Charlie Parker
Charlie Parker | |
---|---|
Charlie Parker, kun Tommy Potter, Miles Davis, kaj Max Roach | |
Bazaj informoj | |
Alie nomata | Bird, Yardbird, Zoizeau (en Francio) |
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1920 (1920-08-29) en Kansasurbo (Kansaso) |
Morto | 12-an de marto 1955 (1955-03-12) (34-jara) en Novjorko |
Edz(in)o | Chan Parker |
Ĝenroj | Ĵazo, Bebopo |
Profesio | saksofonisto, komponisto |
Instrumentoj | saksofono |
Aktivaj jaroj | 1937 - 1955 |
Eldoninto | Savoy, Dial, Verve |
Retejo | www.charlieparker |
Signifa instrumento | |
Buescher, Conn, King kaj Grafton-saksofono aldosaksofono | |
PARKER Charles Christopher Charlie "Bird" aŭ "Yardbird" [parker ĉarl' kristofer ĉarli "berd" "jarberd"]
(Kansas City (Kansaso) 1920-08-29, Nov-Jorko 1955-03-12).
Parker pasigis sian junaĝon en Kansas City (Misurio)
– alia urbo ol lia samnoma naskiĝloko.
Frue li pasiiĝis pri ĵazo. Dek-sep-jara li ludis en la orkestro de Jay McShann [ĵej makŝan], kun kiu li registris siajn unuajn solojn dum 1941. La saman jaron li estis en Nov-Jorko, kie li renkontis, dum jazimprovizadoj, Thelonious Monk [selonius monk] (pianisto) kaj Kenny Clarke [keni klark] (drumisto). Dum 1943, li muzikis kun Dizzy Gillespie [didzi gilespi] (trumpetisto) en la orkestroj de Earl Hines [erl ijns] kaj de Billy Eckstine [bili ekstin]. Tiuj kvar geniaj muzikistoj (Parker, Gillespie, Monk kaj Clarke) kreis novan ĵazstilon: la bopon.
Kun Dizzy, li formis jazkvinteton (1944-1945). Pro deprimo, oni enhospitaligis Parker en Camarillo-n [kamarijo]. Resanigita, li formis, dum 1947, jazkvinteton kun Duke Jordan [duk ĵordan] (p), Tommy Porter [tomi porter] (b), Max Roach [maks roĉ] (dm) kaj Miles Davis [mijls devis] (tp). Poste, lia kariero estis fuŝata pro alkoholo kaj tokso.
Charlie Parker estis pioniro kaj grava solisto de la bopo, revolucio kiu transformis la ĵazon ekde 1945. La dura sonkoloro sen vibrato, granda libereco pri la ritmo, granda lertmoveco kaj aŭdacaj harmonioj sen forgesi la bluson, faris Bird-n tute aparta muzikisto, precipe en la kvardekaj jaroj.
Jen kelkaj el liaj ĉefverkoj: Scrapple From The Apple, Parker's Mood, Billie's Bounce, Now's The Time, Relaxing At The Camarillo, Ornithology…
Lia vivo inspiris Clint Eastwood [klint istud] por lia filmo "Bird" en 1988.