Nové Zámky




Koordinatoj: 47°59′15″N 18°09′45″E  /  47.9875°N, 18.1625°O / 47.9875; 18.1625 (Nové Zámky)

































































































Nové Zámky

hungare Érsekújvár, germane Neuhäus(e)l
urbo

NZ namestie.jpg

Placo en Nové Zámky





Coat of arms of Nové Zámky.png

Blazono



Oficiala nomo: Nové Zámky

Lando

Slovakio Slovakio
Regiono

Regiono Nitra
Distrikto

Distrikto Nové Zámky
Historia regiono

Supra Hungarujo

Rivero

Nitra

Situo
Nové Zámky
 - alteco
119 m s. m.
 - koordinatoj

47°59′15″N 18°09′45″E  /  47.9875°N, 18.1625°O / 47.9875; 18.1625 (Nové Zámky)

Areo
72,565312 km² (7 256,53 ha)

Loĝantaro
40 456 (31.12.2008)
Denseco

557,51 loĝ./km²

Unua skribmencio

1573

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
940 XX
Telefona antaŭkodo
+421-35
Aŭtokodoj
NZ
NUTS
503011




Situo enkadre de Slovakio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Slovakio





Situo enkadre de Regiono Nitra

ButtonRed.svg



Situo enkadre de Regiono Nitra



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Nové Zámky

Retpaĝo: www.novezamky.sk


Portal.svgPortalo pri Slovakio

Nové Zámky, hungare Érsekújvár, germane Neuhäus(e)l estas urbo en Slovakio en regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky, kies distriktejo estas. La loknomo signifas en ĉiuj lingvoj Novaj Kasteloj.




Érsekújvár en 1685




Enhavo






  • 1 Situo


  • 2 Historio


  • 3 Vidindaĵoj


  • 4 Famuloj


  • 5 Ĝemelurboj





Situo |


Nové Zámky situas sur ebenaĵo, laŭ ambaŭ flankoj de Nitra, laŭ ĉefvojoBudapeŝto-Vác-Prievidza, laŭ fervojoj Budapeŝto-Vác-Bratislavo kaj Komárno-Prievidza. La ĉefurbo troviĝas 100 km.



Historio |


La urbo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. Antaŭ la hungaroj avaroj kaj slavoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1183 pri Nyárhíd (=somera ponto), kiu estis vilaĝo ĝis 1691, tiam aliĝis al la urbo.
Grava komerca vojo Buda-Prago trairis la vilaĝon, kaj estis tie ponto kaj doganejo. Estis alia vojo al Privigye kaj al la ceteraj minaj urboj. Pro la graveco la vilaĝo estis reĝa komunumo ĝis 1245, tiam reĝo Béla la 4-a donis ĝin al la kumanoj. Tiu nomada popolo kaŭzis problemojn, tial la reĝo reprenis la komunumon kaj donis al klostro, iom poste ĝi apartenis al ĉefepiskopo de Esztergom. Post apero de turkoj tutlande oni konstruis fortikaĵojn, ankaŭ tie, kiu nomiĝis latine Castrum Novum (=nova fortikaĵo). Interne estis urbo kun ortangulaj stratoj. Ekstere estis heksagono kun 6 bastionoj. En 1585 katolika , post 10 jaroj kalvinana preĝejoj konstruiĝis. Longe estis tie kalvinana episkopo. Gabrielo Bethlen en 1621 okupis la fortikaĵon, sed poste laŭ pacokontrakto li retiriĝis. En 1663 la turkoj okupis ĝin kaj tenis dum 22 jarojn. Post la liberiĝo la fortikaĵo kaj la ĉirkaŭaĵo iĝis urbo. En 1704 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a okupis la urbon kaj la fortikaĵon senbatale, en 1708 la Habsburgoj vane sieĝis ĝin, sed tio sukcesis en 1710.


Poste okazis paca periodo, la fortikaĵo malkonstruiĝis. La loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo. Alvenis judoj, serboj, grekoj, italoj kaj ciganoj okupiĝintaj pri komercado. En 1764 apoteko, en 1850 fervojo, en 1896 hospitalo, en 1902 poŝto, en 1904 ŝuofabriko ekfunkciis. En printempe de 1919 la ĉeĥa armeo okupis la urbon, sed poste la tiam komunista hungara armeo reokupis ĝin, somere la ĉeĥoj faris la reokupon. La regiono ekde 1920 apartenis al Ĉeĥoslovakio, dume la urbo perdis la urban rangon en 1923. Inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis kaj reurbiĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario.


En 1944 la germanoj okupis Hungarion kaj komenciĝis deportado de judoj. Nové Zámky estis dum la dua mondmilito plej multe bombardata hungara urbo. En 1947 okazis loĝantarŝanĝo inter hungaroj kaj slovakoj, sed alvenis ankaŭ slovakoj el la pli nordaj regionoj. La urbo denove apartenis al Ĉeĥoslovakio inter 1945-1993, poste al Slovakio. En 2001 loĝis en la urbo 42 262 da homoj (30 631 slovakoj, 11 630 hungaroj).




Kaskadoj Zúgov apud Nové Zámky



Vidindaĵoj |



  • romkatolika paroĥa preĝejo omaĝe al Sankta Kruco ĉe la ĉefplaco el 1572, dum la turkoj ĝi estis minareto, en 1847 rekonstruiĝis, la turo estas 129 m-ojn alta

  • romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Francisko kun klostro

  • baroka golgoto el 1764 kun kapelo

  • kolono-monumento pri Sankta Triunuo el 1749 memore al pesto en 1740




  • sinagogoj el la 2 restis nur 1

  • kapelo omaĝe al Sankta Triunuo en la tombejo jam ne ekzistanta

  • kapelo omaĝe al Sankta Antonio el 1913

  • kapelo omaĝe al Dipatrino el la 18-a j.c.

  • kapelo omaĝe al Sankta Anna el 1762 por germanoj

  • restaĵoj de bastionoj

  • novgotika luterana preĝejo el 1905

  • kalvinana preĝejo el 1942

  • monumento pri liberiĝo de turkoj el 1935

  • monumento pri Bernolák

  • monumento de Gergely Czuczor el 1966

  • diversaj sportejoj

  • termala banejo



Famuloj |



  • en la tiama Érsekújvár naskiĝis:


    • hungaraj aktoroj Lajos Bónis, Béla Fáy, Gyula Gózon kaj Eszter Szakács

    • hungara ĉefepiskopo János Telegdy

    • hungara geologo László Majzon

    • hungara historiisto, monaĥo György Pray

    • hungara inventisto kaj inĝeniero Antal Csicsátka

    • hungaraj inĝenieroj László Palotás kaj Lajos Bencze

    • hungaraj kuracistoj Ferenc Kukán, Győző Bauer kaj Lajos Smidt

    • hungara ministro János Szabó


    • pastro kaj fizikisto Ányos Jedlik

    • hungaraj pastroj Ágoston Fischer kaj Károly Viszolajszky


    • pentristo Ferenc Helbing

    • hungara János Balogh (politikisto)

    • hungara profesoro, rektoro Károly Conlegner

    • hungara verkisto, tradukisto kaj poeto Lajos Kassák

    • hungara pastro kaj poeto Gergely Czuczor



  • en Nové Zámky naskiĝis:

    • hungara operkantisto Krisztina Szeredy

    • hungara pentristo Lajos Luzsicza





Ĝemelurboj |




  • Hungario Fonyód, Hungario


  • Hungario Tótkomlós, Hungario


  • Ĉeĥio Znojmo, Ĉeĥio





Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo