Stará Ľubovňa, hungare Ólubló, germane Altlublau, pole Stara Lubowla estas urbo en Slovakio.
Ĉefstrato de Stará Ľubovňa
Burgo Stará Ľubovňa
Enhavo
1Situo
2Historio
3Vidindaĵoj
4Ĝemelurboj
Situo |
Stará Ľubovňa situas en valo laŭ Poprad.
Historio |
La urbo estis daŭre loĝata ekde la neolitiko. La fortikaĵo konstruiĝis en la 14-a jarcento, kiun fideluloj de Karolo la 1-a okupis en 1311 de Mateo Csák. La komunumo ricevis rangon libera reĝa urbo en 1364. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):
Duránd
Felka
Gnézda
Igló
Leibic
Ólubló
Mateóc
Ménhárd
Nagyőr
Podolin
Poprád
Ruszkin
Szepesbéla
Szepesolaszi
Szepesszombat
Szepesváralja
Tvarožná
Veľká
Hniezdne
Spišská Nová Ves
Ľubica
Stará Ľubovňa
Matejovce
Vrbov
Strážky
Podolínec
Poprad
Ruskinovce
Spišská Belá
Spišské Vlachy
Spišská Sobota
Spišské Podhradie
Dum la pola erao tiu urbo estis administra centro de la deksesopoj.
Okazis prospero de komercado kaj metioj. En 1433 la husanoj okupis la urbon. La fortikaĵo bruliĝis en 1553 sed poste rekonstruiĝis. Tie gardis la polan kronadan juvelaron inter 1655-1661. En 1710 pesto okazis, al la neloĝataj partoj slovakoj alvenis. Moric Benjovski estis malliberulo en 1768 en la fortikaĵo. Post 1772 la urbo perdis specialajn privilegiojn.
En 1910 loĝis en la urbo 1841 da homoj (1359 slovakoj, 261 germanoj kaj 189 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Szepes (reĝa departemento), kie estis distriktejo, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1944 la urbo kaj la fortikaĵo iĝis ruina, tiam forlasis la fortikaĵon la lasta bienulo pola grafo Johano Zamoyvsky. Ekde 1968 la urbo denove iĝis distriktejo. En 2002 loĝis tie 16 200 da homoj, preskaŭ senescepte slovakoj.
Vidindaĵoj |
Skanzeno sub burgo en Stará Ľubovňa
fortikaĵo sur montopinto 200 m-jn alta
gotika preĝejo, baldaŭ barokiĝis
preĝejo omaĝe la Sankta Nikolao el 1280, en la 17-a j.c. barokiĝis
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton . Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Aikido Japana Nomo: Kanji 合気道 Hiragana あいきどう Spiradaj ekzercoj Aikido , aŭ Ajkido , estas moderna japana luktarto (Shin Budo) kompilita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. La filozofio de aikido devenis ĉefe de la religio Oomoto pro la kontaktoj inter O´Sensei ("granda majstro", esprimo uzata de la aikidistoj por nomi Ueshiba Morihei) kaj Deguchi Onisaburo Sensei el Oomoto. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, KI, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon. La nepo de la kreinto, Ueshiba Moriteru, nun estas "Doshu", tiu kiu montras la vojon. Enhavo 1 Aikido - Oomoto - Esperanto...
Ponto de Mostar Tivadar Csontváry Kosztka [tivadar ĉontvAri kostka], hungare Csontváry Kosztka Tivadar estis indivudueca hungara pentristo kaj apotekisto. En la hungara medio sufiĉas Csontváry. Memportreto de Csontváry Ruinoj de greka teatro en Taormina Pilgrimado al cedroj Soleca cedro Skulptaĵo pri Csontváry Enhavo 1 Vivo 2 Verkaro 3 Postvivo 4 Figuro de Csontváry en artoj 4.1 Filmoj 4.2 Romano 4.3 Dramo 4.4 Esperanto Vivo | Csontváry naskiĝis en Kisszeben en la 5-an de julio 1853 (kiel Kosztka Mihály Tivadar ), li mortis en Budapeŝto, en la 20-a de junio 1919. Lia patro Kosztka László estis apotekisto, tiun profesion praktikadis ankaŭ Tivadar. En 1880 antaŭ la apoteko li desegnis sur apoteka papereto ĉaron kun bovoj. Tiun ekvidis la ĉefapotekisto kaj ekkriis: „Ja vi naskiĝis pentristo!”. Tiam Csontváry aŭdis ankaŭ dian voĉon: „Vi estos la plej granda sunovoja pentristo de la mondo, pli granda, ol Raf...
Situo de la centro de Essen Centro formas kune kun la Okcidenta Kvartalo, la Norda Kvartalo, la Suda Kvartalo, la Orienta Kvartalo kaj la Sudorienta Kvartalo la „urbomezon“ de Essen. La interno de la urbocentro estas la laŭ areo plej malgranda urboparto de Essen. Enhavo 1 Karaktero kaj historio de la urbocentro 1.1 Bankokvartalo 1.2 La iama teksistokvartalo 2 Blazono 3 Referencoj Karaktero kaj historio de la urbocentro | Rigardo sur la urbocentron ekde sudo – klare videblaj punktoj: en la malfono la ĉefa stacidomo, dekstre malantaŭe Haus der Technik , maldekstre apude Hotelo Handelshof, malantaŭe kun verda tegmento la katedralo, dekstre de tio la vendejaro Rathaus Galerie kun la malhela tura urbodomo; maldekstre malantaŭ la ĉefa stacidomo ĉefpoŝtejo, malantaŭe la Deutschlandhaus Ĉe la strato Kettwiger Straße , ĉe Burg-Placo kun la katedralo troviĝas la ĝermo de la urbo. La preĝejo estis tiu de la Abatinujo Essen, kiun fondis proksimume...