Universitato de Pécs
Universitato de Pécs [peĉ] apartenas al la plej grandaj universitatoj en Hungario. La mallongigo hungare estas PTE.
Blazono de la universitato
Ĉefa enirejo de universitato en Pécs
Enhavo
1 Historio
2 Rektoroj
3 Iamaj studentoj (elekto)
4 Iamaj instruistoj (elekto)
5 Studentoj, poste instruistoj (elekto)
6 Fontoj
Historio |
Historio de la universitato komenciĝis neoficiale en 1367[1]. Tiam ekfunkciis la unua hungara universitato, sed ĝi ne havis la rangon „universitas”, ĉar la papo ne permesis instrui la teologion. La titolo estis „Studium Generale”, kie lernis 800 studentoj. En nekonata tempo ĝi jam ne funkciis, tamen dum duminado de turkoj 2 altlernejoj funkciis. En 1785 la reĝa akademio alvenis el Győr kaj ĝi funkciis tie 2 jardekojn. En 1833 Ignác Szepesy fondis en Pécs akademion kun 2 fakultatoj.
Ornama pordego de la universitato
En 1912 oni fondis novan universitaton en Pozsony (Reĝa Scienca Universitato Erzsébet), kiu ekfunkciis ekde 1919 en Budapeŝto, ekde 1923 jam en Pécs. Baldaŭe diversaj ŝanĝoj okazis kun la fakultatoj. En 1966 kliniko por la kuracistoj, en 2003 arkivo ekfunkciis. Inter 1982-2000 la universitato prenis la nomon Janus Pannonius. Tiutempe altlernejoj aliĝis al la universitato.
Nuntempe 11 fakultatoj funkcias tie, inter ili la plej signifaj estas la jura kaj medicina fakultatoj. Ankaŭ en Szekszárd funkcias fakultato. En la universitato lernas 21 000 studentoj, inter ili 1700 eksterlandanoj.
La medicina fakultato
Rektoroj |
Dezső Falcsik, (dekano kun rektorrajto) 1914-1915 (Pozsony)
Ferenc Finkey, 1917-1918 (Pozsony)
Imre Lukinich, 1920-1921 (Budapeŝto)
Lajos Bakay (kirurgo), 1925-1926
Béla Entz, 1931-1932, 1945-1946
Kálmán Lissák, 1947-1949, (dekano kun rektorrajto) 1956-1957
Mihály Szotáczky, (dekano kun rektorrajto) 1968-1974
Mária Ormos, 1984-1992
József Hámori, 1992-1994
József Bódis, 2010-
Iamaj studentoj (elekto) |
|
|
Iamaj instruistoj (elekto) |
|
|
Studentoj, poste instruistoj (elekto) |
La universitata biblioteko
- Pál Angyal
- Miklós Bauer
- Árpád Bellyei
- Béla Boros (kuracisto)
- István Csapody (kuracisto)
- Dénes Görög
- György Kiss (juristo)
- László Lénárd
- Ágnes Marsai
- Lajos Papp (kuracisto)
- József Petrétei
- Antal Salamon
- Ferenc Sütő
- Dezső Szabó (kemiisto)
- Pál Zoltán Szabó
- Ferenc Szontágh
- István Vermes
Fontoj |
[1] hungare
[2] hungare
[3] angle
rektoroj hungare
↑ Ana səhifə