29-a de oktobro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 29-a de oktobro estas la 302-a tago de la jaro (la 303-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 63 tagoj restas.
Je la 29-a de oktobro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
969: Bizanca Imperio okupis Antioĥion
1187: Papo Gregorio la 8-a eldonis buleon Audita tremendi, en kiu alvokis al la 3-a krucmilito
1281: Dua batalo de Homs: armeo de sultano Qalawun venkis la mongolan de Ilĥanlando asociitan kun kristanoj
1390: Parizo: la unua proceso pri sorĉaĵoj
1525: Marteno Lutero en Wittenberg celebris la unuan meson en la germana lingvo
1591: Inocento la 9-a iĝis papo
1611: Triumfa eniro en Varsovion de la pola militisto Stanisław Żółkiewski, venkinto en la batalo de Kluŝino, kun militkaptita rusa caro Bazilo la 4-a Ŝujskij kaj liaj fratoj, kie en Reĝa Kastelo ili omaĝis al pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa kaj ĵuris ke Rusio neniam atakos Pollandon
1618: En Londono estis senkapigita velisto kaj verkisto Walter Raleigh, kortegano kaj favorito de Elizabeto la 1-a
1665: Reĝaj taĉmentoj de Kongo estis frakasitaj en la batalo de Mbwila (Angolo) kun portugalaj koloniistoj
1682: William Penn alvenis al Pensilvanio
1787: Prago: en Nacia Teatro okazis premiero de la itala komika opero La punita voluptulo aŭ Don Giovanni, bazita sur Don Juan
1840: Marŝalo Soult la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
1863: Internacia Ruĝa Kruco fondiĝis - 18 landoj dum konferenco en Ĝenevo (Svislando) kreis Internacian Komitaton de la Ruĝa Kruco
1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: en Varsovio rusoj ekzekutis 4 ribelantojn; malvenko de ribelantaj en batalo de Świdno (distrikto Węgrowski)
1888: Apud Ĥarkivo eksplodis bombo sub trajno, en kiu veturis Aleksandro la 3-a - 21 personoj pereis, la imperiestro de Rusio kaj lia familio ne damaĝis
1888: En Konstantinopolo 9 eŭropaj ŝtatoj subskribis konvencion garantiantan liberan uzon de la Sueza Kanalo
1894: Princo Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst iĝis regna kanceliero de la Germana Imperiestra Regno kaj ĉefministro de la Reĝlando Prusio
1913: Esperantujo: leĝo permesis sendevigan instruadon de Esperanto en oficialaj lernejoj de urbo Rio-de-Ĵanejro.
Unua mondmilito:
1914: Apud vilaĝo Mołotków (Ivano-Frankivska provinco) okazis unu el la plej sangaj bataloj de Polaj Legioj kontraŭ rusa armeo; germanaj ŝipoj navigataj sub turka ŝipflago SMS Goeben kaj SMS Breslau atakis rusajn marhavenojn en Odesa, Sebastopolo kaj Teodozio - celo de germanoj estis enigo de Turkio (atingita) al la milito flanke de Centraj Potencoj; proceso de atencintoj en Sarajevo finiĝis (oni verdiktis pri dekkelkaj personoj kune kun Gavrilo Princip)
1915: Aristide Briand la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
1918: Oni proklamis efemeran Reĝlandon de serboj, kroatoj kaj slovenoj; en Sovetunio fondiĝis junulara komunista organizaĵo Komsomolo
1917: Germano Max Heiser publikigis aron da ludprincipoj pri manpilkado
1923: Granda Nacia Asembleo de Turkio kunsidanta en nova ĉefurbo Ankara proklamis Respublikon Turkio - la unua prezidento iĝis Mustafa Kemal Atatürk kaj la unua ĉefministro İsmet İnönü
1925: En la Tombejo de la Defendintoj de Lvovo oni elektis sennoman kadavron, kiu estis enterigita en la Tombon de Nekonata Soldato en Varsovio
1933: Filo de estinta diktatoro de Hispanio José Antonio Primo de Rivera fondis faŝistan partion Hispana Falango
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1939: Ĉefo de SS kaj de Ordnungspolizei Heinrich Himmler ekparolis por policanoj en Poznań-regiono: Ne forgesu eĉ por momento, ke vi devas esti reprezentantoj de la germana, ĝermana regopovo; kvazaŭarmea germana organizo Selbstschutz pafekzekutis publike en Grudziądz 10 polojn; komandanto de protekta polico en Poznań ordonis senskrupulan observon de nacieca dislimigo inter poloj kaj germanoj; Lodzo: guberniestro Hans Frank deklaris: Vavelo de tiu ĉi momento nomiĝos nur Krakauer Burg
- En Coëtquidan (Morbihan) aperis semajnrevuo "Polska Walcząca. Żołnierz polski na obczyźnie" (Pollando Batalanta. Pola soldato eksterlande) sub redakto de Tymon Terlecki - eldonata laŭvice en Parizo kaj Londono
1940: Soveta invado en Pollandon: en juĝa proceso de sovetaj regopovoj en Lvovo kontraŭ Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj oni verdiktis 10 mortpunojn kaj unu enprizonigon por dek jaroj
Budapeŝto: "Wieści Polskie" en artikolo Lvovo post jaro de okupado ke Lvovo fariĝas urbo sen lvovanoj - Sur stratoj de Semipalatinsk oni povas hodiaŭ renkonti pli da lvovanoj - ol sur la str. Akademicka aŭ Legionów
1941: En Supra Silezio oni ordonis germanigi polajn nomojn, enskribitaj en la unuan kaj duan naciecan liston; marŝalo Edward Rydz-Śmigły alvenis al Varsovio, kie kaŝe ekloĝis kiel Adam Zawisza
Holokaŭsto: dum "Granda Kampanjo" en Kovno la 28-an aŭ 29-an de oktobro germanoj murdis pli ol 9 mil judojn, en tio duonon da infanoj
1942: Gestapo kaj ĝendarmoj pafmortigis en distrikto Kozienicki 20 personojn pro likvido de konfidenculojn kaj atako al ŝparkaso en Puławy; germana polico pafmortigis kelkdekon de personoj en apudvarsovia arabaro kaj 15 virojn en Sochaczew, revenĝe pro mortigo de policano de pola nacieco; Varsovia geto: plenumante verdikton de Juda Batal-Organizaĵo estis mortigita en sia loĝejo Jakub Lejkin, vickomandanto de Juda Ordo-Servo en la geto, aparte brutala dum deportadoj
Heinrich Himmler konsentis por ke enprizonigitoj en koncentrejoj ricevu de familioj kaj konatoj nutraĵ-pakaĵojn, kio povus plilongigi ilian laborkapablon
1943: Germana polico pafekzekutis en Krakovo 42 enprizonigitojn kaj en Częstochowa 18 personojn; de minejo "Max" apud Siemianowice Śląskie fuĝis 10 sovetajn militkaptitojn
1944: Germanaj soldatoj kaj SS-anoj dum ekstermo de pola vilaĝo Lgota pafmortigis 8 personojn pro kaŝo de partizanoj kaj bruligis 44 domojn; en batalo de Chotcza (distrikto Lipski) grupo de partizanoj de Popola Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj trairis germanajn poziciojn kun grandaj perdoj kaj aliĝis al taĉmentoj de Popola Pola Soldataro
Divizio de pola generalo Stanisław Maczek per rapida atako liberigis nederlandan urbon Breda sen damaĝo al la loĝantoj kaj arkitekturo (germanoj ne sukcesis detrui ĝin, en pezaj bataloj 151 polaj soldatoj mortfalis)
1945: Al Pollando revenis de Francio 2 mil polaj soldatoj batalantaj dum la milito en la franca rezista movado kaj polaj taĉmentoj de la Unua Franca Armeo
1945: En Usono aperis unuaj globkrajonoj, eksponitaj por vendo
1945: En Surabajo sur Javo brita ĝendarmaro pripafis indonezianojn volantaj okupi forlasitan de japanoj arsenalon, kio kaŭzis stratbatalojn en kiuj kelkcent personoj pereis kaj kelkaj miloj vundiĝis
1948: Arabo-israela milito: Defend-Fortoj de Israelo okupis araban vilaĝon Safsaf, apud Safed, masakrinte ne malpli ol 52 palestinanojn
1950: Gustavo la 6-a Adolfo iĝis reĝo de Svedio
1956: Sueza krizo komenciĝis - Israelo aneksis la duoninsulon Sinajo
1956: Havenurbo Tanĝero revenis al Maroko
1957: En Federacia Respubliko Germanio ekfunkciis la tria registaro de Konrad Adenauer
1959: En Francio aperis la unua komikso kun aventuroj de Asteriks, desegnita de Albert Uderzo kaj verkita de René Goscinny
1961: Sirio retiriĝis de la Unuiĝinta Araba Respubliko
1969: Unua elektronika mesaĝo - la vorto "ensaluto" (uzantnomo, pasvorto) - estas sendita de ARPANET-reto de la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso al SRI International
1976: Erich Honecker iĝis komunista ĉefgvidanto de la Germana Demokratia Respubliko
1980: Vojevodia Juĝejo en Varsovio reĵetis proponon registri Sendependan Aŭtonomecan Sindikaton de Individuaj Kamparanoj „Vilaĝa Solidareco” - la refuto unuigis dispartitajn organizaĵojn de kamparana movado, kiuj akceptis komunan statuton kaj komencis striki
1988: Registaro de Pola Popola Respubliko kun Mieczysław Rakowski fronte decidas likvidi la Ŝipfarejon de Gdańsk - lulilon de "Solidareco" - post preskaŭ du jaroj Pola Sejmo postulis starigi la ĉefministron antaŭ Ŝtata Tribunalo (post jaroj venkis lojaleco al interkonsentoj de la Ronda Tablo, kaj ne la socia intereso)
1992: Esplor-Centro pri Genocido kaj Rezisto-Movado en Litovio fondiĝis
1998: Post 36 jaroj usona kosmonaŭto kaj politikisto John Glenn en kosmopramo Discovery la duan fojon kosmoflugis partoprenante mision STS-95, iĝante en la aĝo de 77 jaroj la plej maljuna homo en la kosmo
1999: Oriso-ciklono detruis parton de la subŝtato Oriso, sur la orienta marbordo de Barato, kaj kaŭzis morton de pli ol 10 000 homoj
2004: Romo: gvidantoj de 25 membroŝtatoj de Eŭropa Unio kaj Rumanio, Bulgario, Kroatio kaj Turkio subskribis Eŭropan Konstitucion - sen ratifo flanke de ĉiuj membroj
2005: 61 personoj pereis en bombaj atencoj en Nov-Delhio
2006: Luiz Inácio Lula da Silva la duan fojon gajnis prezidentajn balotojn en Brazilo
2006: Georgi Parvanov la duan fojon gajnis prezidentajn balotojn en Bulgario
2008: Diego Armando Maradona iĝis trejnisto de la argentina nacia teamo de futbalo
2013: En Istanbulo oni malfermis fervojan tunelon Marmaray sub la markolo Bosporo
2015: Bidhya Devi Bhandari iĝis prezidentino de Nepalo
2015: Ĉinio anoncis forigon de unuinfana politiko permesante al familioj havi du infanojn
2016: Centrodekstra Sendependecpartio gajnis antaŭtempajn parlamentajn balotojn en Islando
Naskiĝoj |
1504: Sin Saimdang, korea pentristino, skribadartistino, poetino (m. 1551)
1507: Fernando Álvarez de Toledo, hispana generalo, guberniestro de Nederlando (m. 1582)
1560: Kristiano la 1-a (Saksio), germana princo-elektisto, filo de Aŭgusto (Saksio) (m. 1591)
1688: Amalia Pachelbel, germana pentristino kaj kuprogravuristino, filino de Johann Pachelbel (m. 1723)
1733: Gottfried van Swieten, nederlanda diplomato, mecenato de aŭstraj komponistoj (m. 1803)
1740: James Boswell, skota verkisto priskribinta vivon de sia amiko Samuel Johnson (m. 1795)
1753: Charlotte Stuart, angla nobelino, filino de Charles Edward Stuart (m. 1789)
1761: August Batsch, germana botanikisto, profesoro pri naturhistorio (m. 1802)
1790: Adolph Diesterweg, germana pedagogo populariganta sekularecon (m. 1866)
1815: Ľudovít Štúr, slovaka verkisto, kodisto de la slovaka lingvo, filozofo (m. 1856)
1816: Fernando la 2-a, reĝo de Portugalio, konata kiel la artista reĝo (m. 1885
1833: Alois Thalmayr, aŭstra komercisto kaj politikisto (m. 1891)
1837: Miklós Papp, hungara ĵurnalisto, historiisto, tradukisto (m. 1880)
1839: Imre Steindl, hungara arkitekto kaj profesoro, konstruinto de la Budapeŝta Parlamentejo (m. 1902)
1866: Carl Gustav Witt, germana astronomo kaj stenografo, profesoro de Humboldt-Universitato en Berlino (m. 1946)
1873: Guillermo Valencia, kolombia poeto kaj politikisto (m. 1943)
1875: Maria de Rumanio, reĝino de Rumanio, adeptino de Bahaa Kredo (m. 1938)
1875: Carl Melville, germana skulptisto kaj medaldezajnisto (m. 1957)
1879: Franz von Papen, germana politikisto kaj diplomato de Vajmara Respubliko kaj de la komencoj de Nazia Germanio (m. 1969)
1882: Jean Giraudoux, franca verkisto de inter-du-milita epoko (m. 1944)
1887: János Scheffler, rumania hungara romkatolika episkopo (m. 1952)
1887: Robert Müller, aŭstra verkisto kaj eldonisto, pacisto, sinmortiginto (m. 1924)
1891: Fanny Brice, usona kantistino kaj komediistino hungar-juddevena (m. 1951)
1897: Joseph Goebbels, germana ministro de propagando en Nazia Germanio, militkrimulo, sinmortiginto (m. 1945)
1897: Jakobo Ŝapiro, pola ĵurnalisto juddevena, literaturisto, kreinto de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko, verkanta por "Literatura Mondo", "Esperanto Triumfonta", "The Esperanto-Monthly", "Progreso", ludinta en opereto Ho, tiuj fremduloj!, kiun eldonis, aŭtoro de la Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano, murdita (m. 1941)
1899: Pál Gulyás, hungara poeto de Debrecen (m. 1944)
1906: Ella Bátori R., rumanihungara verkistino (?)
1906: Attila Juhász, rumanihungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1965)
1910: Kálmán Sértő, hungara poeto, verkisto (m. 1941)
1915: Samu Benedekffi, rumania hungara pastro, poeto (m. ?)
1917: Eddie Constantine, usona aktoro kaj kantisto aganta en Francio, Germanio kaj Afriko (m. 1993)
1921: János Kovács, rumania hungara literaturkritikisto (m. 1997)
1924: Zbigniew Herbert, pola poeto, verkisto, tradukisto de la franca poezio, aŭtoro de radiodramoj kaj eseisto tradukata al 38 lingvoj, enestanta en Nova Esperanta krestomatio, kavaliro de Ordeno de la Blanka Aglo (m. 1998)
1924: Danielle Mitterrand, unua damo de Francio (m. 2011)
1925: Zoot Sims, usona saksofona ĵazmuzikisto (m. 1985)
1926: Lya Rosescu, rumana kostumdizajnistino (m. 1999)
1930: Niki de Saint Phalle, franca pentristino kaj skulptistino, edzino de Jean Tinguely (m. 2002)
1930: Omara Portuondo, kuba kantistino, konata de la filmo Buena Vista Social Club
1931: Péter Mag, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2012)
1938: Ellen Johnson-Sirleaf, prezidentino de Liberio, Nobelpremiita
1941: Péter Pál Kerekes, rumania hungara fotisto, montgrimpanto
1947: Richard Dreyfuss, usona aktoro, konata de la adoleskula komedio Amerika Grafitio
1950: Abdullah Gül, prezidento de Turkio, vicprezidanto de la Partio de Justeco kaj Disvolviĝo
1952: Oleg Zakirov, rusa majoro de KGB uzbekdevena, publicisto kunlaborinta kun Gennadij Ĵavoronkov pri la masakro de Katin, esploristo de komunistaj krimoj de stalinismo, pola civitano (m. 2017)
1959: John Magufuli, prezidento de Tanzanio, membro de la Partio de Revolucio
1960: Agim Çeku, albana politikisto, ĉefministro de Kosovo
1971: Winona Ryder, usona aktorino rus-ruman-devena, edukiĝinta en medio de hipioj, laŭreatino de Premio Ora Globo
Mortoj |
1590: Dirck Volkertszoon Coornhert, nederlanda renesanca artisto, teologo, filozofo, poeto, muzikisto (n. 1522)
1618: Walter Raleigh, angla verkisto kaj esploristo, ekzekutita (n. 1552 aŭ 1554)
1666: James Shirley, angla dramisto, aŭtoro de ĉ. 40 komedioj kaj tragikomedioj (n. 1596)
1675: Andreas Hammerschmidt, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1611 aŭ 1612)
1783: Jean le Rond d'Alembert, franca matematikisto, filozofo, enciklopediisto, esploristo de diferencialaj ekvacioj kaj partaj derivaĵoj (n. 1717)
1829: Maria Anna Mozart, aŭstra klavicenistino (n. 1751)
1873: Johano, reĝo de Saksio, tradukisto (n. 1801)
1877: Nathan Bedford Forrest, usona generalo, gvidanto de Ku-Kluks-Klano (n. 1821)
1878: August Theodor von Grimm, germana pedagogo, verkisto, muzikisto (n. 1805)
1901: Leon Czolgosz, usona ŝtallaboristo poldevena, anarkiisto murdinta usonan prezidenton William McKinley, ekzekutita (n. 1873)
1911: Joseph Pulitzer, hungara-usona publikisto juddevena, konata de Premio Pulitzer (n. 1847)
1933: Paul Painlevé, franca matematikisto, ĉefministro, spertulo pri aviado (n. 1863)
1937: Miĥas Ĉarot, belorusa poeto, kunfondinto de Literatura unio "Junularo" (n. 1896)
1941: Károly Huszár, ĉefministro de Hungario kaj provizora prezidento, kontraŭkomunisto (n. 1882)
1950: Gustavo la 5-a, reĝo de Svedio el dinastio Bernadotte (n. 1858)
1954: Gyula Bach, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto kaj tradukisto, publikiganta en gazetoj de Banat kaj Transilvanujo (n. 1889)
1956: Ferenc Scheffler, rumania hungara romkatolika teologo, redaktoro (n. 1894)
1960: Andor Csiby, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1888)
1960: Giorgio Canuto, itala profesoro de jurmedicino, rektoro, ekspertizisto pri sekco, lektoro de Esperanto en la Universitato de Parmo, lekciisto de Internacia Kongresa Universitato, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio kaj de UEA, publikiginta en "Internacia Medicina Revuo" kaj "Scienca Revuo", membro de la Akademio de Esperanto, konata de la Fondaĵo Canuto (n. 1897)
1971: Arne Tiselius, sveda Nobelpremiita biokemiisto okupiĝanta pri elektroforezo (n. 1902)
1972: Andor Réthy, rumania hungara bibliografo kaj literaturhistoriisto (n. 1904)
1978: Andor Becsky, rumania hungara verkisto, frato de Irén Becski (n. 1898)
1980: Gábor Molnár, hungara verkisto kaj ĉasisto (n. 1908)
1981: Georges Brassens, franca kantisto kaj komponisto de kanzonoj (esperantigitaj) (n. 1921)
1988: Nataša Gollová, ĉeĥa aktorino rolinta en 55 filmoj kaj televidaĵoj (n. 1912)
1993: Stanisław Marusarz, pola skisaltisto kaj trejnisto, kvarfoja olimpikisto, kavaliro de Milita Ordeno Virtuti Militari (n. 1913)
1997: Anton Szandor LaVey, usona satanisto hungardevena, fondinto de la Eklezio de Satano (n. 1930)
2005: Zoltán Berde, rumania hungara instruisto, literaturhistoriisto, lokhistoriisto (n. 1930)
2006: Márta Bokor Szabó, rumania hungara ceramikistino (n. 1938)
2008: Zsigmond Jakó, rumania hungara historiisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1916)
2009: Jean François Bergier, svisa ekonomia historiisto (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Nacia tago en Turkio, tago de la respubliko (1923)- Monda Tago de Malsanuloj je Psoriazo
Tagoj de semajno |
La 29-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.