11-a de oktobro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 11-a de oktobro estas la 284-a tago de la jaro (la 285-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 81 tagoj restas.
Je la 11-a de oktobro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
1138: Tertremo de Alepo: ĉirkaŭ 230 mil personoj pereis en Alepo
1365: Konkero de Aleksandrio, fare de krucmilitistoj sub gvido de kipra reĝo kontraŭ mamelukoj, kiu okazigis masakron de miloj da defendantoj kaj forkaptis 5 mil militkaptitojn
1492: Misteran brilon de la maro, registritan en la loglibro de Kristoforo Kolumbo, oni vidis antaŭ atingo de insulo Guanahani
1531: 2-a Milito de Kappel: venko de katolikaj svisoj kontraŭ la protestantaj
1576: Okdekjara Milito: venko de nederlanda ŝiparo super la hispana en batalo de golfo Zuiderzee
1634: De 8 ĝis 15 mil personoj pereis sur marbordoj de Germanio kaj Danio en inundo kaŭzita de tempesto sur Norda Maro
1675: Retiriĝo de turka armeo malantaŭ Dnestro finis sieĝon de Trembowla (Ternopila provinco) dum pola-turka milito (1672-76)
1727: Georgo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Britio
1795: Oni enkondukis novan administran disdividon de Parizo en 12 kvartalojn
1830: En Varsovio okazis adiaŭa koncerto de Frederiko Ŝopeno, kiu novembre forlasis Pollandon por ĉiam
1832: Napoleona marŝalo Soult iĝis ĉefministro de francio
1835: En Rusa Imperio oni enkondukis novan sistemon de mezurunuoj
1864: Kampinagrando iĝis urbo de Brazilo
1870: Francia-Prusia Milito: kapitulaco de Orléans
1885: Franca astronomo Henri Joseph Anastase Perrotin malkovris asteroidon Clementina
1891: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Katharina
1901: Itala astronomo Luigi Carnera malkovris asteroidon Merxia
1906: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidojn: Ginevra, Pia kaj Roswitha
1912: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Benda
1912: Unua Balkana milito: greka armeo liberigis Kozanon
Unua mondmilito:
1917: Germana mar-tera operaco al la okcidentestona insularo (Saaremaa, Hiiumaa, Vormsi kaj aliaj insuloj) komenciĝis, tiutempe apartenantaj al Rusa Imperio
1918: Polaj organizaĵoj agantaj en Germanio eldonis komunan komunikon malkaŝe postulante sendependecon de Pollando
1919: Pollando: Józef Piłsudski solene malfermis Universitaton Vilno, fermitan de rusaj regopovoj en 1832
1922: Subskribo de armistico dum Greka-turka milito (1919-1922)
1925: Rusa astronomo Sergej Beljavskij malkovris asteroidon Ljubo
1929: De Belgio al Pollando oni venigis postrestaĵojn de historiisto Joachim Lelewel
1931: Rusa astronomo Grigorij Neujmin malkovris asteroidon Hiperboreio
1938: Centra registaro de Ĉeĥoslovakio aprobis la registaron de Karpata Ukrainio
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1939: Soveta invado en Pollandon: en Vilno NKVD arestis subkolonelon inĝenieron Wacław Głazek, kiu malaperis senspure; NKVD ordonis pretigi listojn de poloj malamikaj al Sovetunio sur enkorpigitaj polaj teritorioj
1939: Germana okupado de Pollando: germana polico pafekzekutis ĉ. 80 personojn en Tomaszów Mazowiecki revenĝe pro tranĉo de subtera kablo; en Ĝenerala Gubernio komencis aperi, komence en Lodzo, inform-propaganda figazeto por poloj eldonata de germanaj regopovoj en eldonkvanto de 150 mil ekzempleroj labortage kaj 300 mil semajnfine sub titolo Nova Varsovia Kuriero; en apudkrakova fortikaĵo Krzesławice okazis la unua amasa ekzekuto kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado - dum ne malpli ol 12 amasaj ekzekutoj oni masakris ĉi tie 440 polojn, i.a. intelektulojn; usona prezidento Franklin D. Roosevelt ricevis leteron de Albert Einstein invitanta Usonon por disvolvi la atombombon
Hitler ordonis setligi germanojn el Rigo kaj Dorpat en Gdynia kaj Poznań por krei germanan plimulton; en Hungario troviĝis ĉi tage 40 382 polaj soldatoj, en tio 5400 oficiroj; en Parizo kreiĝis pola gvidantaro de Milita Ŝiparo - fine de decembro translokigita al Londono
1940: Germanaj regopovoj komencis en Varsovio eldonon de propaganda gazeto por poloj "Nowy Kurier Warszawski"; en Varsovio aperis unua aldono al konspira gazeteto Źródło (Fonto) - Pollando;
Moskvo: TASS oficiale neis onidirojn pri tio, ke la soveta registaro turnis sin al Germanio pri redono de Ĝenerala Gubernio al Rusio - laŭ "Nowy Świat", la 12-an de oktobro)
1941: Germanaj regopovoj konstatis, ke en ĜG troviĝas granda kvanto de falsigita mono; en la gubernio estis ĉi tage 11 militkaptitejoj por sovetaj civitanoj, kie restis 25 mil personoj
1942: Holokaŭsto: ĝendarmoj pafmortigis en Lubartów sur juda tombejo de 300-500 judojn de diversaj regionoj de Pollando, kaj de la geto germanoj forveturigis al ekstermejoj en Bełżec, Sobibór kaj Majdanek ĉ. 3 mil judojn; germana polico pafmortigis aŭ vivbruligis en Krynki (proksime al Opatów) 22 personojn
1943: En koncentrejo Auŝvico SS-ano Wilhelm Clausen persone pafekzekutis 54 eminentajn malliberigitojn de pola nacieco, suspektitaj pri aparteno al la koncentreja rezisto-movado, interalie 3 subkolonelojn, majoron kaj kapitanon; germanaj policoj pafmortigis en Woronicze kaj Łaźnie (ambaŭ apud Supraśl) 65 kaj 56 personojn pro kunlaboro kun sovetaj partizanoj kaj en Legionowo 8
1944: Sovetunio aneksis azian Popolan Respublikon de Tannu-Tuva; Hitler ordonis ke detruante Varsovion oni devas forigi krudajn materialojn, teksaĵojn kaj meblojn
1949: Wilhelm Pieck iĝis la unua prezidento de Germana Demokratia Respubliko
1951: Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo komencis pridemandadon de atestantoj - post naŭ monatoj en la raporto konstatis respondecon de Sovetunio pri murdo de pluraj miloj da polaj oficiroj
1954: Việt Minh transprenis kontrolon super Nord-Vjetnamio
1962: Papo Johano la 23-a malfermis Duan Vatikanan Koncilion - kadre de ĝi oni reformis la romkatolikan eklezion interalie per dialogo kun aliaj religioj kaj konfesioj, amkaŭ ŝanĝante liturgion
1968: Kosmoesploro: NASA lanĉis Apollo 7 kun homa skipo
1971: En tera atmosfero bruliĝis la unua kosmostacio Salut 1
1975: Premiero de la usona televidseria komedio Sabata Nokta Vivo
1975: Arkansaso: nupto de Bill Clinton kun Hillary Rodham Clinton
1982: Oni surfacigis en markolo apud la insulo Isle of Wight la vrakon de Mary Rose, admiralŝipo de la milita ŝiparo de Henriko la 8-a
1986: En Rejkjaviko renkontiĝis Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov
1988: Unua "Tago de elŝrankiĝo" okazis en Usono
1988: En plimulto de polaj altlernejoj okazis studentaj manifestacioj kun postulo de releĝigo de Sendependa Asocio de Studentoj – eksterleĝigita post enkonduko de la milita stato en Pollando
1988: Strasburgo: papo Johano Paŭlo la 2-a ekparolis en Eŭropa Parlamento
1998: Papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis germanan filozofinon Edith Stein
2004: Kameruno: Paul Biya refoje gajnis prezidentan balotadon
2008: En tertremo en Ĉeĉenio 13 personoj pereis kaj 116 vundiĝis - ĝin sekvis posttertremo
2014: Charles Michel iĝis ĉefministro de Belgio
2015: Aleksandro Lukaŝenko la 5-an fojon gajnis prezidentan baloton en Belorusio
Naskiĝoj |
1616: Andreas Gryphius, germana poeto kaj verkisto de barok-epoko (m. 1664)
1629: Armand de Bourbon-Conti, franca princo, partopreninta Frondon (m. 1666)
1671: Frederiko la 4-a, reĝo de Danio-Norvegio el Oldenburga dinastio (m. 1730)
1672: Filip Orlik, kozako ĉeĥdevena, militisto kaj diplomato (m. 1742)
1734: Friedrich Eberhard von Rochow, germana pedagogo
1738: Arthur Phillip, brita admiralo, guberniestro de Novsudkimrio (m. 1814)
1755: Fausto Elhuyar, hispana kemiisto, kunmalkovrinto de volframo (m. 1833)
1758: Heinrich Olbers, germana astronomo priskribinta astronomian paradokson, malkovrinto de asteroidoj Pallas kaj Vesta (la 2-a kaj 4-a el malkovritaj) (m.1840)
1775: William Smith, angla navigisto, malkovrinto de Sudaj Ŝetlandaj Insuloj (m. 1847)
1788: Simon Sechter, aŭstra muzikteoriisto, muzikpedagogo, orgenisto, dirigento kaj komponisto (m. 1867)
1816: Pedro de Madrazo y Kuntz, hispana pentristo kaj verkisto, kritikisto pri arto (m. 1989)
1818: Emilie d'Oultremont, belga monaĥino, katolika beatulino (m. 1878)
1825: Conrad Ferdinand Meyer, svisa verkisto, kune kun Gottfried Keller kaj Jeremias Gotthelf la plej grava svisa germanlingva aŭtoro (m. 1898)
1849: William Knox D'Arcy, brita entreprenisto kaj investinto pri nafto (m. 1917)
1872: Emily Davison, brita virinbalotrajtistino (m. 1913)
1876: Miklós Havas, hungara muzikkritikisto, dramisto (m. 1944)
1876: Gertrud von Le Fort, germana katolika verkistino, ofte pri religi-historiaj temoj (m. 1971)
1884: Friedrich Bergius, germana Nobelpremiita kemiisto kune kun Carl Bosch (m. 1949)
1884: Eleanor Roosevelt, usona agantino por homrajtoj, unua damo de Usono (m. 1962)
1885: François Mauriac, franca Nobelpremiita verkisto, katoliko, kunlaboranto de Le Figaro (m. 1970)
1889: Nikolaj Borisov, soveta kaj rusa verkisto konata de filmromano Ukrazio kaj teksto por la opero Ferenĝi, futurisma esperanlingva verkisto, aŭtoro de Intima parolad' kaj La hundo de Lia Majesteco, ĉefiniciatinto de Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj, ekzekutita dum granda teroro (m. 1937)
1894: Yui Chunoshin, japana radio-inĝeniero, membro de Japana Esperanto-Instituto, aganto de kontraŭatomenergia movado esperantiginta la libron pri hibakuŝoj Viktimoj de la atombombo, kaj aliĝinta al paca movado koncerne Vjetnaman militon, sinbruliginto (m. 1967)
1901: János Józsa, rumania hungara lingvisto kaj tradukisto, patro de Mária Szilágyi Józsa (m. 1973)
1903: Kazimierz Kordylewski, pola astronomo, malkovrinto de la lunoj de Kordylewski, kreinto de grafika metodo difini momenton de minimuma lumeco de variantaj steloj, patro de Leszek Kordylewski (m. 1981)
1906: Izolda Erdély, rumania hungara aŭtorino pri muziko (m. ?)
1906: Dezső Schön, rumania hungara-israela redaktoro, verkisto (m. ?)
1911: István Korda, hungara poeto, verkisto kaj tradukisto (m. 1984)
1916: Antoni Heda, pola komandanto de partizanaj taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo, konata de la frakaso de komunista malliberejo kaj liberigo de kelkcent soldatoj (kune kun mutobskuruloj), kontraŭkomunisto (m. 2008)
1918: Irén Józsa Nemes, rumania hungara pentristino, membrino de Gildo Miklós Barabás (m. 2003)
1919: Art Blakey, usona ĵaz-frapinstrumentisto (m. 1990)
1926: Thich Nhat Hanh, vjetnama budhisma monaĥo, majstro de zeno, kreinta la terminon engaĝita budhismo
1929: Liselotte Pulver, svisa aktorino kaj filma stelulino de germana kinematografio
1932: Richard Lugner, aŭstra entreprenisto kaj politikisto, vienano
1942: Amitabh Bachchan, barata aktoro kaj stelulo de la barata kinematografio
1943: Enikő Simó, rumania hungara scenejdekoraciistino, tekstilartistino
1949: Barbara Fedyszak-Radziejowska, pola sociologino kaj etnografino, konsilistino de Instituto pri Nacia Memoro kaj prezidento Andrzej Duda
1950: József Váradi, rumania hungara matematikisto kaj pedagogo
1951: Jean-Jacques Goldman, franca kantaŭtoro kaj komponisto
1961: Amr Diab, egipta kantisto kaj komponisto
1962: Andrzej Błasik, pola militisto, armea generalo, ĉefkomandanto de la Pola Aer-Armeo, pereinta en akcidento/atenco dum flugo al la celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin (m. 2010)
1970: Magor Plugor, rumania hungara, hungara poeto
1972: Claudia Black, aŭstralia aktorino, aŭtorino de sonlibroj
1973: Kaneshiro Takeshi, japana-tajvana aktoro
1983: Ruslan Ponomarjov, ukraina ŝakisto, grandmajstro
Mortoj |
1159: Vilhelmo la 1-a, grafo de Bulonjo, filo se Stefano (Anglio) (naskiĝis ĉirkaŭ 1137)
1303: Bonifaco la 8-a, papo, konfliktita kun la reĝo de Francio Filipo la 4-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1235)
1347: Ludoviko la 4-a, unua germana reĝo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio el dinastio Vitelsbaĥoj (n. 1282)
1424: Jan Žižka, ĉeĥa militisto kaj armeestro, komandanto de taboritoj, partopreninto de la batalo de Grunwald (naskiĝis ĉirkaŭ 1360)
1493: Leonor de Aragono, dukino de Ferrara, Modeno kaj Reggio (n. 1450)
1531: Zvinglo, svisa sacerdoto kaj unu de la fondintoj de protestantismo (n. 1484)
1542: Thomas Wyatt, angla poeto, kortegano kaj diplomato (n. 1503)
1648: György Rákóczi la 1-a, princo de Transilvanio, la plej riĉa protestanta magnato de Supra Hungarujo (n. 1593)
1670: Louis Le Vau, franca arkitekto, konstruisto de la kastelo de Versailles (n. 1612)
1708: Ehrenfried Walther von Tschirnhaus, germana sciencisto, inventinto de eŭropa porcelano (n. 1651)
1779: Kazimierz Pułaski, komandanto kaj marŝalo de la unua pola insurekcio kontraŭ la Rusia Imperio, heroo de la Usona Milito de Sendependeco, patro de la usona kavalerio (n. 1745)
1889: James Prescott Joule, angla fizikisto konata pro la Ĵula leĝo (n. 1818)
1896: Anton Bruckner, aŭstra komponisto kaj orgenisto (n. 1824)
1897: Ignác Helfy, hungara ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1830
1910: Heinrich Caro, germana kemiisto sintezinta indigon, izolinta perokso-unusulfatan acidon kaj patentinta alizarinon (n. 1834)
1916: Otto, reĝo de Bavario el dinastio Vitelsbaĥoj (n. 1848)
1938: Márton Fehér, hungara, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1878)
1940: Vito Volterra, itala matematikisto kaj fizikisto, kontribuanta al matematika biologio, konata de la ekvacio de Lotka-Volterra (n. 1860)
1948: László Boros, hungara ĵurnalisto, verkisto, kunlaboranto de semajngazeto "Enyedi Hírlap" (n. 1892)
1958: Maurice de Vlaminck, franca faŭvisma pentristo (n. 1876)
1961: Chico Marx, usona komika aktoro juddevena (n. 1887)
1963: Édith Piaf, franca kantistino kaj aktorino, kunlaboranta kun la franca rezistado (n. 1915)
1963: Jean Cocteau, franca artisto kaj reĝisoro surscenigata en esperanto de Jana Flego, Solen' kaj Jadwiga Gibczyńska (n. 1889)
1965: Dorothea Lange, usona dokumentarfotistino (n. 1895)
1969: Kazimierz Sosnkowski, pola generalo, politikisto, aktivulo por sendependeco, ĉefkomandanto de la Asocio de Armita Batalado, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, (n. 1885)
1980: László Földes, hungara etnografo kaj redaktoro (n. 1934)
1981: Dezső Jász, hungara redaktoro, verkisto kaj milithistoriisto publikiginta en la germana, franca kaj hispana lingvoj (n. 1897)
1986: Georges Dumézil, franca filologo, kompara lingvosciencisto, mitografo, aŭtoro de hipotezo pri tri sociaj klasoj (klerikoj, batalistoj kaj produktistoj) kaj iliaj funkcioj (n. 1898)
1996: Stanisław Tołpa, pola profesoro pri botaniko, spertulo pri torfo kaj torfejoj, inventinto de torfaĵo kontraŭ kancero (n. 1901)
1996: Renato Russo, brazila muzikisto kaj kantisto (n. 1960)
2000: Mihály Szegedi, hungara esperantisto, delegito de UEA pri fervoja terminaro (n. 1925)
2000: Donald Dewar, ĉefministro de Skotlando (n. 1937)
2006: Tibor Dáné, rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1923)
2007: Sri Chinmoy, bengala filozofo kaj artisto, religia gvidanto, instruisto de jogo kaj meditado (n. 1931)
2008: Neal Hefti, usona ĵazmuzikisto, trumpetisto, komponisto, kaj aranĝisto (n. 1922)
2008: Vija Artmane, latva aktorino teatra kaj filma, premiita per la ordeno de Lenin (n. 1929)
2008: Jörg Haider, aŭstra politikisto, ĉefministro de Karintio (n. 1950)
2017: Clifford Husbands, ĝenerala guberniestro de Barbado (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Usono: Tago de Kazimierz Pułaski, festata ekde 1933
Romkatolika Eklezio: Johano la 23-a, papo
Internacia tago de knabino, festata ekde 2012
Tago de elŝrankiĝo, (Usono)
Tagoj de semajno |
La 11-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.