Znojmo (germane Znaim) estas urbo en suda Moravio, proksime de ŝtatlimo kun Aŭstrio. Ĝi havas proksimume 35 000 da loĝantoj. Tra urbo fluas rivero Dyje. La urbo estas fama pro siaj kukumoj kaj vino. En la urbo mortis imperiestro Sigismondo de Luksemburgo en 1437. La urbo fieras per sia rotondo, sur kies muroj estis pentrita (en 1132) genealogio de la reganta familio de Přemyslidoj.
Znojmo estas fama pro kultivado de kukumoj kaj vinberkulturo. En Znojmo estas ankaŭ unu bierfarejo, kiu produktas bieron Hostan[1].
Enhavo
1Blazono
2Demografio
2.1Senlaboreco
3Historio
4Monumentaĵoj
5Transporto
5.1Urba trafiko
5.2Trajna kaj ŝosea konektoj
6sportokonkursoj
7Esperanta agado
8Partneraj urboj
9Vidu ankaŭ
10Eksteraj ligiloj
11Referencoj
Blazono |
Blazono de urbo evoluis de la blazono de moraviaj margrafoj. Sur blua ŝildo en la hodiaŭa blazono estas gorĝ-blanka aglino kun ora kroneto sur kapo. Sur brusto la aglino havas bluan ŝildeton kun ora litero "Z".[2]
Demografio |
En Znojmo estas evidenta longtempa malmultiĝo de loĝantaro[3]. De 34 759 enloĝantoj loĝis en fino de jaro 2008 16 579 da viroj kaj 18 180 da virinoj[4].
Jaro
1991
2001
2007
Nombro de enloĝantoj
36 134
35 758
34 735
Senlaboreco |
Znojmo kaj ĝia disktrikto estas ekonomie malforta regiono kaj interbatiĝas kun senlaboreco, kiu en la unua kvaronjaro 2008 estis preskaŭ 10 %. Tamen eblas diri, ke de longtempa vido la senlaboreco malkreskiĝas. Tio estas ankaŭ dank al aktiveco de entreprenistoj. En la unua kvaronjaro de jaro estis 5 kandidatoj por unu pozicio[5]. Laŭ la popolnombrado en jaro 2001 3 648 da enloĝantoj vojaĝis regule en aliajn urbojn kaj vilaĝojn labori[6].
Historio |
La historio de Znojmo estas longa kaj eventoplena. Jam en la 9a jarcento fortikigita setlejo apartenis al plej gravaj lokoj de Grandmoravia imperio. En la 12a jarcento estis en ĉirkaŭaĵo de princa kastelo romana setlejo, kiu estis en jaro 1226 de Přemysl Otakar la 1-a promociita al reĝa urbo. En sekvaj jarcentoj la urbo estis en favora rilato kun ĉeĥaj reĝoj kaj ĝia signifo kreskis. Inter reĝoj, kiuj estis en bona rilato kun Znojmo, estis ankaŭ Přemysl Otakar la 2-a, kies korpo estis konservitaj dum 17 jaroj post Batalo sur Morava kampo en kripto de minorita klaŭstro[7]. Jam tiam estis Znojmo fama pro kultivado de vino kaj pli malfrue ankaŭ de kukumoj, kiuj estis importitaj en 1571 de Hungara reĝlando pere de abato Šebestián Freytag. Sed, dum la Tridekjara milito mortis kelk-mil da loĝantoj (ne nur pro la milito, sed ankaŭ pro la pestaj epidemioj). Fino de la 18a jarcento kaj komenco 19a jarcento signifis nuligadon de klostrojn kaj komencon de manufakturoj. En la fino de 19a jarcento estiĝas en urbo multe da ĉeĥaj societoj kaj progresas kultura kaj socia vivo. Inter du mondmilitoj urbo Znojmo promesplene evoluadis, sed ĝi estis finigita pro germana okupado. Post jaro 1948 evoluis daŭre industrio kaj samtempe estis konstruitaj novaj domoj en proksimaj vilaĝoj. Kelkaj de ili iĝis iompostiome partoj de Znojmo.[8]
Monumentaĵoj |
Malnova urbo kun siaj zigzagaj stratetoj, bazita je malfrue romana plano, izolita de nova urbo ĉefe per fortikaĵoj, estas protektita historia monumentrezervejo.
Turo de urbdomo
Turo de urbdomo estas ĉefa dominanto de Znojmo kaj apertenas al plej gravaj gotikaj en Ĉeĥio. La turo estis konstruita en jaroj 1445-1448. La konstruadon gvidis Mikuláš de Sedlešovice. La turo mezuras 79,5 metroj kaj havas ankaŭ panoraman ambiton, kiu estas malfermita dum tuta jaro. La turo situas en strato Obroková, kiu konektas Supran placon kaj placon de Masaryk.
Burgo de Znojmo je roka terlango super valo kun rojo kaj parko Gránice estis rekonstruita en 1710-1721 al baroka palaco. Hodiaŭ en ĝi situas muzeo.
Subterejo en Znojmo (konstruita dum la 13a ĝis 17a jarcento) estiĝis de enŝaltado de kelketaĝaj iamaj keloj de domoj de urbanoj. Subterejo estas malfermita por turistoj kaj kun sia longeco 30 kilometroj estas plej longa subterejo en Ĉeĥio.
La rotondo de sankta Kateřina
Kastela rotondo de sankta Kateřina de la 12a jarcento kun konservitaj romanaj surmuraj pentraĵoj de jaro 1134, kiuj montras gentan historion de Přemyslidoj kaj portretojn de princoj kaj reĝoj (de Přemyslidoj) kaj ankaŭ portretojn de moraviaj anapaĝaj princoj. Rotondo estas protektita kiel nacia kultura monumentaĵo.
Gotika preĝejo de sankta Nikolao konstruita je romanaj fundamentoj post jaro 1338 kun gotika dekoracio.
Preĝejo de sankta Alžběta en Viena strato, origine gotika, post jaro 1650 larĝigita kaj de tiu tempo ĝi estas baroka.
Kapelo de sankta Venceslao je Nikolaa placo estas du-etaĝa. Ĝi estis konstruita post 1521 kun supra spaco, kiu estas volbiĝita per girita vladislaŭa volbo (unika en Moravio).
Transporto |
Urba trafiko |
Urbo Znojmo havas de la unua januaro 2010 kvin tagajn busliniojn kaj du noktajn busliniojn. De la unua de julio 2010 tiuj ĉi linioj estas plene parto de Integrita trafika sistemo de la Sudmoravia regiono[9]. Nuntempe pri urba trafiko zorgas du kompanioj: Znojemská dopravní společnost PSOTA s.r.o. kaj Bítešská dopravní společnost, spol. s r.o..
Trajna kaj ŝosea konektoj |
Urbo Znojmo havas direktan trajnan konekton kun Břeclav kaj de decembro 2009 ankaŭ kun Vieno. Konekto al Vieno estas priservita de ÖBB. Lokaj trajnoj veturas ankaŭ al Okříšky aŭ iam al Jihlava. Al ĉefurbo de Moravio, Brno trajnoj veturas ankaŭ, sed ne direktaj. Loĝantoj de Znojmo, kiu veturas al Brno, plej ofte uzas ŝoseon numero 53[10] al Pohořelice, de kie jam uzas aŭtovojon numero 52 al Brno. Al Jihlava, de kie estas aŭtostrado, gvidas ŝoseo numero 38. Tiu ĉi ŝoseo numero 38 poste gvidas al limtransirejo Hatě–Kleinhaugsdorf (poste gvidas al Vieno). Ŝoseo numero 413 gvidas al Retz.
sportokonkursoj |
Ekde 2008 ĉi-jare fine de septembro okazos konkurso de drakoboatado.
Esperanta agado |
Esperanto-arbo en Znojmo
En urbo estas ZEO - arbo.
Partneraj urboj |
Nové Zámky en Slovakio
Ružinov (parto de Bratislavo) en Slovakio
Strzegom en Pollando
Povo en Italio
Villazzano en Italio
Pontassieve en Italio
Torgau en Germanio
Retz en Aŭstrio
Harderwijk en Nederlando
Vidu ankaŭ |
Subterejo en Znojmo
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retpaĝaro de la urbo Znojmo
Esperanto-klubo en Znojmo
Znojemská dopravní společnost PSOTA s.r.o. kaj Bítešská dopravní společnost, spol. s r.o. (urba trafiko)
Plano de buslinioj en Znojmo
Referencoj |
Ing. Petr Jánský. (majo 2002) Česká republika - Stručný turistický průvodce. Music Cheb. ISBN 80-85925-12-5.
Usona ponta tanko M60A1 Ponta tanko estas, simile kiel kirasita savveturilo, inter specialaj kirasitaj transportiloj. Kiel pontaj tankoj eblas konsideri ĉiujn memmovigaj rimedoj ebligantaj superi obstaklojn ĝis larĝeco 24 metroj rekte en spaco de bataloperacoj. Ties ĉefa tasko estas ebligi al la propraj taĉmentoj daŭrigi en rapida antaŭenirado sen senbezona reteniĝo. El tio pli-malpli rezultas taktikaj-teknikaj postuloj, kiujn ili devas plenumi. Precipe temas pri kapablo operacii komune kun unue-sinsekvaj taĉmentoj kaj transpontigi obstaklojn dum kelke da minutoj. This page is only for reference, If you need detailed information, please check here
Ĉi tiu artikolo temas pri mitologio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Tantalo (apartigilo) . Tantalo , laŭ Gioacchino Assereto. Laŭ la helena mitologio, Tantalo (el la greka Τάνταλος , ŝancelanta aŭ tre malfeliĉa ) estis filo de Zeŭso kaj la oceanidino Pluto, laŭ la plej divastigata versio. Li estis reĝo de Frigio [1] aŭ de la monto Sipilo, en Lidio (Malgrandazio) [2] kaj post sia morto li suferis eternan torturadon ĉe la Tartaro, la plej profunda parto de Hadeso, rezervita por la plej perversaj homoj. Tamen, kelkaj rakontoj asertas ke li estis reĝo de Argo aŭ de Korinto [3] , aŭ ke li migris norden el la monto Sipilo por akiri la tronon de Paflagonio, el kie Ilo forpelis lin pro tio, ke Tantalo forkaptis kaj seksperfortis lian fraton Ganimedon [4] , kaj tiel ofendis la diojn. Verŝajne li ankaŭ regis urbon en okcidenta Anatolio, kiun oni nomis Tantalis [5] pro li, aŭ Sipilo , pro la monto sur kies flanko ankoraŭ staras ĝiaj ruinaĵoj [6] . Laŭ la geografiisto Strabo,...
Erzsébet Schaár Memportreto de Erzsébet Schaár en Pécs Personaj informoj Naskiĝo 27-an de julio 1908 ( 1908-07-27 ) en Budafok Morto 29-an de aŭgusto 1975 ( 1975-08-29 ) (67-jara) en Budapeŝto Ŝtataneco Hungario Profesio skulptisto Familianoj Edz(in)o Tibor Vilt v • d • r Erzsébet Schaár [erĵEbet ŝAr], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schaár Erzsébet estis hungara skulptisto. Ŝia edzo estis Tibor Vilt. Déryné Széppataki Róza en Miskolc fare de Erzsébet Schaár Erzsébet Schaár [1] naskiĝis la 27-an de julio 1908 en Budafok, ŝi mortis la 29-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj solaj ekspozicioj 3 Elektitaj kolektivaj ekspozicioj 4 Elektitaj skulptaĵoj 5 Elektitaj disĉiploj 6 Fontoj 7 Referencoj Biografio | Erzsébet Schaár studis en Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Belarta Altlernejo (1924-1926). Ŝia ĉefinstruisto estis Zsig...