Władysław Stanisław Reymont






































Władysław Stanisław Reymont

Wyczolkowski-portretReymonta.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

7-an de majo 1867 (1867-05-07)
en Kobiele Wielkie, Kongresa Pollando, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio

Morto

5-an de decembro 1925 (1925-12-05) (58-jara)
en Varsovio

Tombo

Tombejo Powązki en Varsovio

Ŝtataneco

Rusia Imperio, Dua Pola Respubliko

Profesio

verkisto, romanisto, scenaristo, prosaist, prozo

Lingvoj

pola lingvo

Verkaro
The Peasants
The Promised Land







v  d  r


Information icon.svg





Władysław Reymont




Monumenteto de Reymont en Lodzo


Władysław Stanisław REYMONT, origine: Władysław Stanisław REJMENT (naskiĝinta la 7-an de majo 1867 en Kobiele Wielkie, proksime al Radomsko, mortinta la 5-an de decembro 1925 en Varsovio) estis Nobelpremiita pola verkisto. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique. Entombigita en la pola nekropolo Tombejo Powązki en Varsovio.




Enhavo






  • 1 Verkista agado


  • 2 Listo de verkoj


  • 3 En Esperanto aperis


  • 4 Distingoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Bibliografio


  • 7 Eksteraj ligiloj





Verkista agado |


Naskiĝinte kiel la filo de orgenisto li elprovis sin en multaj okupoj kaj aŭtodidakte lernis la verkadon. En la jaro 1893 li transloĝiĝis al Varsovio, kie plene dediĉis sin al la verkado.


En sia unua romano Komediantka (Komediistino) (1896) li ĉerpis el propraj spertoj kiel aktoro. La verko Ziemia Obiecana (Promesita lando) (1899) temigas la industriigon de pola eturbo. Reymont famiĝis per la kvarvoluma romano laŭ la sezonoj de la jaro Chłopi (Kamparanoj) (1904-1909): temas pri en dialekto skribita, viva kroniko de la pola kampara vivo. Por ĝi li ricevis la Nobelpremion pri literaturo en 1924.


Inter 1913-18 li verkis la historian trilogion Rok 1794 pri la insurekcio de Kościuszko kaj la perfortaj ribelestingo efektivigita fare de Prusio kaj Rusa Imperio en 1794.



Listo de verkoj |




  • Pielgrzymka do Jasnej Góry (Pilgrimado al Jasna Góra), (1895)


  • Fermenty (Fermentoj) (romano, 1897)


  • Ziemia obiecana (romano, 1899)


  • Chłopi (popola eposo, 4 vol., 1902-1909)


  • Rok (historia romantrilogio, 1914-1919)


  • Marzyciel (Revanto) (1910) – romanskizo


  • Wampir (Vampiro) (1911) – hororromano


  • Z ziemi chełmskiej. Wrażenia i notatki (El la Chełm-tero. Impresoj kaj notoj) (1916), rakonto


  • Legenda (Legendo) (1924), rakonto (la tuto en Cifereca Nacia Biblioteko Polona).



En Esperanto aperis |





El la Konstituciaj Tagoj




  • Ave patria, morituri te salutant... / El la pola lingvo trad. Leono Zamenhof. Eld. de Jan Günther. - Varsovio: Günther, 1909. - 32 p.


  • La Lasta / El la pola lingvo trad. Kazimierz Bein. - Parizo : Presa Esperantista Societo, 1910. - 17 p.


  • El la Konstituciaj Tagoj : memoraĵoj / El la pola lingvo trad. L. Zetel (Leono Zamenhof). - Varsovio: Günther, 1910. - 32 p.


  • En la Profundaĵoj ; En Fumejo de l' Opio ; La Lasta. - En: La Lanternisto : kaj aliaj prozaĵoj de polaj aŭtoroj. - Pekino: Ĉina Esperanto-Eld., 1982. - p. 128 – 159


  • La Lasta: rakonto / El la pola lingvo trad. K. Bein (Kabe). - 2. eld. - Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1965. - 15 p.



Distingoj |



  • Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (la 13-an de julio 1921, kiel unu el la unuaj 15 personoj honorigitaj per la Ordeno)

  • Komandoro de la Ordeno Honora legio



Vidu ankaŭ |




  • La Promesita Lando - filmo

  • Ivan Turgenev



Bibliografio |



  • Barbara Kocówna, Reymont: opowieść biograficzna (Reymont. Biografia rakonto), LSW Varsovio 1971

  • Józef Rurawski, Władysław Reymont, Warszawa 1988



Eksteraj ligiloj |




  • Władysław Reymont, Chłopi – en Nacia Cifereca Biblioteko Polona


  • informoj pri Władysław Reymont – en www.bitoteko.it

















Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo