23-a de novembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 23-a de novembro estas la 327-a tago de la jaro (la 328-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 38 tagoj restas.
Je la 23-a de novembro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
176: Romia imperiestro Marko Aŭrelio venkis ĝermanojn kaj sarmatojn
955: Edwy iĝis reĝo de Anglio
1174: Saladino konkeris Damaskon kaj enkorpigis ĝin sub Ajubidoj
1248: Rekonkero: kastilia reĝo Ferdinando la 3-a liberigis Sevilon de la islama regado
1471: Niccolò Tron iĝis doĝo de Venecia Respubliko
1499: Oni pendumis flandron Perkin Warbeck, pretendanton al trono de Anglio
1644: Angla verkisto kaj poeto John Milton publikigis traktaton kontraŭ cenzuro de presataj verkoj - Areopagitica
1700: Klemento la 11-a iĝis papo
1708: Rusa Ortodoksa Eklezio anatemis hetmanon Ivan Mazepa
1733: Afrikaj sklavoj de Akwamu kaj Virgulininsuloj ribelis kontraŭ danoj - unu el la plej longaj ribeloj en Ameriko
1789: Usono: Danktago establita kiel nacia festo
1791: Malkovro de Insuloj Snares, kie vivas endemia forta pingveno
1793: Pola Sejmo de Grodno finis sian kunsidon - la lasta de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kunvokita kaj aganta sub teroro de caraj regopovoj, agnoskis interalie la duan dispartigon de Pollando
1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca-pola armeo venkis la hispanan en la batalo de Tudela (apud Zaragozo)
1831: En Sankt-Peterburgo estis inaŭgurita Rumjancev-muzeo
1852: En Anglio aperis unuaj poŝtkestoj
1863: Usona Enlanda Milito: la 3-a batalo de Chattanooga komenciĝis
1867: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Aretuzo
1889: San Francisco: oni instalis en Palais Royale Saloon la unuan diskogurdon
1890: Luksemburgo sendependiĝis (de Nederlando)
1890: Vilhelmina iĝis reĝino de Nederlando
1891: Floriano Peixoto iĝis la dua prezidento de Brazilo - Deodoro da Fonseca devigita rezigni prezidentecon
1892: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Tercidino
1897: Auguste Charlois malkovris Lotizon en la asteroida zono
1906: En Vilno aperis semajnrevuo en belorusa lingvo "Naŝa Niva" - eldonata ĝis nun en sendependa Belorusio
1911: En franca semajnrevuo L'Oeuvre oni publikigis amleterojn inter Marie Curie kaj Paul Langevin
Unua mondmilito:
1914: Sur montpasejo en Beskidoj majoro Edward Rydz-Śmigły atakis rusan taĉmenton akirante pli ol 80 militkaptitojn kun ĉevaloj
1916: Grekio deklaris militon al Germanio kaj Rumanio al kio strebis plurjara ĉefministro revanta pri Grekio de 2 kontinentoj kaj 5 maroj
1918: Armitaj fortoj de Litovio kreiĝis
1918: Dua Pola Respubliko: tagon post nomumo al ŝtatestro Józef Piłsudski dekretis 8-horan labortagon
1923: En Germanio oni malpermesis agadon de komunistaj kaj socialdemokrataj partioj
1924: "The New York Times" publikigis pruvon de Edwin Hubble, kiu konstatis, ke Andromeda Nebulozo, pli frue konsiderata parto de Lakta Vojo, estas fakte alia galaksio - unu el pluraj en la universo
1927: Forpasis Kaŝtanka, ŝatata ĉevalino de pola marŝalo Józef Piłsudski
1937: Bulgario: en altmontaro Pirin frakasis aviadilo Douglas DC-2 de Polaj Aviadilaj Linioj - pereis ĉiuj 6 personoj
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1939: Kadre de germana Intelektul-kampanjo okazis militkrimo en Łobżenica fare de kvazaŭarmea Volksdeutscher Selbstschutz konsistanta el germana malplimulto en Pollando, kiu vespere, ebria, murdis ĉiujn malliberulojn krom unu pola skulptisto - dum la unuaj 3 monatoj de germana okupado oni kruele murdis ĉi tie ĉirkaŭ 200 polojn; Varsovio: ĉefepiskopo Lade transprenis superregadon de ortodoksa eklezio en Ĝenerala Gubernio; Krakovo: Hans Frank disponis pri marko per stelo de Davido de judaj vendejoj kaj judoj ekde la 10-a vivjaro - per la stelo sur blanka rubando de la dekstra maniko; Lodzo: Mary Berg notis en sia taglibro: Germanoj malpermesis al judoj geedziĝon, sed malgraŭ tio la nombro de geedzecoj kreskas. (...) oni ne scias kiom longe hitleranoj permesos al ili vivi.
Soveta invado en Pollandon: Sovetunio transdonis al Nazia Germanio de la 24-a de oktobro ĝis la 23-a de novembro 1939 42 492 prenitajn de Ruĝa Armeo polajn soldatojn (parte de germana nacieco), kiuj loĝis sur okupataj de germanoj polaj teritorioj; Angers: la unua kunsido de Konsilio de Ministroj - generalo Władysław Sikorski en nova sidejo alvokis omaĝi ĉiujn konatajn kaj nekonatajn heroojn mortfalintaj defendante la rajton de Pollando al sendependeco
1940: El enketa malliberejo Pawiak al koncentrejo en Aŭŝvico alvenis transporto de 300 personoj, kie germanoj murdis arestitan en Varsovio kolonelon Stanisław Gieysztor, soldato de la Unua Kadra Kompanio
Nov-Jorko: "Nowy Świat" priskribis oficialan financan raporton de Amerika Ruĝa Kruco: el la tuta sumo 12 339 501 usonaj dolaroj por dek ŝtatoj tuŝitaj de la milito Anglio ricevis 7 261 000, kaj Pollando - 1 000 130 (el tio 3/4 estis donaco de la pola diasporo); en Berlino Rumanio aliĝis al la Pakto de Triopo (Germanio, Italio, Japanio)
1941: Revenĝe, pro ricevita anonima letero kun minacoj, de la 5-a ĝis 14-a horo germanoj serioze bategis ĝis sveno polojn kaj polinojn en preĝejo kaj ĉirkaŭe en Krzesiny (malgranda kvartalo de Poznan)
Internigitaj polaj oficiroj de Heinrichsbad (Svislando) okazigis en Herisau koncerton de pola muziko; en Londono Ĉefkomandanto pola armea generalo Władysław Sikorski subskribas instrukcion al brigada generalo Stefan Rowecki, pri konduto post eventuala invado de Ruĝa Armeo, kiu venis al adresato la 16-an de aprilo 1942; al taĉmentoj de Unua Pola Korpuso en Skotlando alvenas unua grupo de jugoslaviaj volontuloj
1942: Germana polico pafmortigis en Ciechanów 13 polojn kaj en Zygmuntow 11 virojn kaj en Poznan pendumis 6 polojn; holokaŭsto: en geto de Bracław (Vinica provinco, dekstraborde de Suda Bugo) germana polico pafekzekutis ĉirkaŭ 1500 judojn- Batalo ĉe Stalingrado: soveta soldataro ĉirkauigis la 6-an armeon de Friedrich Paulus kune kun 9 500 rumanoj kaj 20 300 t.n. hiwi
1943: Germana polico pafmortigis en Lublin pli ol 20 personojn, en Biała Podlaska ĉirkaŭ 20; en Miechów germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 35 judojn kaj en Wola Filipowska apud Krakovo 42 ostaĝojn el Montelupich-malliberejo; komunisto Władysław Gomułka iĝis unua sekretario de Pola Laborista Partio, anstataŭante arestitan de gestapo antaŭulon
1944: Germana polico pafmortigis 10 malliberulojn en Zebrzydowice, alveturigitajn de Krakovo, revenĝe pro mortigo de germano fare de partizanoj
- Franca armeo liberigis Strasburgon
1946: Per pripafo de Hajfongo fare de francoj komenciĝis la Unua Hindoĉina Milito
1948: Kadre de la unua israela-araba milito komenciĝis sukcesa operaco kontraŭ egipta armeo en nord-orienta parto de la dezerto Negevo
1955: Aŭstralio transprenis superregadon de Kokosinsuloj
1959: Flago de Niĝero oficialiĝis
1963: Premiero de la brita televida serio Doktoro Kiu
1966: Sur Vavelo okazis scienca konferenco dediĉita al Jarmilo de Pola Ŝtato - pli frue komunistaj regopovoj malebligis alvenon de papo Paŭlo la 6-a al eklezia celebrado sur Jasna Góra
1971: Ĉina Popola Respubliko iĝis konstanta membroŝtato de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj prenante mandaton de Tajvano
1971: Pollando: Konsilio de Ministroj voĉdone nuligis voĉdonojn de komunista Provizora Registaro de Nacia Unueco de la 26-a de septembro 1946, kiuj senigis polan civitanecon de 76 oficiroj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
1972: Lasta startoprovo de la soveta luna porta raketo N1
1974: En Vladivostok komenciĝis dutaga renkonto de gvidanto de Sovetunio Leonid Breĵnev kun usona prezidento Gerald Ford
1989: Pola Sejmo malfondis Oficejon pri Konfesioj kaj volontulan milicon - organoj de reprezalioj en Pola Popola Respubliko
1994: Barato: ne malpli ol 111 pereis piedpremitaj rezulte de paniko post atako de polico kontraŭ manifestantoj en Nagpur (Maharaŝtro)
1995: Benjamin Mkapa iĝis prezidento de Tanzanio
2000: Malkovro de la lunoj de Jupitero: Erinomo, Harpaliko, Isono, Jokasto, Kaliko, Praksidiko
2002: Tagmeze oni translokigis la pollingvan vikipedion en servilon kun nova versio de programaro (de perl al PHP).
2003: Plena suna eklipso videbla en Antarkto, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Sudameriko
2003: Revolucio de la rozoj: rezulte de amasaj protestoj malprezidentiĝis kartvela komunisto Eduard Ŝevardnadze
2006: En malsanulejo de Londono mortis venenigita de polonio 210 Aleksandr Litvinenko, estinta subkolonelo de KGB kaj FSB, kritikanto de Vladimir Putin
2008: Landlime de Kartvelio kaj Sud-Osetio nekonataj kaŭzintoj pripafis eskorton, en kiu vojaĝis prezidentoj Miĥail Saakaŝvili kaj Lech Kaczyński el Pollando
2011: Prezidento de Jemeno Ali Abdula Saleh subskribis en Riado pacinterkonsenton - negocitan de Golfa Koopera Konsilo - redonante regopovon al vicprezidento.
2014: Afganio: 61 personoj pereis kaj dekoj vundiĝis en bomba atenco de sinmortiganto dum matĉo de flugpilkado en Provinco Paktika
Naskiĝoj |
912: Oto la 1-a, reĝo de Germanio kaj imperiestro de Sankta Romia Imperio (m. 973)
1221: Alfonso la 10-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1284)
1402: Johano de Dunois, franca nobelo kaj militisto (m. 1468)
1743: Théophile Malo Corret de la Tour d'Auvergne, franca militisto, la unua grenadisto (m. 1800)
1760: François-Noël Babeuf, politika gazetisto de la franca revolucio (m. 1797)
1775: Clemens Wenzeslaus Coudray, germana arkitekto konata i.a. de Preĝejo Nia kara sinjorino kaj Preĝejo Sankta Kruco (m. 1845)
1800: Mikaelo Pogodin, rusa historiisto, verkisto, esploristo kaj profesoro, ideologo de tutslavismo (m. 1875)
1804: Franklin Pierce, prezidento de Usono kontribuinta al infrastrukturo, konata de la Traktato de Kanagaŭa (m. 1869)
1821: István Bartalus hungara muzikhistoriisto, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Societo Kisfaludy (m. 1899)
1837: Johannes Diderik van der Waals, nederlanda Nobelpremiita fizikisto, konata de la forto de Van-der-Waals (m. 1923)
1850: Carl Karlweis, aŭstra verkisto, dramisto, rakontisto (m. 1901)
1851: Farkas Szőts, hungara eklezia verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1918)
1859: Billy the Kid, fifama eksterleĝulo de Sovaĝa okcidento (m. 1881)
1875: Oszkár Vértes, hungara, rumania hungara kuracisto (m. 1933)
1876: Manuel de Falla, hispana komponisto de klasika muziko, reprezentanto de impresionisma muziko kaj novklasikismo (m. 1946)
1882: John Rabe, germana humanitara komercisto (m. 1950)
1887: Boris Karloff, angla-kanada aktoro konata kiel monstro de Frankenstein (m. 1969)
1896: Klement Gottwald, ĉeĥoslovaka prezidento 1948–1953 (m. 1953)
1898: Rodion Malinovskij, defendministro de Sovetunio, konata de la Batalo ĉe Stalingrado (m. 1967)
1899: Władysław Pobóg-Malinowski, pola oficiro kaj historiisto de la nuntempo, konata de la verko Plej nova politika historio de Pollando, kunkreinto kaj unu el ĉefredaktoroj de la pola sekcio de Radio Francio Internacia (m. 1962)
1901: Marieluise Fleisser, germana verkistino kaj dramaturgo, atakita de germanaj naziistoj (m. 1974)
1903: Ottó Nagy, hungara pastro, verkisto, lingvohistoriisto (m. 1946)
1911: János Andrássy Kurta, hungara skulptisto, pentristo, verkisto (m. 2008)
1911: István Simon, rumania hungara lokhistoriisto (m. 2006)
1918: Barna Kósa, rumania hungara agronomo, instruisto (m ?)
1920: Paul Celan, germanlingva poeto kaj tradukisto juddevena (m. 1970)
1922: Joan Fuster, katalunlingva valencia verkisto (m. 1992)
1922: Manuel Fraga Iribarne, hispana politikisto, prezidanto de Galegio (m. 2012)
1925: Bernard Golden, usona-hungara arkeologo, kies filoj estas denaskaj Esperanto-parolantoj, kunlaboranto de Monato kaj multegaj revuoj, poligloto, aŭtoro de pli ol mil esperantaj terminoj en Dictionarium museologicum, fakdelegito de UEA pri arkeologio, esperantologio kaj interlingvistiko, premiata en Belartaj Konkursoj de UEA, estrarano de CED, membro de la Akademio de Esperanto (m. 2008)
1926: Sai Baba, barata guruo konata de multaj mirakloj kaj esperanlingva libro Kaj la plej nobla estas amo, kies organizaĵo estas en 1200 aŝramoj en 126 landoj, konsiderinta sin reenkarniĝo de Sai Baba de Shirdi kaj avataro, vegetarano, filantropo, inspirfonto por Maynard Ferguson (m. 2011)
1930: Géza Fülöp, rumania hungara kemiisto, publicisto
1933: Ali Ŝariati, irana sociologo kaj islama pensisto, murdita (m. 1977)
1933: Krzysztof Penderecki, pola multflanka komponisto armendevena de moderna muziko, dirigento kaj muzika pedagogo, posedanto de honora doktoreco de pluraj universitatoj, honorigita de la Ordeno de Blanka Aglo
1937: Jenő Murádin, hungara arthistoriisto kaj redaktoro, patro de János Kristóf Murádin
1938: Herbert Achternbusch, germana reĝisoro, verkisto kaj pentristo
1943: Denis Sassou Nguesso, prezidento de Respubliko Kongo, prezidanto de Organizaĵo por Afrika Unueco, post disfalo de Orienta Bloko sub franca premo enkondukis demokration
1944: Joe Eszterhas, hungara-usona scenaristo
1953: Francis Cabrel, franca kantisto italdevena, gitaristo, komponisto kaj kantaŭtoro
1953: Waldemar Krzystek, pola filmreĝisoro kaj scenaristo konata de Eta Moskvo kaj televida serio pri Anna German
1960: Zsolt K. Lengyel, hungara historiisto
1962: Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo
1979: Kelly Brook, angla aktorino kaj fotomodelo
1983: Emma Daumas, franca kantistino
1992: Miley Cyrus, usona aktorino kaj kantistino
Mortoj |
615: Sankta Kolombano, irlanda abato, misiisto, sanktulo
955: Edred, reĝo de Anglio 946-955, filo de Eduardo la pli aĝa
1407: Ludoviko de Valois, duko de Orleano (n. 1372)
1457: Ladislao la 1-a (Bohemio), duko de Aŭstrio, reĝo de Bohemio (n. 1440)
1499: Perkin Warbeck, flandra pretendanto al la angla trono, murdita (naskiĝis ĉirkaŭ 1474)
1585: Thomas Tallis, angla komponisto, aŭtoro de moteto al komunia teksto (n. 1505)
1590: André Thevet, franca monaĥo, esploristo, kaj verkisto (n. 1502)
1616: Richard Hakluyt, angla geografo, verkisto, kleriko kaj eldonisto de vojaĝo-priskriboj kaj de la Epoko de Malkovroj (n. 1552 aŭ 1553)
1682: Claude Lorrain, franca pentristo, desegnisto kaj pejzaĝisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1600)
1683: Mihály Buzinkai, hungara verkisto, filozofo, teologo (n. 1620)
1750: Giuseppe Sammartini, itala komponisto kaj hobojisto (n. 1695)
1763: Antoine-François Prévost, franca pastro kaj verkisto, konata de la romaneto Manon Lescaut, rete legebla en esperanto (n. 1697)
1840: Louis de Bonald, franca filozofo, publicisto kaj monarkiisto (n. 1754)
1856: Joseph von Hammer-Purgstall, aŭstra orientalisto, poeto, verkisto kaj historiisto, tradukisto de Hafizo (n. 1774)
1866: Paul Gavarni, franca gravuristo kaj karikaturisto (n. 1804)
1889: Frigyes Pesty, hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1823)
1890: Vilhelmo la 3-a, reĝo de Nederlando, grandduko de Luksemburgio (n. 1817)
1894: Ignác Barna, hungara dentkuracisto kaj tradukisto de Horacio, Juvenalo, Vergilio (n. 1822)
1910: Hawley Harvey Crippen, angla-usona kuracisto kaj krimulo ekzekutita helpe de sciigo per telegrafo (n. 1862)
1927: Mikaelo Pro, meksika jezuito, martiro, beatigita (n. 1891)
1937: Jagadish Chandra Bose, barata fizikisto, fiziologo de plantoj, verkisto (n. 1858)
1942: Stanisław Zaremba, pola matematikisto, reprezentanto de Krakova Matematika Skolo, kunfondinto de Pola Matematika Societo (n. 1863)
1942: Stanisław Saks, pola matematikisto juddevena, partoprenanto de Sileziaj Ribeloj, reprezentato de Lvova Matematika Skolo, murdita (n. 1897)
1967: Otto Erich Deutsch, aŭstra muziksciencisto, muzika bibliografo (n. 1883)
1976: André Malraux, franca verkisto, orientalisto kaj politikisto, laŭreato de Premio Goncourt, rete legebla en esperanto (n. 1901)
1978: Jacques Bergier, pola-franca alkemiisto, spiono, ĵurnalisto kaj verkisto juddevena (n. 1912)
1985: Miklós Chilf, rumania hungara komponisto, muzikinstruisto (n. 1905)
1990: Roald Dahl, brita verkisto norvegdevena, aŭtoro de porinfanaj libroj, publicisto (n. 1916)
1990: Margit Szécsi, hungara poetino, grafikistino (n. 1928)
1991: Klaus Kinski, germana aktoro, reĝisoro, verkisto, patro de Nastassja Kinski (n. 1926)
2006: Aleksandr Litvinenko, subkolonelo de la rusa sekretservo KGB kaj FSB, kritikanto de Vladimir Putin, murdita (n. 1962)
2006: Philippe Noiret, franca teatra kaj kina aktoro, rolinta en filmo Reĝo Ubu (n. 1930)
2012: Larry Hagman, usona televida kaj filma aktoro (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Tago de Sankta Georgo, Patrona Sanktulo de Kartvelio
Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Klemento la 1-a, papo kaj martiro
Sankta Kolumbano de Luxeuil, abato
Mikaelo Pro, meksika jezuito, martiro
- Sankta Klemento la 1-a, papo kaj martiro
Tagoj de semajno |
La 23-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.