Verner von Heidenstam
Verner von Heidenstam | ||
|---|---|---|
Nobel-premiito | ||
| Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de julio 1859 (1859-07-06) en Hammar | |
Morto | 20-an de majo 1940 (1940-05-20) (80-jara) en Västra Ny församling | |
Lingvoj | sveda lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Svedio [#] | |
| Familio | ||
Patro | Gustaf von Heidenstam [#] | |
Vivkunulo | Kate Bang [#] | |
| Profesio | ||
Profesio | verkisto • poeto [#] | |
Honorigoj | Nobel-premio pri literaturo • Honorary doctor of the Heidelberg University • Samfundet De Nio's Grand Prize [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
C. G. Verner von HEIDENSTAM (naskiĝis la 6-an de julio 1859 - mortis la 20-an de majo 1940) estis Sveda poeto, germandevena. Li gajnis la Premio Nobel de Literaturo en la jaro 1916. Ano de la Sveda Akademio ekde 1912.
Li estis filo de oficiro. Dezirante fariĝi pentristo, li studis pentroarton en Romo kaj Parizo, sed pro sanmotivoj li devis ĉesigi la studadon. Tamen li ofte vojaĝis kaj siajn travivaĵojn literature prilaboris. Romane li revivigis la historian vivon de vikingoj.
Verkoj |
Vallfart och vandringsår (Jaroj da pilgrimado kaj vagado, 1888)
Hans Alienus (1892)
Dikter (Poemoj, 1895)
Karolinerna (Karolinanoj, 1897-1898)
Heliga Birgittas pilgrimsfärd (Pilgrimo de sankta Brigita, 1901, historia romano)
Ett folk (La popolo, 1902)
Folkungaträdet (Arbo de Folkungoj, 1905-1907, historia romano pri vikingoj)
Nya dikter (Novaj poemoj, 1915)
Sista dikter (Lastaj poemoj, 1942)
Rete legebla esperante |
- Ĉe la limŝtono
Somera lumo http://esperanto.nu/prismo/sz37.html
| ||||||