Supratekstigo
Endoma LED ekrano por supratekstigo Supratekstigo estas uzata por montri la tradukon de kantata aŭ parolata teksto pere de projektado sur unu aŭ pli da ekranoj aŭ sur rulumanta teksto-panelo (angle indoor LED display ) super la scenejo aŭ sur la podio dum teatraj aŭ muzikaj prezentoj. La supratekstoj konsistas el unu- aŭ du-liniaj paroladoj por helpi interpreti la operon/teatraĵon. Supratekstigo estas ofte uzata dum operoj por montri tradukojn de tekstoj al la publiko, kaj en tio ĝi similas al subtekstigo. Supratekstigo havas la saman funkcion kiel subtekstigo en filmo kaj televido. Ĝi proponas la eblon montri resumon aŭ kompletan tradukadon de la kantata aŭ parolata teksto por ke la publiko povu sekvi la signifon. Supratekstoj povas esti sugesto por la parto de la publiko kiu komprenas la fremdan lingvon sur la scenejo, sed por tiuj kiuj ne komprenas, ĝi ne estas sugesto, sed neceso [1] En Finnlando, preskaŭ ĉiuj operoj, eĉ tiuj en la finna, estas provizataj per suprateks...