Traktoro Sprague
Traktoro Sprague estas konstrulabora materialo de Metroo de Parizo deveninta de motorvagonoj Sprague-Thomson elservigitaj kaj transformitaj. Ili estis atribuitaj al Atelieroj de La Villette.
Ilia rolo malkreskis ekde 2005, kiam RATP komencis ricevi la 14 "TME" (trakoroj kun elektra veturo) menditajn en 2002. Ilia anstataŭigo estis interalie motivita de malfacileco akiri anstataŭajn partojn[1].
La 11-an de majo 2010, materialoj Sprague estis malpermesitaj al veturado dum pasaĝera servo, la historia vagonaro povante profiti el portempa malobservo de tiu malpermeso[2].
La 8-an de marto 2011, pro sekurecaj kialoj, traktoroj Sprague estis haltigitaj atendante decidon. La 5-an de majo 2011, RATP decidis definitive ĉesigi ilian uzon, la historia vagonaro restante sola kun permeso veturi[2].
Referencoj |
↑ Tracteur à marche électrique. Metro-Pole.net. Alirita 6 julio 2010.
- ↑ 2,02,1Sauvegarde et restauration de matériels roulants. ADEMAS. Alirita 25 majo 2011.
Vidu ankaŭ |
- Sprague-Thomson
- Metroo de Parizo
- Kompanio CMP
- Kompanio Nord-Sud
- RATP
Eksteraj ligiloj |
- Sprague-Thomson.com
- TME en metro-pole
|