Wayne Shorter






Wayne Shorter


Wayne Shorter (n. 25-an de aŭgusto 1933 en Newark, Nov-Ĵerzejo) estas usona ĵaz-saksofonisto kaj -komponisto.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Privata vivo


  • 3 Diskografio (selekto)


    • 3.1 Soloregistraĵoj


    • 3.2 Kiel gastmuzikisto




  • 4 Literaturo


    • 4.1 Leksikonaj notoj


    • 4.2 Pluaj fontoj




  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Biografio |


Shorter ludis komence por Horace Silver kaj Maynard Ferguson, antaŭ ol li aliĝis ekde 1959 en Jazz Messengers de Art Blakey. Li fariĝis ties muzika direkstisto, antaŭ ol Miles Davis fordungis lin en 1964 laŭ rekomendo de John Coltrane. Shorter publikigis tamen ankaŭ plej ofte laŭdegatajn diskojn propranome, ekz. en 1964 Night Dreamer kiel sian unuan diskon por Blue Note. Ekde 1964 ĝis 1969 li estis - krom Herbie Hancock, Ron Carter kaj Tony Williams - membro de la dua „klasika“ kvinopo de Miles Davis, por kiu li verkis multajn komponaĵojn, kiuj klasikiĝis, inter ili la pecoj „Footprints“ kaj „Nefertiti“. Shorter estis la „logika“ posteulo de John Coltrane en la grupo de Davis, ankoraŭ fondita per tio, ke li je Blue Note tiutempe propranome surdiskigis kvarope kun la kunuloj de Coltrane, McCoy Tyner und Elvin Jones (Juju).




Wayne Shorter kun Weather Report (1981)


En la jaro 1970 li fondis kune kun muzikklavaristo Joe Zawinul kaj basisto Miroslav Vitouš la mitan ĵazrokan bandon Weather Report, en kuiu poste ankaŭ aniĝis Jaco Pastorius kaj Peter Erskine. En la frua epoko je Weather Report Shorter ankaŭ plejparte ŝanĝis la tenorsaksofonon, kiun li nure ludis ĝis 1968, kontraŭ sopransaksofono kaj blovoŝanĝilo. Paralele li ludis ekde 1976 ankaŭ denove akustikan ĵazon kun la bando V.S.O.P..




Ekde da malfondado de Weather Report (laŭ opinio de Joachim-Ernst Berendt „la plej sukcesa el ĉiuj ĵazrokaj bandoj“) Shorter aktivis soloiste. Li akompanis Carlos Santana kaj Rolling Stones je koncertvojaĝoj kaj ludis sur kelkaj diskoj de Joni Mitchell kaj kun Steely Dan. Ekde kelkaj jaroj li estras laŭdegatan kvaropon kun pianisto Danilo Pérez, basisto John Patitucci kaj frapinstrumentisto Brian Blade (CDs: Footprints Live kaj Beyond the Sound Barrier).


En 2003 kaj 2005 li ricevis por la diskoj Alegría kaj Beyond the Sound Barrier pokaze Grammy-on en la kategorio Plej bona ĵaza instrumenta disko.



Privata vivo |


En 1985 la filino de Shorter, Iska Maria, (* 1971) mortis post epilepsia atako.[1]
En 1996 la edzino de Shorter, Ana Maria (* 1947) kaj sia nevino Dalila Lucien, 17-jara filino de kantisto Jon Lucien, perdis siajn vivojn pro frakasiĝo de la flugmaŝino TWA-800 antaŭ Long Island.


En 1999 Shorter je tria geedzeco edzinigis la brazilan kantistinon Carolina Dos Santos, intima amikino de lia mortinta edzino . Shorter estas budhisto kaj ano de Soka Gakkai.



Diskografio (selekto) |



Soloregistraĵoj |




  • 1959: Introducing Wayne Shorter (Vee Jay)

  • 1962: Second Genesis (Vee Jay)

  • 1962: Wayning Moments (Vee Jay)

  • 1964: Night Dreamer (Blue Note)

  • 1964: JuJu (Blue Note)

  • 1965: Speak No Evil (Blue Note)

  • 1965: The Soothsayer (Blue Note, ed. 1979)

  • 1965: The All Seeing Eye (Blue Note)

  • 1965: Et Cetera (Blue Note, ed. 1980)

  • 1966: Adam's Apple (Blue Note)

  • 1967: Schizophrenia (Blue Note)

  • 1969: Super Nova (Blue Note)

  • 1970: Moto Grosso Feio (Blue Note)

  • 1970: Odyssey of Iska (Blue Note)

  • 1974: Native Dancer (Columbia)

  • 1985: Atlantis (Columbia)

  • 1987: Phantom Navigator

  • 1988: Joy Rider

  • 1995: High Life (Verve)

  • 1997: 1 + 1 (kun Herbie Hancock) (Verve)

  • 2002: Footprints Live! (Verve)

  • 2003: Alegría

  • 2005: Beyond the Sound Barrier




Kiel gastmuzikisto |



  • 1960: Art Blakey & The Jazz Messengers: Like Someone in Love

  • 1960: Art Blakey & The Jazz Messengers: A Night in Tunisia

  • 1963: Freddie Hubbard: The Body And The Soul (Impulse)

  • 1963: Gil Evans: The Individualism of Gil Evans (Verve Records)

  • 1964: Art Blakey & The Jazz Messengers: Free for All

  • 1964: Miles Davis: Miles In Berlin

  • 1965: Miles Davis Quintett: E.S.P.

  • 1965: Miles Davis Quintett: Live at the Plugged Nickel 1965

  • 1966: Miles Davis Quintett: Miles Smiles

  • 1967: Miles Davis Quintett: Sorcerer

  • 1967: Miles Davis Quintett: Nefertiti

  • 1968: Miles Davis Quintett: Miles in the Sky

  • 1968: Miles Davis Quintett: Filles de Kilimanjaro

  • 1968: Miles Davis: In a Silent Way

  • 1969: Miles Davis: Bitches Brew; Big Fun

  • 1992: Herbie Hancock, Wayne Shorter, Ron Carter, Tony Williams, Wallace Roney: A Tribute to Miles



Literaturo |



  • Michelle Mercer Footprints: The Life and Work of Wayne Shorter London: Penguin/Putnam 978-1585424689

  • Interview mit Wayne Shorter in Christian Broecking: Respekt, Verbrecher, Berlin 2004, ISBN 978-3935843386

  • Neues Interview mit Wayne Shorter in: Christian Broecking. (2010) Herbie Hancock - Interviews. Creative People Books. ISBN 978-3-938763-12-4.



Leksikonaj notoj |



  • Ian Carr u.a. Jazz Rough Guide Metzler, Stuttgart 1999; ISBN 3-476-01584-X

  • Leonard Feather, Ira Gitler: The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford University Press, Oxford usw. 1999; ISBN 978-0-19-532000-8

  • Wolf Kampmann, Reclams Jazzlexikon. Stuttgart, Reclam, 2003; ISBN 978-3150105283

  • Martin Kunzler, Jazz-Lexikon Bd. 2. Reinbek 2002; ISBN 3-499-16513-9



Pluaj fontoj |



  • Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD London: Penguin, 2002 (6-a eldono)

  • Bielefelder Katalog Jazz, 2001



Referencoj |




  1. http://www.people.com/people/archive/article/0,,20122768,00.html



Eksteraj ligiloj |




  • Wayne Shorter en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Wayne Shorter en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Eseo: "The Music of Wayne Shorter"

  • Detala diskografio de Wayne Shorter


  • „Wayne Shorter: 'Happening,' and Meandering, a Burst at a Time“, New York Times, 24-an de decembro 2004






Portala ikono Portalo pri Muziko













WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Wayne Shorter » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3545327 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár