16-a de oktobro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 16-a de oktobro estas la 289-a tago de la jaro (la 290-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 76 tagoj restas.
Je la 16-a de oktobro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
456: Magister militum Ricimero venkis imperiestron Avitus en Piaĉenco kaj fariĝis mastro de la Okcident-Romia Imperio
690: Imperiestrino Wu Zetian ektroniĝis en dinastio Tang proklamante sin regantino de Ĉina Imperio
1384: Krakovo: en katedralo de Vavelo hungara princino Jadviga kroniĝis kiel reĝo de Pollando (ne kiel reĝino)
1461: Dektrijara Milito: en Świecie pola armeo rekonkeris kastelon de la Ordeno de germanaj kavaliroj
1555: Anglikanaj episkopoj Hugh Latimer kaj Nicholas Ridley estis ŝtiparumitaj pro disvastigado de herezo
1590: Princo de Venosa, komponisto Carlo Gesualdo, murdis en sia palaco en Napolo sian edzinon kun amato
1672: Apud Puławy partianoj de la pola reĝo Mikaelo Korybut Wiśniowiecki ligis konfederacion por lin defendi kontraŭ porfranca partio celanta lian detronigon
1690: Papo Aleksandro la 8-a kanonizis Johanon de Dio
1775: Usona Milito de Sendependeco: brita armeo bruligis Portland en Majno
1793: Franca revolucio: reĝino Marie-Antoinette estis gilotinita sur Placo de la Revolucio
1796: Italio: Cispada Respubliko kreiĝis
1813: Napoleonaj militoj: kvartaga Batalo de Leipzig komenciĝis - organizita de la 6-a kontraŭfranca koalicio
1817: Giovanni Battista Belzoni malkovris en la Valo de la Reĝoj tomban monumenton de la faraono Setio la 1-a
1834: Sidejo de brita parlamento, Palaco de Westminster, bruliĝis
1846: William Morton en malsanulejo de Bostono faris la unuan operacion kun narkozo
1853: Otomana Imperio deklaris militon kontraŭ Rusio - komenco de la Krimea milito
1875: Utaho: religia universitato de mormonoj Universitato Brigham Young fondiĝis en Provo
1889: Pola fotisto kaj inventisto Konrad Brandel akiris patenton por manfotilo de obturatoraj fotoj, nomata fotorevolvero
1905: Brita politikisto George Curzon efektivigis dispartigon de Bengalio
1909: Usona astonomo Joel Hastings Metcalf malkovis asteroidon Vratislavio
1916: Novjorko: en Broklino Margaret Sanger malfermis unuan familiplanadan klinikon en Usono
Unua mondmilito:
1917: En Romo, laŭ iniciato de pola pastro Maksimiliano Kolbe, fondiĝis asocio Kavaliroj de Senmakula
1918: Imperiestro Karlo la 1-a eldonis edikton pri kreo de loza federacio de apartaj konsisteroj de Aŭstrio-Hungario
1923: Konzerno Walt Disney Company fondiĝis en Holivudo
1925: Svislando: Konferenco de Locarno pri limoj finiĝis
1929: Polaj pilotoj Franciszek Żwirko kaj Antoni Kocjan atingis pere de aviadilo RWD-2 internacian rekordon pri alteco de flugo (4004 m)
1934: Ĝjangŝio: ĉina Ruĝa Armeo komencis Longan Marŝadon
1934: Konsilio de Germanoj en Pollando fondiĝis en Varsovio – ĝin konsistis organizaĵoj kaj partioj de la germana nacia malplimulto
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1939: En arbaro apud Starogard Gdański germana polico pafekzekutis 47 polajn pastrojn (d-ron Bolesław Dąbrowski el Pelplin kaj d-ron Leon Heyke, kaŝuban poeton kaj esploriston), en Karpina 20 polojn de Kaŝubio, en Varsovio 20, en Poznań 5, kaj pendumis en antaŭurboj de Varsovio 50 virojn, apud Kruszwica germanoj pafmortigis pastron Józef Bykowski; en Varsovio ekkonspiris Pola Partio Socialista - suspendita la 27-an de septembro
1940: Oficiala establo de la Varsovia geto; en Poznań germana polico arestis 7 ciganinojn pro aŭgurado surstrate; Lvovo: "Czerwony Sztandar" (Ruĝa Flago) anoncis novan revuon en la pola lingvo - "Nowe Horyzonty" (Novaj Horizontoj), organo de la Asocio de Sovetaj Verkistoj (kunredaktata interalie de Tadeusz Boy-Żeleński) - ĝi aperis en Moskvo januare 1041 kiel "Nowe Widnokręgi"
1941: En Poznań komenciĝis reprezalioj rilate al pola katolika eklezio; germanoj pafekzekutis 1146 judojn de Vilno; en Varsovio konspira "Rzeczpospolita Polska" publikigas artikolon "Averto" de la Delegitaro de Pola Registaro en ekzilo kontraŭ "antaŭtempa armita agado" (laŭ instigado de Moskvo, pri kio silentas) kaj "Biuletyn Informacyjny" pri kresko de malsaniĝoj pri tifo (1000 kazoj semajne inter poloj (200) kaj judoj (800)); en koncentrejo Aŭŝvico mortas gasumita germandevena pastro Adalbert Kopliński, konfesulo de papaj legatoj en Pollando- Operaco Barbaroso: rumana kaj germana armeoj post 73 tagoj de sieĝo konkeris Odeson
1942: En la unuaj kvin publikaj ekzekutoj en okupata Varsovio oni pendumis 50 enprizonigitojn de enketa malliberejo Pawiak; en Varsovio aperis la lasta numero de skolta konspira revuo "Drogowskaz" (Vojmontrilo)
1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en Peresieka 12 polojn; en Poznań dum kontrolo en ĉiuj fervojaj stacidomoj germanoj arestis 17 personojn kaj konfiskis 87 kg da faruno, 19 kg da viando, 24 kg da sukero, 12 litrojn da oleo, 19 kg da grio, 11 litrojn da brando, 6 parojn de vintraj ŝuoj, 21 paroj de viraj ŝtrumpoj kaj 18 metrojn de teksaĵo; en Dąbrowa Górnicza germana polico pafmortigis 20 personojn, revenĝe pro mortigo de ĝendarmo, kaj en Varsovio 20 malliberigitojn de Pawiak
- Post kapitulaco de Italio en Albanio revenis konstitucio de 1928; Viktoro Emanuelo la 3-a estis detronigita
1944: Post malregigo de Miklós Horthy nova ŝtatestro de Hungario iĝis Ferenc Szálasi, gvidanto de Sagokruca Partio; en Francio oni eldonis kvin pollingvajn revuojn
1945: Kanado: en Kebeko fondiĝis Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo
1946: Surbaze de la verdiktoj en Nurenbergaj procesoj oni ekzekutis 10 naziajn militkrimulojn: Hans Frank, Wilhelm Frick, Alfred Jodl, Ernst Kaltenbrunner, Wilhelm Keitel, Joachim von Ribbentrop, Alfred Rosenberg, Fritz Sauckel, Arthur Seyss-Inquart, Julius Streicher,
1949: Per malvenko de komunistaj partizanoj finiĝis enlanda milito en Grekio
1955: Svedoj en referendumo kontraŭis enkondukon de la dekstra trafikflanko
1963: Ludwig Erhard iĝis federacia kanceliero de Germanio
1964: Harold Wilson iĝis ĉefmnistro de Britio
1964: Ĉinio eksplodigis la unuan atombombon
1967: Ĉefkomandejo de NATO estis translokigita de Parizo ĝis Bruselo pro eksiĝo de Francio
1969: En Hispanio kreiĝis nacia parko Doñana
1976: Malkovro de la Grunwalda Monumento en Krakovo, rekonstruita post ĝia neniigo fare de nazioj
1978: Vatikanurbo: pola kardinalo Karol Wojtyła iĝis papo akceptante la nomon Johano Paŭlo la 2-a - unua slava papo kaj neitala depost pli ol 450 jaroj, laŭ antaŭdiro de pola poeto-profeto Juliusz Słowacki, plirapidiginta falon de komunismo en Mez-Orienta Eŭropo, apogitan sur sekretaj interkonsentoj inter Stalin kaj Aliancanoj malfavore al la nacioj de MOE, rememoriginta ordonon ami la patrion: Patriotismo signifas: adoru vian patron kaj vian patrinon!
1978: Pola montprimpistino Wanda Rutkiewicz kiel tria virino en la mondo kaj la unua eŭropanino eniris Evereston
1986: Sudtirola montgrimpisto Reinhold Messner post grimpo al pinto Lhotse iĝis la unua himalajisto, kiu konkeris ĉiujn okmil-metrajn pintojn
1988: San-Marino aniĝis al Konsilio de Eŭropo
1991: Levon Ter-Petrosjan iĝis la unua prezidento de Armenio
1994: Reganta koalicio de Kristandemokrata Unio de Germanio kun Kristan-Sociala Unio de Bavario de kanceliero Helmut Kohl gajnis baloton al Federacia Parlamento
1995: Malfermo de ponto liganta marbordon de Skotlando kun insulo Skye
2002: En Aleksandrio ekfunkciis Bibliotheca Alexandrina, kiel kontinuo de antikveca egipta Biblioteko de Aleksandrio
2003: Pollando: tabuloj kun 21 postuloj de Interfaka Strika Komitato, redaktitaj dum aŭgusto 1980 eniris liston de la Monda heredaĵo de Unesko
2006: Elizabeto la 2-a alvenis al Vilno komenciĝante la unuan en historio viziton de brita monarko en Baltaj landoj
2009: Ali Bongo Ondimba iĝis prezidento de Gabono
2011: Somalia enlanda milito: interveno de kenja armeo sude de la lando
2013: Erna Solberg iĝis ĉefministrino de Norvegio
2016: Danny Faure iĝis prezidento de Sejĉeloj
2016: Ĉirkaŭ 100 personoj partoprenis la unuan kunvenon de justuloj inter la popoloj en la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj - post unu jaro oni ekplanis kunvenon de poloj el la tuta mondo
Naskiĝoj |
1351: Gian Galeazzo Visconti, la unua princo de Milano (m. 1402)
1430: Jakobo la 2-a, reĝo de skotoj, filo de Jakobo la 1-a (m. 1460)
1483: Gasparo Contarini, venecia diplomato kaj kardinalo (m. 1542)
1668: Christian Juncker, germana pedagogo kaj historiisto (m. 1714)
1679: Jan Dismas Zelenka, ĉeĥa komponisto germanlingva de malfrua baroko (m. 1745)
1710: Andreo Hadik, hungara generalo, aŭstria militisto (m. 1790)
1717: Johann Melchior Goeze, germana teologo, pastoro (m. 1786)
1725: József Gvadányi, hungara verkisto, poeto kaj generalo (m. 1801)
1752: Adolph Knigge, germana verkisto, framasono, propagandisto de iluminismo (m. 1796)
1758: Noah Webster, usona leksikografo, reformanto de ortografio, aŭtoro de lernolibroj, pioniro de sekulara edukado (m. 1843)
1759: Pál Sipos, hungara matematikisto, prifilozofia verkisto, reformita pastro (m. 1816)
1790: Valentin Rost, germana instruisto kaj leksikografo de la greka lingvo (m. 1862)
1801: Josip Jelačić, nacia heroo de Kroatio, banuso (m. 1859)
1815: Francis Lubbock, ŝtatestro de Teksaso (m. 1905)
1827: Arnold Böcklin, svisa-germana pentristo (m. 1901)
1841: Ito Hirobumi, unua ĉefministro de Japanio (m. 1909)
1854: Oscar Wilde, irlanda dramverkisto, poeto kaj romanisto, klasika filologo, aŭtoro de la romano La Portreto de Dorian Gray (m. 1900)
1854: Karl Kautsky, ĉeĥa-aŭstra filozofo kaj politikisto juddevena kontraŭstaranta al etna diskriminado en la habsburga regno, marksisto (m. 1938)
1863: Aurel Popovici, rumana politikisto kaj juristo devenanta de plurkultura Banato (m. 1917)
1871: Sámuel Kastriener, hungara ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto (m. 1937)
1874: Bruno Mann, germana politikisto kaj juristo (m. 1938)
1880: Árpád Paál, hungara ĵurnalisto, politikisto (m. 1944)
1881: Lajos Székely, hungara ĵurnalisto kaj ekonomikisto loĝanta en Usono (m. 1972)
1884: Tibor Bottlik, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1974)
1885: Dorando Pietri, itala maratonisto (m. 1942)
1886: David Ben-Gurion, unua ĉefministro de Israelo, kunkreinto de Israelo poldevena (m. 1973)
1890: Maria Goretti, itala sanktulino, murdita (m. 1902)
1890: Michael Collins, irlanda politikisto, fondinto kaj gvidanto de IRA (m. 1922)
1897: Ilja Arnoldoviĉ Ilf, rusa verkisto juddevena, konlaboranto de Eŭgeno Petroviĉ Petrov (m. 1937)
1903: Yrjö Kokko, finna verkisto loĝanta en Finna Laponio (m. 1977)
1906: Dino Buzzati, itala verkisto, ĵurnalisto, pentristo (m. 1972)
1908: Enver Hoĝa, komunisma diktatoro de Albanio, adepto de stalinismo kaj maoismo (m. 1985)
1910: Margit Szilvássy, hungara opekantistino (soprano, mezosoprano) (m. 1988)
1913: Boĵidar Popoviĉ, serba astronomo kaj matematikisto doktoriĝinta en Zagreba universitato, unua direktoro de Esperanto-instituto en Sarajevo, direktoro de Jugoslavia E-Instituto kaj prezidanto de Jugoslavia E-Ligo, ĉefa animanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, redaktoro de esperantlingva "Scienca Revuo", kunlaboranto de "Homo kaj kosmo", membro de AIS, honora membro de UEA (m. 1993)
1918: Louis Althusser, franca-alĝeria marksista filozofo (m. 1990)
1921: Andrzej Munk, pola filmreĝisoro juddevena, konata de La straba feliĉo kaj La heroa (m. 1961)
1927: Günter Grass, germana Nobelpremiita verkisto, famiĝinta pro la romano La Lada Tambureto, esperantigita de Tomasz Chmielik (m. 2015)
1931: Sándor Apácai Bölöni, rumania hungara instruisto, folkloristo (m. 1998)
1932: Guðbergur Bergsson, islanda verkisto kaj tradukisto fininta Universitaton de Islando
1938: Géza Sz. Kovács, rumania hungara pentristo, grafikisto
1939: Péter Jecza, rumania hungara skulptisto, frato de Tibor Jecza (m. 2009)
1949: Ásta R. Jóhannesdóttir, islanda politikistino, membrino de parlamento Althing, nepino de Bjarni Ásgeirsson
1957: Katalin Kováts, hungara filologino kaj diplomita esperantologo, spertulino pri Esperanto-instruado doktoriĝinta pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, vicredaktoro de "Internacia Pedagogia Revuo", fondintino de retportalo edukado.net, membro de la Akademio de Esperanto, fakverkistino vivanta en Nederlando
1958: Tim Robbins, usona aktoro, scenaristo, reĝisoro kaj produktoro
1969: Roy Hargrove, usona ĵazo- kaj funko-trumpetisto
1977: John Mayer, usona kantisto-kantoverkisto, rapisto, gitaristo, kaj produktoro
1983: Loreen, sveda kantistino, komponistino kaj kantaŭtorino marok-berber-devena
1990: Jóhanna Guðrún Jónsdóttir, islanda kantistino, konata de la kanto Is it true?
1991: Jedward, irlanda popmuzika dueto de ĝemeloj John kaj Edward Grimes
Mortoj |
640: Sankta Gallus, irlanda migranta monaĥo tra la regiono de Bodenlago, katolika sanktulo (naskiĝis ĉirkaŭ 550)
786: Lull, sanktulo kaj ĉefepiskopo de Majenco, Germanio (n. ĉirkaŭ 710)
1333: Nikolao la 5-a, franciskana monako, la lasta kontraŭpapo establita de Sankta Romia Imperio (naskiĝis ĉirkaŭ 1275)
1382: Michele Morosini, doĝo de Venecia Respubliko (n. 1308)
1515: Karteromako, itala helenisto, latinisto, gramatikisto kaj humanisto (n. 1466)
1523: Luca Signorelli, renesanca itala pentristo de Umbrio (n. 1450)
1553: Lucas Cranach la Maljuna, germana pentristo kaj desegnisto (n. 1472)
1591: Gregorio la 14-a, papo amikiĝinta kun Filipo Neri (n. 1535)
1621: Jan Pieterszoon Sweelinck, nederlanda komponisto, orgenisto kaj pedagogo (n. 1562)
1750: Silvius Leopold Weiss, germana komponisto kaj liutisto (n. 1687)
1788: Hans Adam von Studnitz, germana teatra intendanto (n. 1711)
1791: Grigorij Potjomkin, rusa feldmarŝalo, ŝtatulo de Katerina la 2-a (n. 1739)
1793: Marie-Antoinette, ĉefdukino de Aŭstrio kaj reĝino de Francio, gilotinita de Revolucia Tribunalo, konata de la usona filmo Marie Antoinette (n. 1755)
1796: Viktoro Amadeo la 3-a de Savojo, reĝo de Sardio (n. 1726)
1810: Naĥman el Braclavo, ĥasida rabeno de Pollando, pranepo de Jisrael Baal Ŝem Tov (n. 1772)
1826: Johann Heinrich Besser, germana eldonisto kaj librovendisto (n. 1775)
1892: Georg Bleibtreu, germana pentristo de armeaj kaj historiaj scenoj, litografo kaj dizajnisto, patro de Karl Bleibtreu (n. 1828)
1909: Ignatz Lichtenstein, rebeno, verkisto en Hungario (n. 1824)
1941: Lev Belskij (Abram Levin), soveta popolkomisaro juddevena pri ŝtata sekureco, unu el ĉefrespondeculoj de stalinisma granda teroro, ekzekutita (n. 1889)
1946: Juĝitaj je mortopuno dum Nurenberga proceso kaj pendumitaj gvidantoj de Nazia Germanio:
Wilhelm Frick, regna protektoro de la Protektorato Bohemio kaj Moravio en aneksita Ĉeĥoslovakio (n. 1877)
Julius Streicher, germana funkciulo organizanta pogromojn kaj bojkotojn de judoj, aganta en kontraŭjudisma partio, redaktoro kaj eldonisto de la revuo "Der Stürmer" (n. 1882)
Wilhelm Keitel, germana feldmarŝalo, respondeca interalie pri pluraj militkrimoj de Wehrmacht (n. 1882)
Alfred Jodl, germana nazia oficiro, proksima konsilanto de Hitler (n. 1890)
Arthur Seyß-Inquart, aŭstra juristo kaj politikisto, respondeca pri krimoj kontraŭ la homaro en Pollando, Belgio kaj Nederlando (n. 1892)
Alfred Rosenberg, germana ĉefideologo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio (kontraŭjudismo, lebensraum kaj aliaj) (n. 1893)
Joachim von Ribbentrop, germana politikisto, konata de la Pakto Ribbentrop-Molotov (n. 1893)
Fritz Sauckel, goviestro de Turingio, SS-generalo respondeca pri trudlaboro (n. 1894)
Hans Frank, guberniestro de Ĝenerala Gubernio sur aneksita teritorio de la Dua Pola Respubliko (n. 1900)
1953: József Nyírő, rumania hungara verkisto (n. 1889)
1956: Jules Rimet, franca kreinto de la ideo pri Futbala Mondpokalo, prezidanto de FIFA (n. 1873)
1959: George Catlett Marshall, usona generalo, politikisto, Nobelpremiita pro Plano Marshall por Okcidenta Eŭropo (n. 1880)
1960: Valdemar Langlet, sveda inĝeniero, ĵurnalisto, redaktoro kaj esperantisto, vojaĝisto tra Eŭropo, Azio kaj Afriko, en Hungario, kie lektoris la svedan lingvon, estis membro de "Ruĝa Kruco", kies grupo dummilite savis 10 000 judojn, edziĝinta al filino de pioniro de Esperanto Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, kunfondinto de Esperanto-klubo de Uppsala kaj "Lingvo Internacia", la dua en la mondo, prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio (n. 1872)
1962: Gaston Bachelard, franca filozofo, poeto, historiisto pri sciencoj (n. 1884)
1972: Leo G. Carroll, angla aktoro rolinta en la filmo Nord-nordokcidento (n. 1892)
1973: Gene Krupa, usona ĵazmuzikisto poldevena, tamburisto (n. 1909)
1976: Géza Apáthy, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (n. 1943)
1979: Oszkár Szomory, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1890)
1981: Moŝe Dajan, israela generalo kaj politikisto, nacia heroo pro venko en sestaga milito kaj la milito de Jom Kippur (n. 1881)
1981: Zseni Várnai, hungara poetino, edzino de Andor Peterdi, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (n. 1880)
1982: Hans Selye, kanada kuracisto kaj endokrinologo aŭstra-hungardevena, enkondukis nocion de streso (n. 1907)
1983: László Salamon, rumania hungara poeto, kritikisto kaj ĵurnalisto, edzo de Ella Salamon (n. 1891)
1983: Sándor Szent-Iványi, hungara unitariisma pastro, historiisto kaj politikisto (n. 1902)
1990: Art Blakey, usona ĵaz-frapinstrumentisto (n. 1919)
1992: Zoltán Alföldy, hungara kuracisto, mikrobiologo (n. 1904)
1997: James A. Michener, usona verkisto, laŭreato de premio Pulitzer pro Rakontoj el Suda Pacifiko kaj de la Prezidenta medalo de libereco (n. 1907)
1998: Béla Mágori Varga, hungara pentristo, disĉiplo de Gyula Rudnay, aganta eksterlande (n. 1897)
2003: László Papp, hungara boksisto, trifoja olimpika ĉampiono (n. 1926)
2007: Deborah Kerr, skota dancistino kaj aktorino, rolinta en dekoj da filmoj kiel El ĉi tie al eterneco aŭ bazita laŭ romano de Henryk Sienkiewicz Quo vadis? (n. 1921)
2007: Toše Proeski, makedona kantisto kaj aktoro (n. 1981)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Hedviga, monaĥino
- Sankta Margareta Maria Alacoque, virgulino
Sankta Gallus, irlanda monaĥo
Lull, ĉefepiskopo de Majenco
- Sankta Hedviga, monaĥino
- Monda Tago de Nutrado - proklamita de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo en 1979
Pollando: Tago de Papo Johano Paŭlo la 2-a - festo fiksita en 2005; katolika eklezio celebras Papan Tagon dimanĉe antaŭ naskiĝdatreveno de la papo
Tagoj de semajno |
La 16-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.