San-Francisko




Koordinatoj: 37°46′45″N 122°26′12″U  /  37.77917°N, 122.43667°U / 37.77917; -122.43667 (San-Francisko)











































































































































San-Francisko

angle: San Francisco, hispane: San Francisco
urbo

SF From Marin Highlands3.jpg

San Francisko el Marin Headlands, kun Golden Gate Bridge en antaŭo






Flag of San Francisco.svg

  Flago


SFSEAL.svg

Blazono



Oficiala nomo: City and County of San Francisco

Moto: Oro en Paz, Fierro en Guerra

Kromnomoj: Frisco

Ŝtato

Usono Usono
Federacia ŝtato

Kalifornio
Kantono

San Francisko

Ponto

Golden-Gate-Ponto
Golfo

Golfo de San-Francisko

Situo
San-Francisko
 - alteco
16 m s. m.
 - koordinatoj

37°46′45″N 122°26′12″U  /  37.77917°N, 122.43667°U / 37.77917; -122.43667 (San-Francisko)
Plej alta punkto

 - alteco
282 m s. m.
Plej malalta punkto

 - alteco
0 m s. m.

Areo
231,92 km² (23 192 ha)
 - de metropolo
3 524,4 km² (352 440 ha)
 - de lando
46,7 km² (4 670 ha)
 - de akvo
185,2 km² (18 520 ha)

Loĝantaro
805 235 (2010)
 - de metropolo
4 335 391
Denseco

3 472,04 loĝ./km²
 - de metropolo

1 230 loĝ./km²

Fondita

29-a de junio 1776
Urbestro
Edwin M. Lee

Horzono

UTC-8
 - somera tempo

UTC-7
Poŝtkodo
94101–94112, 94114–94147, 94150–94170, 94172, 94175, 94177
Telefona antaŭkodo
415

Nomita laŭ

Sankta Francisko el Asizo
Insulo

Alcatraz




Situo de la urbo en Usono

ButtonRed.svg


Situo de la urbo en Usono





Situo kadre de Okcidenta Usono

ButtonRed.svg



Situo kadre de Okcidenta Usono





Situo de la urbo kadre de Kalifornio


Situo de la urbo kadre de Kalifornio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: San Francisco

Retpaĝo: www.sfgov.org




Vicdometoj kun panorama vido al la urbo en fono




Montetriĉa tereno de San Francisko (Filbert Street)




Financa centro de San Francisko


San-Francisko, SanfranciskoSan Francisko (angle kaj hispane San Francisco [san fransisko]) estas urbo en la usona ŝtato Kalifornio.


Ĝi estis fondita tie, kie nun lokiĝas la kvartalo Mission, fare de franciskanoj kaj nomita en 1847 laŭ sankta Francisko el Asizo.


Dum la ora febro de 1849, ĝi kreskis ĉar ĝi estis la enirejo al la ora minlando.


Ekzistas metroo, tramoj kaj publikaj busoj; urbo-specifa transportilo estas la ŝnureg-tramo (cable car), kies tri linioj grimpas la krutajn stratojn de la urbocentro helpe de ŝnurego, kiu sub la strato kuras kun konstanta rapideco de ĉirkaŭ 30 km/h. Por la trafiko inter la urbo kaj ĝiaj antaŭurboj, precipe aliflanke de la Golfo de San-Francisko, servas la fervoja sistemo BART. Ligon al la regiono sude de la urbo provizas la fervoja kompanio Caltrain.


San-Francisko iĝis unu el la ĉefaj urboj por gejoj (kvartalo Castro) kaj por usonaj ĉinoj (tipe en kvartalo Chinatown, "Ĉinio-urbo").


En la finaj 1990-aj jaroj, ĝi logis ankaŭ riĉajn komputilfirmaanojn laborantajn en proksima Silicon Valley.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Vizitindaĵoj


  • 4 Servoj


  • 5 San-Francisko en Esperanto


  • 6 Esperanto en San-Francisko


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Referencoj


  • 9 Eksteraj ligiloj





Geografio |


  • Insuloj Farajonoj


Historio |


La Konferenco pri Internacia Organizado de Unuiĝintaj Nacioj (UNCIO laŭ anglalingva nomo, KIOUN en Esperanto), ofte konata kiel Konferenco de San-Francisko, estis kunveno de delegitoj el la 50 ŝtatoj de Aliancanoj, kiu okazis el la 25a de aprilo al la 26a de junio 1945 en San-Francisko. La kunveno rezultis en la kreo de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La 24-an de oktobro 1945 fondiĝis Unuiĝintaj Nacioj en San-Francisko.


La flago de la urbo San-Francisko en Kalifornio bildigas fenikson leviĝantan el fajro. Ofte esprimiĝis la supozo ke temus pri simbolo de la urbo restariĝanta post la tertremo de 1906 kaj sekvaj bruloj. Tamen, la flago mem datiĝas plurajn jarojn pli frue, ĉirkaŭ la jaro 1900.



Vizitindaĵoj |



  • Supermara ponto Golden Gate ("Ora pordego") Ora-Pordega Ponto, apud ĝi la Golden-Gate-Parko

  • Telegrafa monteto (Telegraph Hill, belvidejo) kun Colt-turo

  • "Transamerika Piramido" (nubskrapulo)

  • Ŝnureg-tramo (cable car), kun propra muzeo

  • Insulo Alcatraz, eksa pun-malliberejo

  • Ponto San Francisco – Oakland Bay

  • Sanfranciska Urbodomo



Servoj |


  • San-Franciska Ŝtata Universitato


San-Francisko en Esperanto |


En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la civilizajn atingojn de San-Francisko:








Citaĵo

 

Nun ambaŭ ŝvebas super la Huver-Dama digego,

artlagon kuntenanta ĉe Kolorada Kanjono,

kaj vojaĝante venas al San-Francisko mirluma,

kuŝanta sur holmaro kaj trairata de pontoj:

-Jen l'Urbodomo kaj la Federacia Sidejo,

la Hejmo de l'Opero, la Katedralo gracia,

jen Ponto Oreporda, kiun gigantoj abisme

super rodakvoj tenas per la brakegoj elastaj.

Ĉu tiaj homaj faroj ne estas rave mirindaj

kaj ne demonstras plene pri la racio de homoj,

ĉar trafe al medio ili sukcesis adapti?[1] 




Esperanto en San-Francisko |


Inter la 22-a kaj 29-a de aŭgusto 1915 en la urbo okazis la 11-a Universala Kongreso de Esperanto, kiun pro la tiutempe ardanta Unua Mondmilito sukcesis partopreni nur 163 aliĝintoj el 16 landoj, el Eŭropo nur malmultaj. Ĉeftemo de la kongreso estis "Kiel reorganizi la fortojn post la milito?"[2]


La urbo gastigis la Landan Kongreson de ELNA en 1970, 1976, 1979, 1983, 1986, kaj 1997, krom pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-renkontiĝoj. La golfa urbaro estas en lastaj jardekoj la plej forta regiono por la Esperanto-movado en Usono.


La loka e-klubo estas la San-Franciska Esperanta Regiona Organizo (SFERO)



Vidu ankaŭ |


  • Ohlonoj


Referencoj |





  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 129.


  2. konciza informo en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 esperante




Eksteraj ligiloj |




  • San-Francisko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio San-Francisko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio San-Francisko en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)




  • Oficiala TTT-ejo de urbo kaj ĉirkaŭlando

  • Muzeo pri la urbo

  • muzeo pri ŝnureg-tramo

  • insulo Alcatraz


  • [1] Unuetaĝa Usono ĉirkaŭ 31 "San Francisko"




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár