Melano
















































Melano

Blazono de Melano


Blazono de Melano

Stacidomo de Maroggia-Melano


Stacidomo de Maroggia-Melano
Kantono
Tiĉino
Distrikto
Lugano
Komunumaro
Ceresio

Koordinatoj 

45°55′30″N 8°59′2″O  /  45.925°N, 8.98389°O / 45.925; 8.98389 (Melano)Koordinatoj: 45°55′30″N 8°59′2″O  /  45.925°N, 8.98389°O / 45.925; 8.98389 (Melano)
Nombro de enloĝantoj
1325
Areo
4,64 km²
Alteco
294 m super marnivelo
Poŝtkodo
6818
Komunumkodo
5197

Mapo de Melano


Mapo de Melano

Melano estas komunumo de la Komunumaro Ceresio kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1325 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Melano situas ĉe la sudorienta bordo de la Lago de Lugano en la sudo de la Distrikto Lugano. Oriente de la komunumo leviĝas la Monto Generoso. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Melano kaj Lenaccio.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,64 km², de kiuj 73,9% estas kovritaj de arbaro, 4,0% servas por agrikulturo kaj 16,3% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Melano limas en nordo al Rovio, en oriento al Castel San Pietro, en sudo al Mendrisio, en okcidento aliflanke de la Lago de Lugano al Riva San Vitale, kaj en sudokcidento al Maroggia.



Trafiko |


Tra Melano pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo situas proksimume 3 kilometrojn norde en Bissone, respektive 5 kilometrojn sude en Mendriso. Apud la komunuma limo kun Marroggia situas la stacidomo Marrogia-Melano ĉe la trajnlinilo de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lugano al Chiasso, per kiu la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto. La komunumo disponas ankaŭ pri haltejo por la liniŝipoj sur la Lago de Lugano.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Melano datiĝas el la jaro 799 Mellani. Dum mezepoko la lagohaveno de Melano apartenis al la urbo Como. Ĝi havis en la 12.a jarcento strategian signifon en la lukto kontraŭ la Duklando Milano. En la jaro 1449 estis menciita muro inter Melano kaj Capolago. En la jaro 1798 Melano apartenis dum mallonga tempo al la Respubliko Riva San Vitale.[3]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Giuseppe Negro: Melano en Historia Leksikono de Svislando (2008-10-23)



Eksteraj ligiloj |


  • Melano.ch Oficiala retejo de la komunumo Melano

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Melano – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár