Ligento
Arkitekturo > Betono
Ligento de betono estas substanco kapabla ligi grajnojn de inertaj substancoj (volumenaĵoj); laŭ destino de betono oni distingas la ligentojn: morteraĵojn, mastikojn, gluojn, sintezajn plastojn, ligajn ceramikajn substancojn.
Cemento estas la plej fama ligento - hidraŭlika pulvoro, fabrikita en cementejo per muelado de cementa klinkero kaj de eventualaj ingrediencoj.
Portlanda cemento estas fabrikita el portlanda silikata klinkero, al kiu estas permesate almiksi nur ingrediencon por reguli la solidiĝon (gipsoŝtonon k.s.).
Aluminata cemento estas fabrikita per fajna muelado de aluminata klinkero; ĝi elstaras per alta komenca meĥanika firmeco.
Mikscemento estas fabrikita per muelado de klinkero, alia hidraŭlike aktiva substanco (ŝlako, pozolano k.s.) kaj gipsoŝtono kiel regulilo de solidiĝo.
Ŝlakportlanda cemento estas silikata mikscemento kun altforna pulvorigita ŝlako kiel almiksaĵo (maks. 40 %)
Altforna cemento estas silikata mikscemento kun altforna pulvorigita ŝlako, kies enhavo estas inter 40 ĝis 80 % el la maso de cemento.
Speciala cemento estas destinita por iu speciala apliko; proprecoj de la cemento estas tiucele modifitaj. Ekzemploj:
Ŝosea cemento estas speciala cemento, kiu elstaras per malrapida solidiĝo kaj hardiĝo, malgrandaj volumenaj ŝanĝoj, alta rezisteco al tiro ĉe flekso kaj al efiko de frosto
Valbaraĵa cemento estas speciala cemento por konstrui masivajn baraĵojn; ĝi elstaras per produktado de malalta hidrata varmo.
Ekspansia cemento - speciala cemento dotita per ingrediencoj, kiuj kaŭzas, ke la cemento ĉe apliko pligrandigas sian volumenon kaj konservas ĝin.
Rapidharda cemento - speciala portlanda cemento kun altaj komencaj meĥanikaj firmecoj post unu kaj tri tagoj, respondaj al koncerna normo
Blanka cemento - speciala cemento, kiu en pulvora stato prezentas blankecon super 70 % BaSO4
Kolora cemento - speciala silikata cemento fabrikita el blanka portlanda cemento aŭ el mikscemento helpe de kolorigaj ingrediencoj
Sakcemento - cemento pakita kaj transportata en sakoj, kutime paperaj, po 50 kg aŭ malpli
Loza cemento - cemento transportata sen pakumo en specialaj transportiloj
Klinkero - duonprodukto estiĝanta per sintrado de cement-krudaĵo; ĝi povas esti silikata aŭ aluminata
Cementa ŝlimo - maldensa suspensio de cemento en akvo
Cementa pasto - kaĉe fluebla ĝis pasteca suspensio de cemento en akvo; ĝi estas konsistaĵo de betonmiksaĵo, speciale de ties etgrajna mortera parto
Cementa ĝelo - metastabila amorfa solida stato de la produkto de
cement-hidratiĝo
Cementa ŝtono - kompakta rigida produkto de la hidratiĝo de cementa pasto
Asfalto - natura aŭ artefarita organika substanco bazita je hidrokarbidoj, ĉe certaj temperaturoj glueca, tirmola, tenaca kaj elasta; ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon
Gipso - pulvora ligento (morteraĵo) akirita per parta senakvigo de gipsoŝtono; diluita per akvo ĝi solidiĝas kaj hardiĝas
Kalko - pulvora aŭ pasteca ligento (morteraĵo), kiu estas estingita kalko - kalcia hidroksido, Ca(OH)2, en la formo de kalka pasto aŭ pulvoro; ĝi estas komponento precipe de morteroj
Plasto - sinteza rezino - makromolekula organika substanco, bazita sur hardeblaj polimeroj; ĝi estas uzata kiel ligento por plastbetonoj
Morteraĵo - ĉiu ero el la grupo de neorganikaj pulvoraj ligentoj, kiuj miksitaj kun akvo estas formeblaj kaj kapablaj ligi grajnecajn volumenaĵojn al kompakta firma tuto; ekzistas aeraj morteraĵoj (aera kalko, gipso, magnezia morteraĵo) kaj hidraŭlikaj morteraĵoj (hidraŭlika kalko, cemento)