Jablonné nad Orlicí estas urbeto kaj somerrestadejo en Ĉeĥio, situanta en Regiono Pardubice, en valo de rivero Tichá Orlice, 14 km de urbo Žamberk. En 2007 ĝi havis 3219 loĝantojn.
Enhavo
1Historio
2Memorindaĵoj
3Famaj personoj
4Eksteraj ligiloj
Historio |
En la jaro 1304 unuafoje estas menciata vilaĝo Gablona, kiu evoluis el doganejo sur vojo el Bohemio al Kladsko. La vilaĝo apartenis al monaĥejo de Zbraslav, pli malfrue ĝi estis posedaĵo de nobelaj familioj. Ĉi tie kreskis produktado de brosoj kaj fadenbutonoj. Jablonné akiris urbajn rajtojn en la jaro 1906 kaj en ties centro konserviĝis kelkaj valoraj domoj.
Memorindaĵoj |
Sur la kvadrata ĉefplaco, proklamita kiel urba monumentzono, situas pluraj malfrubarokaj domoj kaj du ĉarpentitaj konstruaĵoj kun tipaj gabloj, kaj pestokolono el 1748.
En plialtigita situo situas preĝejo de Sankta Bartolomeo el la jaro 1683 kaj rekonstruita en 1725 konstruita sur loko de pli malnova lignokonstruaĵo el la 14-a jarcento. Kune kun granda unuetaĝa paroĥejo ĝi kreas valoran barokan tuton.
Ponto trans la rivero Tichá Orlice portas statuojn de Sankta Johano Nepomuka kaj Sankta Floriano.
En la urbo eblas trovi ankaŭ naturmemoraĵon - kverkon, kies perimetro estas 480 cm, alteco 18 m kaj ĝia aĝo estas taksata al 560 jaroj.
Famaj personoj |
El Jablonné devenis episkopo de Bohemiaj Fratoj Petr Figulus Jablonský, kiu estis bofilo de Johano Amoso Komenio.
Tie ankaŭ naskiĝis la E-o eldonisto Antonín Pražák.
Usona ponta tanko M60A1 Ponta tanko estas, simile kiel kirasita savveturilo, inter specialaj kirasitaj transportiloj. Kiel pontaj tankoj eblas konsideri ĉiujn memmovigaj rimedoj ebligantaj superi obstaklojn ĝis larĝeco 24 metroj rekte en spaco de bataloperacoj. Ties ĉefa tasko estas ebligi al la propraj taĉmentoj daŭrigi en rapida antaŭenirado sen senbezona reteniĝo. El tio pli-malpli rezultas taktikaj-teknikaj postuloj, kiujn ili devas plenumi. Precipe temas pri kapablo operacii komune kun unue-sinsekvaj taĉmentoj kaj transpontigi obstaklojn dum kelke da minutoj. This page is only for reference, If you need detailed information, please check here
Ĉi tiu artikolo temas pri mitologio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Tantalo (apartigilo) . Tantalo , laŭ Gioacchino Assereto. Laŭ la helena mitologio, Tantalo (el la greka Τάνταλος , ŝancelanta aŭ tre malfeliĉa ) estis filo de Zeŭso kaj la oceanidino Pluto, laŭ la plej divastigata versio. Li estis reĝo de Frigio [1] aŭ de la monto Sipilo, en Lidio (Malgrandazio) [2] kaj post sia morto li suferis eternan torturadon ĉe la Tartaro, la plej profunda parto de Hadeso, rezervita por la plej perversaj homoj. Tamen, kelkaj rakontoj asertas ke li estis reĝo de Argo aŭ de Korinto [3] , aŭ ke li migris norden el la monto Sipilo por akiri la tronon de Paflagonio, el kie Ilo forpelis lin pro tio, ke Tantalo forkaptis kaj seksperfortis lian fraton Ganimedon [4] , kaj tiel ofendis la diojn. Verŝajne li ankaŭ regis urbon en okcidenta Anatolio, kiun oni nomis Tantalis [5] pro li, aŭ Sipilo , pro la monto sur kies flanko ankoraŭ staras ĝiaj ruinaĵoj [6] . Laŭ la geografiisto Strabo,...
Erzsébet Schaár Memportreto de Erzsébet Schaár en Pécs Personaj informoj Naskiĝo 27-an de julio 1908 ( 1908-07-27 ) en Budafok Morto 29-an de aŭgusto 1975 ( 1975-08-29 ) (67-jara) en Budapeŝto Ŝtataneco Hungario Profesio skulptisto Familianoj Edz(in)o Tibor Vilt v • d • r Erzsébet Schaár [erĵEbet ŝAr], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schaár Erzsébet estis hungara skulptisto. Ŝia edzo estis Tibor Vilt. Déryné Széppataki Róza en Miskolc fare de Erzsébet Schaár Erzsébet Schaár [1] naskiĝis la 27-an de julio 1908 en Budafok, ŝi mortis la 29-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj solaj ekspozicioj 3 Elektitaj kolektivaj ekspozicioj 4 Elektitaj skulptaĵoj 5 Elektitaj disĉiploj 6 Fontoj 7 Referencoj Biografio | Erzsébet Schaár studis en Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Belarta Altlernejo (1924-1926). Ŝia ĉefinstruisto estis Zsig...