj Bonn li studis klasikan kaj latinidan filologion kaj arthistorion kaj renkontiĝis i.a. kun la verkistoj Theodor Fontane kaj Joseph von Eichendorff. Grandan influon al lia verkado havis vojaĝo tra Italio dum 1852/53; post ĝi li ekloĝis en Munkeno, kie li fondis la literaturan asocion Krokodil kaj amikiĝis kun Gottfried Keller kaj Theodor Storm.


Dum sia tuta vivo Heyse verkis pli ol 150 novelojn, pli ol 20 teatraĵojn kaj kelkajn romanojn, krome li tradukis el la itala lingvo. En la jaro 1910 li estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo.



Famaj verkoj |




  • Novellen (1855, plej fama: L'arrabiata)


  • Vier neue Novellen (1858)


  • Italienisches Liederbuch (kantoj tradukitaj el la itala, 1860)


  • Neue Novellen (1862)


  • Meraner Novellen (1864)


  • Kinder der Welt (romano, 1873)


  • Im Paradiese (romano, 1875)


  • Skizzenbuch (poemoj, 1877)


  • Troubadour-Novellen (1882)


  • Gegen den Strom (romano, 1907)



Jeno aperis en Esperanto |


Edziĝa festo en "Capri" : novelo / de Paul Heyse. Esp. trad. de L. E. Meier. Kun ilustr. de Fritz Bergen. - Stuttgart: Franckh'sche Verlagsbuchhandlung, [1906]. - 59 p. : ilustr.

Originalo: Hochzeit auf Capri
















Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo