Judismo
Parto de serio
|
Portalo | Kategorio |
Judoj · Judismo · Kiu estas judo |
|---|
Ortodoksaj · Konservema judismo |
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj |
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj |
| Etnaj grupoj kaj lingvoj |
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj |
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza |
Religio |
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj |
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe |
Mesio · Eskatologio |
| Juda pensado, filozofio kaj etiko |
Juda religia filozofio |
Cdaka · Musar · Elekteco |
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala |
Religiaj tekstoj |
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo |
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ |
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo |
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj |
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo |
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto |
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj |
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao |
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora |
Signifaj figuroj de judismo |
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo |
Salomono · Davido · Elija · Aaron |
Maimonides · Nacĥmanides · Raŝi |
Ba’al Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal |
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj |
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ |
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon |
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet |
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva |
Juda liturgio |
Ŝema · Amida · Kadiŝ |
Minhag · Minjan · Nosaĥ |
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila |
Historio de judoj |
Antikva historio de Izraelo |
Historio de judoj en mezepoko |
Historio de judoj en novepoko |
Proksimaj temoj |
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo |
Filosemitismo · Cionismo |
Abrahama religio |
Judismo estas la religio asociita al la judoj. En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de judismo estas:
- Ortodoksa judismo
- Konservema judismo
- Reformisma Judismo
- Rekonstruisma judismo
Antaŭ 2000 jaroj, la tri ĉefaj branĉoj estis la Fariseoj, la Sadukeoj kaj la Esenoj, kiuj evoluis sub la dinastio de la Makabeoj. En la 1-a jarcento emerĝis antaŭ la malgranda sekto de la kristanoj. Laŭ tradicia vidpunkto, la nuntempa judismo devenas de la Fariseoj; tamen, la ligoj inter ili kaj la postaj talmudistoj estas nun ĝenerale rigardataj de historiistoj kiel obskuraj kaj nepruvitaj. La reformisma judismo ĝenerale vidas la bibliajn profetojn, kaj ne la talmudajn rabenojn, kiel la plej sekvindaj gvidantoj de la antikva judismo aŭ antaŭ-judismo.
Restas ankaŭ kelkaj miloj da karaimoj, kiuj fojfoje identigas sin kiel sekvantoj de la Sadukeoj, kvankam ilia historia rilato kun ili restas neklara.
Enhavo
1 Historio
2 Kredo
3 Rilato al aliaj unudiaj religioj
4 Juda identigo
5 Ĉefaj festoj
5.1 Aliaj
6 Lingvo
7 Fontoj, tekstoj kaj dokumentaro
8 Referencoj
9 Literaturo
10 Vidu ankaŭ
11 Eksteraj ligiloj
Historio |
En antikva Israelo, la kulto de YHVH - tutverŝajne tondro-dio en liaj originoj - estis ekskluziva, sed ne necese postulis la ne-ekziston de aliaj dioj - dioj fremdaj kaj espereble malpli potencaj. Pli malfrue, eble post la babilona malliberperiodo, la israela religio iĝis plene unudia, t.e., postulis la ne-eston de aliaj dioj. La nura Dio estis almenaŭ ekde tiam vidita kiel kreinto de la universo. La kredo je la senkorpeco de Dio establiĝis multe pli malfrue; unu el la ĉefaj kaj plej akraj disputoj inter Maimonides kaj aliaj rabenoj centriĝis sur ĝi.
Helenisma judismo estis formo de judismo en la antikva mondo kiu kombinis la judan religian tradicion kun elementoj de la greka kulturo. Ĝis la falo de la Romia Imperio kaj la islamaj konkeroj de la orienta Mediteraneo, la ĉefaj centroj de helenisma judismo estis Aleksandrio (Egiptio) kaj Antioĥio (hodiaŭ en Suda Turkio), la du ĉefaj grekaj urbaj setlejoj en la Mez-Orienta kaj Nord-Afrika areo, ambaŭ fonditaj fine de la 4a jarcento a.K. post la konkeroj de Aleksandro la Granda. Helenisma judismo ankaŭ ekzistis en Jerusalemo dum la duatempla periodo, kie estis konflikto inter heleniĝantoj kaj tradiciistoj.
Maimonides, kiu estis forte influita de grekaj kaj arabaj filozofoj, defendis la senkorpecon de Dio, kaj kondamnis kredantojn je sia korpeco al la perdo de la ĉiama vivo. Aliaj ecoj de Dio - lia ĉiopovo, ĉionscio kaj ĉiaesto, ekzemple - establigis sin firme ankaŭ relative malfrue, kvankam ofte estas apogoj (kaj malapogoj) por la eventuale venkinta flanko en la Biblio mem.
Antikva judismo oferis bestojn al Dio en la granda Templo de Jerusalemo. Je la 9-a de avo en la jaro 70 post Kristo, Romio forbrulis la Templon por venki ribelon kontraŭ la imperio. Kun la detruo de la Templo, la Sadukea (sacerdota) partio tre malfortiĝis, kaj la rabenoj kaj sinagogoj kompare iom plifortiĝis. Ne ĉiuj sinagogoj sekvis rabenojn - fakte, preskaŭ ĉiuj sinagogoj trovitaj arkeologie jam estis indentigitaj kiel sinagogoj kiujn la rabenoj de la Talmudo konsideris herezaj. Pro ĉi tiu kaj aliaj kialoj, multaj historiistoj kredas nun ke la rabenoj de la Talmudo estis verŝajne iom izolita frakcio, kiu akiris potencon sur granda nombro da sinagogoj kaj komunumoj nur post la stabliĝo de la Islamo, kaj la komencoj de oficialaj hierarkiaj rilatoj
inter la islama ŝtato kaj la rabenoj.
Judaĵoj (horloĝdirekten desupre): ŝabataj kandelingoj, vazo por lavado de la manoj, Humaŝ kaj Tanaĥo, montrilo, ŝofaro, kaj etrogujo.
Kredo |
Maimonides resumis la bazan kredon de la judismo tiel:
- Dio ekzistas
- Dio estas unu kaj unika
- Dio estas senkorpa
- Dio estas eterna
- Preĝu nur al Dio
- La vortoj de la profetoj estas veraj
- La plej granda profeto estis Moseo kaj liaj profetaĵoj estas veraj
- La Torao estis donita al Moseo
- La Torao estas neŝanĝebla
- Dio scias kaj kapablas ĉion
- Dio punas kaj rekompencas
- La Mesio venos kaj regnos
- La mortintoj releviĝos
Rimarku ke, laŭ la tradicia rabena judismo (kaj, moderne, laŭ la ortodoksuloj kaj la konservativuloj), la Torao estas ne nur la kvin unuaj libroj ("ĥumaŝ") de la Biblio, sed ankaŭ ĉiuj talmudaj leĝoj ("buŝa Torao"); ankaŭ laŭ la tradicia rabena judismo, ne nur la ĉumaŝ, sed ankaŭ la leĝoj de la rabenoj estis donitaj al Moseo. La nunaj ne-ortodoksaj branĉoj de la judismo sekvas modernajn historiajn metodojn kaj konkludojn, kaj do malkredas je la dono de la ĉumaŝ al Moseo, kaj kompreneble ankaŭ je la dono de la leĝoj de la Talmudo al li. Krome, la reformisma judismo ĝenerale malakceptas la Talmudon.
Dum historio, pluraj homoj prezentis sin kiel Mesion, kiel Jakob Frank, Ŝabetai CVI, Simon Bar-Koĥba.
La biblio hebrea ne enhavas la konceptojn de infero kaj paradizo; tamen, ili estis parto
de la farizea kredo ĉe la tempo de Jesuo, kaj la kristanismo - kaj poste la islamo - konservis
tiujn konceptojn kaj prilaboris ilin. La ortodoksa judismo plejparte ankaŭ konservas la kredon
je la infero kaj paradizo; la reformisma kaj rekonstruisma judismoj malakceptas ĝin.
Judismo, inter aliaj, praktikas cirkumcidon kaj nelaboradon je sabatoj. La ortodoksa
kaj konservativa judismo ankaŭ devigas al manĝado laŭ koŝera leĝaro, dum la reformisma judismo
ĝenerale vidas la ritajn leĝojn de manĝado kiel ne plu validaj; kelkaj reformistoj ankoraŭ sekvas la leĝojn pri koŝeraj manĝaĵoj kiel tradiciojn.
Laŭ la Juda Biblio, lando nomita Israelo estis donita al la judoj por ĉiam de Dio. (Tiu ĉi lando ne samas al la nuna ŝtato Israelo, sed estas tiu regiono rekonita kiel Palestino.) La moderna, naciisma formo de tiu kredo estas cionismo.
Rilato al aliaj unudiaj religioj |
La kristanismo naskiĝis kiel ĉefe juda sekto en la 1-a jarcento; ĝi vidas Jesuon kiel
filon de Dio, kaj sin mem kiel kulmino de judismo, kaj ankaŭ aldonis la ideojn de la Triunuo kaj origina peko.
Mohameto, konsiderita de la islamanoj kiel la fina profeto, prezentis islamon kiel la kulminon de judismo kaj kristanismo. La judismo malakceptas ambaŭ vidpunktojn.
Juda identigo |
Laŭ tradicia juda leĝo, estas judo iu ajn naskita de juda patrino aŭ konvertita al judismo laŭ la juda leĝo. Amerika reformita judismo kaj brita liberala judismo akceptas filon de unu juda patro aŭ patrino kiel juda, se la gepatroj edukas la infanon laŭ juda identigo.
Blua Stelo de Davido, simbolo de Judismo.
Ĉiuj nuntempaj formoj de judismo pretas akcepti sincerajn konvertitojn, kvankam tradicie ekde la epoko de la Talmudo konvertiĝo estis malkuraĝigita. La proceduro por konvertiĝo devas esti taksata de aŭtoritato kaj la konvertito ekzameniĝas pri lia/ŝia sincereco kaj scio pri judismo.[1] Konvertitoj ricevas la nomon "ben Abraham" aŭ "bat Abraham", tio estas filo aŭ filino de Abrahamo.
Tradicia judismo subtenas, ke judo, ĉu denaska aŭ konvertita, estas ĉiama judo. Do, judo, kiu proklamas sin ateisto aŭ konvertito al alia religio estas daŭre konsiderata judo fare de tradicia judismo. Tamen la reformisma movado akceptas, ke judo, kiu konvertiĝis al alia religio ne plu estas judo,[2][3] kaj la israela registaro akceptas tion nur post decidoj de altaj kortumoj.[4]
La demando, kio estas juda identeco, ricevis novan respondon en la 1950-aj jaroj, kiam David Ben-Gurion petis opiniojn pri mihu Yehudi ("kiu estas judo?") de judaj religiaj aŭtoritatoj kaj intelektuloj tra la tuta mondo por difini israelan civitanecon, respektive ŝtatanecon. Ankoraŭ ne ĉio estas detalita kaj la demando foje revenas en israela politiko.
Ĉefaj festoj |
Seder-tablo por Pesaĥo, kun la libro, kiun tradukis Erin Piateski
Pesaĥo (esperante preterpaso, juda Pasko)- Ŝavuot
- Tiŝa B'av
- Roŝ Haŝana
- Jom Kipur
- Ŝabato
- Sukoto
- Ĥanuka
- Tu Biŝvat
- Purimo
Aliaj |
- Brit mila
- Brit ŝalom
Lingvo |
La hebrea estas la lingvo de la plej maljunaj judaj tekstoj kaj estis la kutima lingvo de judoj en la antikva periodo, kiam ili estis sendependaj. Kiel kutima lingvo anstataŭis ĝin post jarcentoj la aramea, sed ĝi restis uzata ĝis nun kiel lingvo de la diservoj kaj parte de kleruloj.
La aramea estas lingvo, kiu tre similas la hebrean kaj kiu influis la skriban hebrean de postaj judaj verkoj. Iuj partoj en la tekstoj de la Tanach estis verkitaj en la aramea, tiel ekzemple la unuaj tekstoj de la libro de Daniel estas en la hebrea, kaj postaj en la aramea. Ekzemple Jesuo de Nazareto kaj liaj judaj samlandanoj supozate parolis la aramean.
En diasporo judoj adoptis la lingvojn de la landoj en kiuj ili vivis. Kelkaj apartaj kazoj estas lingvoj, kiujn transprenis judaj komunumoj el diversaj regionoj de la mondo kaj evoluigis pro historiaj kialoj al memstaraj lingvoj (iuj nomas ilin dialektoj). Vidu ekzemple la jidan lingvon (la lingvo de la aŝkenazoj), la sefardan lingvon, la juda-berbera lingvo (la lingvo de judaj berberoj en Maroko, la tata aŭ juda-tata lingvo (la lingvo de la montaraj judoj de la Kaŭkazo, tio estas en Dagestano kaj Azerbajĝano).
En la ĉiutaga vivo, plej ofte judoj parolas la lingvon de la lando en kiu ili vivas, respektive loĝas.
La ivrita, kiun oni uzas nuntempe en Israelo estis sukcesa revivigo de la antikva hebrea, al kiu estis aldonita moderna vortaro kaj kies gramatiko estis adaptita. Ĝi nuntempe evoluas en la ĉiutaga uzado kiel aliaj lingvoj.
Fontoj, tekstoj kaj dokumentaro |
La Encyclopaedia Judaica (latine: "Enciklopedio Judisma", hebree: אנציקלופדיה יודאיקה) estas 26-voluma anglalingva enciklopedio de la juda popolo kaj de judismo. Ĝi kovras diversajn areojn de la juda mondo kaj civilizo, inkluzive de juda historio de ĉiuj epokoj, kulturo, judaj festotagoj, hebrea lingvo, Torao, kaj la sistemo de religiaj instruoj nomata Halaĥo. Publikigita origine en 1971, laŭ la stato de 2010 ĝi aperis en du eldonoj akompanitaj per kelkaj revizioj.
La Encyclopedia of Judaism (angle: "Enciklopedio de Judismo" estas 3-voluma anglalingva enciklopedio pri la nuntempaj juda popolo kaj judismo, kovranta diversajn areojn de la nuna juda mondo kaj civilizo. Ĉefaj eldonantoj estas Jacob Neusner, Alan J. Avery-Peck kaj William Scott Green. La publikaĵo de sume 1592 paĝoj origine publikiĝis en junio 1999.
Ekzistas multaj publikaĵoj en la mondo de judismo, ekzemple European Journal of Jewish Studies, kie foje aperis tekstoj rilataj al Esperanto.
Referencoj |
↑ . Who is a Jew?. Jewish Virtual Library (2007). Alirita 2007-10-06.
↑ ''Reform's Position On...What is unacceptable practice?''. Faqs.org (2010-06-29). Alirita 2010-08-22.
↑ Heschel, Susannah (1998) Abraham Geiger and the Jewish Jesus. Chicago: University of Chicago Press. p. 157. ISBN 0-226-32959-3
↑ Law of Return 5710-1950. Israel Ministry of Foreign Affairs (2007). Alirita 2007-10-22.
Literaturo |
- Lewis, Bernard. (1984). The Jews of Islam. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-00807-8
- Lewis, Bernard. (1999). Semites and Anti-Semites: An Inquiry into Conflict and Prejudice. W. W. Norton & Co. ISBN 0-393-31839-7
- Stillman, Norman (1979). The Jews of Arab Lands: A History and Source Book. Philadelphia: Jewish Publication Society of America. ISBN 0-8276-0198-0
- Day, John. Yahweh and the Gods and Goddesses of Canaan. Chippenham: Sheffield Academic Press, 2000.
- Dever, William G. Did God Have a Wife?. Grand Rapids: Wm. B. Eerdmans Publishing Co., 2005.
- Walsh, J.P.M. The Mighty From Their Thrones. Eugene: Wipf and Stock Publishers, 1987.
- Finkelstein, Israel (1996). Ethnicity and Origin of the Iron I Settlers in the Highlands of Canaan: Can the Real Israel Please Stand Up?, The Biblical Archaeologist, 59(4).
Vidu ankaŭ |
Paĝo el Libro Zohar, la baza fonto de Kabalo
- Sinagogo
- Antisemitismo
- Falaŝan
- Garizim
Hebrea lingvo, hebreoj
- Hebrea kalendaro
- Ĥazaroj
- Kabalo
- Karaitoj
- Samaritanismo
- Leĝo de Moseo
- Listo de Religioj
- Monda Juda Kongreso
- Eŭropa Juda Kongreso
- Judodevena miksrasulo (nazia Germanujo)
- Elektita popolo
- Juda muziko
- Juda Agentejo
Eksteraj ligiloj |
Enkonduko al judismo (angle)
Ekspliko de la judismo por ne-judoj (france)- Judisma artikolo el 1901-1906 Jewish Encyclopedia
- Ŝamaŝa Judisma rimeda retejo
- Ortodoksa/Haredia
- Ortodoksa Judismo - Oficiala retejo
- Ĉabad-Lubaviĉ: Oficiala retejo
- Variaj Tipoj de Ortodoksa Judismo
- Aiŝ HaTorah
- Ohr Somajaĉ
- Tradicia/Konservatisma
- Unuiĝo por Tradicia Judismo
- Konservativa
- Unuiĝinta Sinagogo de Konservativa Judismo: Oficiala retejo
- Masorti (Konservativa) Movado en Israelo
- Junularo
- Reformisma/Progresema
- Reformisma Judismo (Usono)
- Reformisma Judismo (UR): Oficiala retejo
- Liberala Judismo (UR): Oficiala retejo
- Monda Unio por Progresema Judismo (Israelo): Oficiala retejo
- Rekonstruisma
- Juda Rekonstruisma Federacio: Oficiala retejo
- Renovigo
- ALEPH: Alliance for Jewish Renewal: Oficiala retejo
- OHALAH Association of Rabbis for Jewish Renewal: Oficiala retejo
- Humanisma
- Societo por Humanisma Judismo: Official website
- Karaitoj
- Monda Movado por Karaita Judismo